Nacia Parko Yosemite

El Vikivojaĝo
Parko Yosemite

Nacia Parko Yosemite (/joʊˈsɛm.ɪ.ti/, angle Yosemite National Park, esperanta prononco "joŭSEmiti")[1][2] estas usona nacia parko en Kalifornio,[3][4] ĉirkaŭita sudoriente de Nacia Arbaro Sierra kaj nordokcidente de Nacia Arbaro Stanislaus. Ene de la nacia parko situas la "valo Yosemite", kiu donis sian nomon al la tuta teritorio. Administras la parkon la Nacia Parka Agentejo kaj la parko havas areon de 3074 km2[5] kaj situas ĉe la okcidenta rando de la montaro Sierra Nevada. Ĝi estas en kvar gubernioj, centrante en Tuolumne kaj Mariposa, etendiĝante norden kaj orienten al Mono kaj suden al Madera. Nomite monda heredaĵo en 1984, Yosemite estas internacie agnoskita pro ĝiaj granitaj krutaĵoj, akvofaloj, klaraj riveretoj, boskoj de egaj sekvojoj, lagoj, montoj, herbejoj, glaciejoj, kaj biologia diverseco.[6] Preskaŭ 95% de la parko estas nomita sovaĝejo.[7]

Yosemite estas unu el la plej grandaj kaj malpli fragmentigita vivaĵarejo en la montaro Sierra Nevada, kaj la parko subtenas diversecon de plantoj kaj bestoj. La parko havas altecon kiu varias de 648 ĝis 3997 metroj, kaj enhavas kvin ĉefajn plantajn zonojn: ĉaparala kaj kverka arbaro, malalta montana arbaro, supra montana arbaro, subalpa zono, kaj alpa zono. El 7000 plantaj specioj de Kalifornio, proksimume 50% troviĝas en la montaro Sierra Nevada, kaj pli ol 20% troviĝas ene de Yosemite. La parko enhavas taŭgan vivejon por pli ol 160 maloftaj plantoj, kun maloftaj lokaj geologiaj formaĵoj kaj unikaj grundoj difinantaj la restriktitajn vivlokojn kiujn multaj ĉi tiuj plantoj okupas.[6]

La monto Half Dome dum krepusko

La geologio de Yosemite havas granitajn rokojn kaj restaĵojn de pli malnovaj rokoj. Antaŭ proksimume 10 milionoj da jaroj, la montaro Sierra Nevada estis levita kaj poste klinita kaj tiel fariĝas havanta mildajn okcidentajn deklivojn kaj pli ekstremaj orientaj deklivoj. La levo pliigis la deklivecon de bordoj de riveroj, kaj rezulte kreiĝis profundaj, mallarĝaj kanjonoj. Antaŭ proksimume unu miliono da jaroj, neĝo kaj glacio amasiĝis, kreante glaciejojn ĉe la pli altaj alpaj herbejoj, kiuj malsupreniĝis laŭ la riveraj valoj. Glacia dikeco en Valo Yosemite eble atingis 1200 metrojn dum la frua glacieja periodo. La movado malsupren de la glacio tranĉis kaj skulptis la U-forman valon, kiu allogas tiom multe da vizitantojn al ĝiaj pitoreskaj perspektivoj hodiaŭ.[6]

Yosemite estis grava por la evoluado de la ideo de naciaj parkoj. Galen Clark kaj aliaj urĝis por protekti Valon Yosemite de konstruado, fine rezultante, ke Prezidanto Abraham Lincoln subskribis la Yosemite Grant-on en 1864. John Muir gvidis sukcesan movadon por igi la Usonan Kongreson establi pli grandan nacian parkon antaŭ 1890, kiu inkluzivis la valon kaj ĝiajn ĉirkaŭajn montojn kaj arbarojn, starigante la vojon al la sistemo de Naciaj Parkoj.[8] Yosemite nun allogas proksimume kvar milionojn da vizitantoj ĉiujare,[9] kaj la plejparto da vizitantoj pasigas la plimulton de sia tempo en la 18 kvadrataj kilometroj de Valo Yosemite.[10] La parko spertis vizitan rekordon en 2016, preterpasante kvin milionojn da vizitantoj la unuan fojon en ĝia historio.[11] La parko komencis postuli rezervojn por aliri la parkon dum popularaj tempoj ekde 2020 responde al la pliiĝo de vizitantoj.

Klimato[redakti]

Cervoj en la valo, fone la granita monto Half Dome

La parko havas mediteranean klimaton, kio signifas ke pluvo plejparte falas dum la mildaj vintroj, kaj la aliaj sezonoj estas preskaŭ sekaj (malpli ol 3 procentaĵoj de la ĉiujara pluvo falas dum la longaj, varmaj someroj). En alteco de 2400 metroj super la marnivelo, la ŝanco pri pluvo plej grandas, en la valoj kaj sur la montopintoj malpli pluvas. Neĝo foje falas dum aŭtunoj aŭ printempoj, sed konstante restas nur inter novembro kaj la fino de marto.

Farindaĵoj[redakti]

Yosemite hibrida veturilo, senkosta aŭtobusa servo

Valo Yosemite estas malferma dum la tuta jaro kaj multaj farindaĵoj haveblas per la Nacia Parka Agentejo, Konserva Organizaĵo Yosemite, kaj Aramark ĉe Yosemite, inkluzive naturaj marŝadoj, klasoj pri fotografio kaj arto, programoj de stelrigardado, vojaĝoj, luo de bicikloj, boatumado, rajdade de muloj kaj ĉevaloj, kaj klasoj pri rokgrimpado. Multaj homoj ĝuas mallongajn marŝojn kaj pli longajn marŝadojn al akvofaloj en Valo Yosemite, aŭ inter egaj sekojarboj en boskoj Mariposa, Tuolumne, aŭ Merced. Aliaj homoj ŝatas veturi aŭ rajdi turisman aŭtobuson al Glacier Point (Glacieja Punkto) (somero ĝis aŭtuno) por vidi perspektivojn de Valo Yosemite kaj la alta tero, aŭ veturi laŭ la pitoreska Tioga Road (Vojo Tioga) al Tuolumne Meadows (Herbejo Tuolumne) (majo ĝis oktobro) kaj marŝadi.

