| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Hungario | |
Loĝantaro | 35 656 | |
Szigetszentmiklós [sigetsentmiklOŝ] estas naveda urbo kaj ŝatata feriejo en meza parto de Hungario.
Kompreni
[redakti]Szigetszentmiklós situas sur ebenaĵo en insulo de Danubo laŭ branĉo de Danubo. Érd troviĝas 10, centro de Budapeŝto 17, Ráckeve 22 kilometrojn (aere).
Historio
[redakti]La unua hungara mencio pri Szigetszentmiklós okazis en 1264, sed la loko estis loĝata de hungaroj dekomence, pli frue pluraj popoloj vivis tie. La tataroj kaj poste la turkoj senhomigis la vilaĝon, poste alvenis serboj, hungaroj, germanoj, eĉ bulgaroj. En la 20-a jarcento Szigetszentmiklós industriiĝis, pli frue la agrikulturo dominis. En la 16-a jarcento la vilaĝo estis opidumo, tamen ne longe. En 1892 alvenis la unua interurba tramo kaj portis novan perspektivon. La komunumo iĝis urbo en 1986.
Klimato
[redakti]Szigetszentmiklós troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri
[redakti]Szigetszentmiklós kiel insula urbo, estas alirebla voje kaj per interurba tramo, somere ankaŭ ŝipe.
Eniri avie
[redakti]La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, sed en la apuda urbo Tököl ekzistas iam armea flughaveno, sed jam kun permeso de civilaj flugoj.
Eniri voje
[redakti]Szigetszentmiklós situas laŭ vojo inter Budapeŝto-Ráckeve. Estas ebleco aliĝi al aŭtovojo M0, kiu ĉirkaŭbrakumas Budapeŝton.
Eniri trajne
[redakti]En Szigetszentmiklós servas la interurba tramo inter Budapeŝto-Ráckeve, sed la reloj estas konvenaj por liveri varojn, ŝarĝojn.
Eniri ŝipe
[redakti]Haveno de Szigetszentmiklós akceptas ŝipojn, kiuj alvenas el Budapeŝto kaj aliaj havenoj de la riverbranĉo.
Transportiĝi
[redakti]Transportiĝi perpiede
[redakti]Szigetszentmiklós havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Publika transporto
[redakti]La interurba tramo havas 4 haltejojn en la urbo. La budapeŝtaj aŭtobusoj estas integritaj kaj trafikas ankaŭ en Szigetszentmiklós. Ekzistas ankaŭ 3 lokaj aŭtobusaj linioj, fine la longdistancaj aŭtobusoj haltas en pluraj lokoj de la urbo.
Vidi
[redakti]- radia elsenda turo 314 metrojn alta, la plej alta hungara konstruaĵo ekde 1933
- pluraj kristanaj kirkoj
- urbodomo
- naturaĵoj de la Danubo-branĉo
Fari
[redakti]- bani en la termala banejo
Aĉeti
[redakti]La plej necesaj vendejoj troviĝas en Szigetszentmiklós.
Vendejaroj
[redakti]- Penny Market Szigetszentmiklós
- Vásár Market Szigetszentmiklós
- ALDI, Szigetszentmiklós
- SPAR Szigetszentmiklós
- Lidl Szigetszentmiklós
- Auchan Szigetszentmiklós
- Hormann Szupermarket Áruház
Manĝi
[redakti]- Aranyfakanál Kisvendéglő
- Kisduna Étterem
- Titkos Kert Vendéglő
- Bíbor Liliom Étterem
- Bady Hami
Trinki
[redakti]Same, kiel manĝi.
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]- M0 Lakihegy Motel
Hoteloj
[redakti]- Oázis Wellness Panzio
- Gastland M0 Hotel
- Miklós FKK Naturist Apartment
- Vendégház az Evezőhöz
Sekureco
[redakti]- Szigetszentmiklós konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
[redakti]Lokaj esperantistoj
[redakti]Konsulejoj
[redakti]Viziti plu
[redakti]Proksime estas Ráckeve.