Vikivojaĝo:Administrantoj

El Vikivojaĝo

Administrantoj estas uzantoj, kiuj havas "la rajton de sistema administranto". La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikivojaĝo, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

Mi bezonas helpon

La komumuno ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al la uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

Kapabloj de administrantoj[redakti]

Administranto estas uzanto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:

  • Forigado de fuŝkreitaj paĝoj
  • Restarigo de misforigitaj paĝoj
  • Forbarado de IP-adresoj de vandaloj
  • Protekti certajn paĝojn (tiam nur administrantoj rajtas redakti ĝin)

El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:

Ŝloso de paĝo[redakti]

Forviŝado kaj renovigado de forviŝitaj paĝoj[redakti]

  • La administrantoj povas forviŝi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forviŝo sur la paĝo Vikivojaĝo:Balotado pri forviŝo. Se tie estis farita decido forviŝi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Iam estas forviŝado de paĝoj pure teĥnika afero, ekz. en la kazo, ke apartigilo malhelpas ĉe renomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis damaĝita. Aliam oni per viŝado forigas evidentan vandalismon aŭ materialo, kiu rompas la aŭtorajn rajtojn.
  • La administrantoj povas trarigardi la forviŝitajn paĝojn kaj renovigi ilin.

Revenigado de ŝanĝoj[redakti]

  • La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de diferencoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la hiper-ligo en jena formato: "malfari". Per klako al tiu ĉi ligo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris alia uzanto, kaj la ŝanĝo estas markita kiel "malgranda redakto" ("e") kun resumo, kiu tekstas: "Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono."

Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj[redakti]

  • La administrantoj povas el la paĝo Lastaj ŝanĝoj kaŝadi vandalismon. Por tio sufiĉas nur aldoni al la w:URL por aliro al la Uzanta listo de kontribuoj jenan kodon: &bot=1. Se oni sur tiu ĉi paĝo alklakas al la ligo por revenigi la ŝanĝojn, estos kaj la origina redakto, kaj la redakto renoviganta la novan staton kaŝita en le implicita bildigado de listo de lastaj ŝanĝoj (kaj estas signita per atributo robot). La ŝanĝoj ne estas kaŝitaj el la listo de kontribuoj, de paĝo-historioj, aŭ de listo de obserataj paĝoj, nur ili implicite ne montriĝas. Por ke ili montriĝu, necesas alklaki la ligon "montru robotojn". Celo de tiu ĉi funkcio estas limigi malhelpadon fare de vandalo. Tiu ĉi eco devas ne esti misuzata dum revenigado de normala redakto. Ĝi estas uzebla nur por simplaj kazoj de evidenta vandalismo.

Forbarado de uzantoj (estis: Blokado kaj malblokado de uzantoj)[redakti]

La admimistrantoj povas:

  • forbari IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
  • repermesi la forbaritajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn
Vidu ankaŭ la liston de forbaritaj IP-adresoj kaj salutnomoj kaj la forbarprotokolon de antaŭaj forbaroj. (Antaŭe uziĝis la nocioj bloki kaj (mal)blokado.)

Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj[redakti]

  • La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzula interfaco per redaktado de paĝoj en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.
  • Tamen, kutimaj administrantoj ne rajtas redaktis paĝojn de JS, CSS kaj JSON. Tion povas fari nur interfacaj administrantoj.

Listo de administrantoj[redakti]

Nuntempaj administrantoj (aŭtomata listigo):

  1. KuboF Hromoslav (ĝis la 13-a de Julio 2023)

Administrantigo[redakti]

Administrantigoj okazas en Vikivojaĝo:Administrantigo.