Vizitantoj plejparte restas nur dum unu tago, kaj vizitas nur tiujn lokojn ene de Valo Yosemite, kiuj estas facile alireblaj per aŭto. La kotizo de eniro estas US$25–30 por uzanto de aŭto, depende de la sezono.[12] Trafiko en la valo estas grava problemo dum populara sezono, en somero. Senkosta aŭtobusa sistemo funkcias dum la tuta jaro en la valo, kaj parkgardistoj instigas homojn uzi ĉi tiun sistemon pro tio, ke aŭtohaltejoj ene de la valo dum la somero estas ofte preskaŭ netroveblaj.[13] Oni povas vojaĝi al la parko de Fresno kaj Merced.[14]

Krom esplorado de la naturaj havaĵoj de la parko, vizitantoj ankaŭ povas lerni pri la natura kaj kultura historio de Valo Yosemite ĉe pluraj servoj en la valo: la Yosemite Valley Visitor Center (Vala Vizitantejo de Yosemite), la apuda Muzeo Yosemite, kaj la Nature Center (Naturcentro) ĉe Happy Isles. Estas ankaŭ du Naciaj Historiaj Orientiloj: la LeConte Memorial Lodge de Sierra Club (la unua publika vizitantejo de Yosemite) kaj la Hotelo Ahwahnee. Camp 4 (Tendaro 4) aldoniĝis al la Nacia Registro de Historiaj Lokoj en 2003.[15]

Marŝado[redakti]

Marŝantoj ĉe la kabloj de Half Dome dum homplena somera tago en 2008

Pli ol 1300 km de vojoj uzeblas al marŝantoj[6]—inkluzive facilaj promenoj ĝis malfacilaj montaj ekskursoj aŭ tranokta piedvojaĝo. Unu el la plej popularaj vojoj gvidas al la pinto de Half Dome kaj necesigas antaŭan permesilon de Tago de Falintoj en la fina parto de majo, ĝis Tago de Kolombo en la komenca parto de oktobro.[16] Maksimume 300 marŝantoj, elektitaj hazarde, rajtas antaŭeniri preter la bazo de la subkupolo ĉiutage, inkluzive 225 dumtagaj marŝantoj kaj 75 dorsosakuloj.[17]

La parko dividiĝas je kvin sekcioj por la dumtaga uzanto—Valo Yosemite, Wawona/Mariposa Grove/Glacier Point, Tuolumne Meadows, Hetch Hetchy, kaj Crane Flat/White Wolf.[18] Multaj libroj priskribas parkajn vojojn kaj senkosta informo haveblas de la Nacia Parka Agentejo en Yosemite. Parkaj gardistoj instigas vizitantojn sperti partojn de la parko krom Valo Yosemite.

Inter malfrua printempo kaj frua aŭtuno, multaj partoj de la parko alireblas por multatagaj dorsosakaj vojaĝoj. Ĉiuj tranoktaj vizitoj en la malantaŭa tero necesigas sovaĝejan permesilon[19] kaj la plejparto necesigas aprobitan kontraŭursan manĝaĵtenilon.[20]

Rokgrimpanta en Sentinel Rock (Gardostaranta Roko)

Rokgrimpado[redakti]

Rokgrimpado estas grava parto de Yosemite.[21] Valo Yosemite, kiun ĉirkaŭas famaj pintoj kiel Half Dome (Duona Kupolo) kaj El Capitan (La Kapitano). Camp 4, piedalirebla tendaro en la valo, estis grava en la evoluado de rokgrimpado kiel sporto, kaj estas en la listo de la Nacia Registro de Historiaj Lokoj.[22] Rokgrimpantoj ĝenerale videblas dum la senneĝaj monatoj sur io ajn, de tri-metraj rokoj ĝis la unu-kilometra fronto de El Capitan. Klasoj pri rokgrimpado estas havebligataj de multaj grupoj.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. "Yosemite National Park". Geographic Names Information System. United States Geological Survey.
  2. "Park Statistics". Yosemite National Park (U.S. National Park Service). Alirita je la 22-a de julio 2018.
  3. Ŝablono:Harvnb
  4. Ŝablono:Cite web
  5. "Park Statistics". Yosemite National Park (U.S. National Park Service). Alirita je la 22-a de julio 2018.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Ŝablono:Cite web
  7. Ŝablono:Cite web
  8. Ŝablono:Cite web
  9. Ŝablono:Cite web
  10. Ŝablono:Cite web
  11. Ŝablono:Cite web
  12. Ŝablono:Cite web
  13. Ŝablono:Cite web
  14. Ŝablono:Cite web
  15. Ŝablono:Cite web
  16. "Half Dome Day Hike" (archive). nps.gov.
  17. "Half Dome Permits for Day Hikers" (archive). nps.gov.
  18. Ŝablono:Cite web
  19. Ŝablono:Cite web
  20. Ŝablono:Cite web
  21. Ŝablono:Cite web
  22. "Camp 4 Listed With National Register of Historic Places" (Gazetara komuniko). National Park Service: Yosemite National Park. 27a de februaro 2003. Arĥivita de la originalo je la 16a de marto 2007. Alirita je la 27a de januaro 2007.