Vikivojaĝo:Azia monato 2019

El Vikivojaĝo
Azia Monato

Vikimedia Azia monato estas federacia reta redakto-maratono, kiu celas plivastigi scion pri Azio en Vikimediaj projektoj. Ĝi okazas dum Novembro 2019 en pluraj Vikimediaj projektoj, precipe Vikipedioj. Ĝi samtempe okazas ankaŭ en la Esperanta Vikipedio.

Kiel simbolo de amikeco kun Aziaj Vikimediaj komunumoj, ĉiuj partoprenantoj, kiuj kreos almenaŭ 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, ricevos speciale desegnitan Vikipedian poŝtkarton de la partoprenantaj landoj.

Partopenantoj, kiuj kreos plej multajn artikolojn en sia Vikimedia projekto estos honoritaj kiel „Vikipedia Azia Ambasadoro“.

Azio - la temo de la maratono
Azio - la temo de la maratono

Reguloj

Resumo: Nova artikolo (ne nur plibonigo de ekzistanta artikolo), pri Azio, bona kvalito, almenaŭ 3 000 bitokoj kaj 300 vortoj, kreitaj dum Novembro 2019, ne listo.

Specife:

  • La artikolo estas nove kreita de vi (ne disvolvita jama artikolo) de 1-a Novembro 2019 0:00 ĝis 30-a Novembro 2019 23:59 (UTK) 7-a de Decembro 2019 23:59 (UTK).
    • (la fino estis plilongigita pro unusemajna baro de interreto en Irano)
  • La artikolo estas longa almenaŭ 3 000 bitokojn kaj 300 vortojn.
  • La artikolo plenumas la kriteriojn de taŭgeco por Vikivojaĝo.
  • La artikolo estas verkita juste.
  • La artikolo ne estas pure maŝintradukita, kaj ĝia lingvo-stilo estas natura.
  • En la artikolo ne estas grandaj problemoj (precipe atentigitaj per averto-ŝablono).
  • La artikolo ne estas listo.
  • La artikolo estas informo-plena.
  • La artikolo temas pri Azia lando, regiono, urbo aŭ alia teritorio, lingvo aŭ itinero.
  • La artikoloj publikigitaj de organizanto devas esti kontrolitaj de aliaj organizantoj.

Notoj:

  • En la fino, lokaj organizantoj de Vikipedio decidos ĉu artikolo estas akceptita aŭ ne.
  • Kiam vi kreos 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, vi ricevos poŝtokarton de Azia monato de 1 el la Aziaj Vikimediaj komunumoj.
  • Vikimediaj Aziaj ambasadoroj ricevos subskribitan atestilon de Aziaj Vikimediaj organizoj kaj aldonan poŝtokarton. Vidu Oftaj demandoj kaj respondoj por pliaj informoj.

Helpilo por krei artikolojn

Jen sube estas 2 kreiloj de artikoloj - unu pri urbo, la alia pri frazlibro. Enmetu nomon de la urbo aŭ lingvo en la koncernan kampon, klaku la butonon kaj vi facile kreos skizon de nova artikolo!






Organizantoj

Esperanto kaj Libera Scio estas organizanto ĉe Esperantlingvaj projektoj

La Azian monaton en Esperantlingvaj Vikimediaj projektoj organizas Esperanto kaj Libera Scio


Partoprenu[redakti]

La sekva listo servas por partopreno en Vikivojaĝo. La maratono okazas ankaŭ en Vikipedio.

Por aliĝi aldonu al la fino de sekva listo (kaj redaktu laŭ vi) jenon:

# [[Uzanto:Via uzantonomo|Via uzantonomo]] - [[Konkursa artikolo 1]], [[Konkursa artikolo 2]], ...
  1. KuboF Hromoslav - Bankoko (organizanto)
    • 0 akceptitaj artikoloj (0 en Vikivojaĝo, 0 en Vikipedio)
  2. rdelre - Ĉenajo Akceptita (nur unu kontribuo, ne plena partopreno kun 4 voĉoj)
    • 5 akceptitaj artikoloj (1 en Vikivojaĝo, 4 en Vikipedio)
  3. Sliwinski - Apudbuga turisma itinero (provo redakti laŭ la pola Vikivojaĝo) La artikolo ne respondas al la temo
    • 0 akceptitaj artikoloj (0 en Vikivojaĝo, 0 en Vikipedio)

Rezultoj[redakti]

Nova Azia ambasadoro estas Crosstor, kiu verkis admirindajn 34 artikolojn (en Vikipedio)!

Almenaŭ 4 akceptitajn artikolojn verkis:

  1. Crosstor (34)
  2. rdelre (5)

Gratulon al sukcesintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

ĉiuj artikoloj akceptitaj artikoloj
redaktantoj 6 3
artikoloj 46 40
redaktoj 234 221
grandeco 175 K 158 K

Organizoj[redakti]

Vikimedia Uzanto-Grupo Ĉinio • Vikimedio Tajvano • Vikimedio Barato • Vikimedio Indonezio • Vikimedianoj en Kansajo • Hablon-Uzanto-Grupo • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Honkongo • Vikimedio Bangladeŝo • Vikimedianoj de Nepalo • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Srilanko • Panĝabaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Filipina Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo • Vikimedianoj de Koreio Uzanto-Grupo • Iranaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Vikimedianoj de Levantenio Uzanto-Grupo • Azerbajĝanaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Vikimedianoj en Tajlando • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Malajzio • Vjetnamaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Orient-Bengalaj Vikimedianoj • Uzanto-Grupo de la Vikipedia Azia Monato