Vikivojaĝo:Azia monato 2020
Reguloj
[redakti]Resumo: Nova artikolo (ne nur plibonigo de ekzistanta artikolo), pri Azio, bona kvalito, almenaŭ 3 000 bitokoj kaj 300 vortoj, kreitaj dum Novembro 2020, ne listo.
Specife:
- La artikolo estas nove kreita de vi (ne disvolvita jama artikolo) de 1-a Novembro 2020 0:00 ĝis 30-a Novembro 2020 23:59 (UTK)
- La artikolo estas longa almenaŭ 3 000 bitokojn kaj 300 vortojn.
- La artikolo plenumas la kriteriojn de taŭgeco por Vikivojaĝo.
- La artikolo estas verkita juste.
- La artikolo ne estas pure maŝintradukita, kaj ĝia lingvo-stilo estas natura.
- En la artikolo ne estas grandaj problemoj (precipe atentigitaj per averto-ŝablono).
- La artikolo ne estas listo.
- La artikolo estas informo-plena.
- La artikolo temas pri Azia lando, regiono, urbo aŭ alia teritorio, lingvo aŭ itinero.
- La artikoloj publikigitaj de organizanto devas esti kontrolitaj de aliaj organizantoj.
Premioj
[redakti]- En la fino, la lokaj organizantoj decidos ĉu artikolo estas akceptita aŭ ne.
- Kiam vi kreos 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, vi ricevos poŝtokarton de Azia monato de 1 el la Aziaj Vikimediaj komunumoj.
- Vikimediaj Aziaj ambasadoroj ricevos subskribitan atestilon de Aziaj Vikimediaj organizoj kaj aldonan poŝtokarton. Vidu Oftaj demandoj kaj respondoj por pliaj informoj.
- Aldonaj reguloj por la aldonaj premioj de la sponsoroj (Amikumu, Vinilkosmo):
- Vikipedio: 1 poento kontraŭ 1 000 bitokoj
- Vikivojaĝo: 2 poentoj kontraŭ 1 000 bitokoj
- Poentoj de Vikipedio kaj Vikivojaĝoj adicias.
- Se artikolo parte ne plenumas iujn suprajn kriteriojn, organizanto donos poentojn laŭ procentaĵo de artikolo, kiu plenumas la kriteriojn (laŭ sia takso).
- La 2 venkintoj kun plej multaj poentoj ricevas la premiojn de la sponsoroj.
Premioj
- 1 unujara Ora membreco de Amikumu
- 1 unujara muzika abono Muzik-ema de Vinilkosmo
- Speciala insigno al uzanto-paĝo por 3 venkintoj
- Ĉiu partoprenanto ricevos al sia uzanto-paĝo atestilon pri partopreno
Sponsoroj
- Amikumu
apo por trovi proksimajn parolantojn de diversaj lingvoj - Vinilkosmo
eldonejo de Esperanta muziko
Helpilo por krei artikolojn
[redakti]Jen sube estas 2 kreiloj de artikoloj - unu pri urbo, la alia pri frazlibro. Enmetu nomon de la urbo aŭ lingvo en la koncernan kampon, klaku la butonon kaj vi facile kreos skizon de nova artikolo!
Organizantoj
[redakti]La Azian monaton en Esperantlingvaj Vikimediaj projektoj organizas Esperanto kaj Libera Scio
- Fenikals - ĉeforganizanto
- KuboF Hromoslav - konsilanto
Partoprenu
[redakti]La sekva listo servas por partopreno en Vikivojaĝo. La maratono okazas ankaŭ en Vikipedio.
Por aliĝi aldonu al la fino de sekva listo (kaj redaktu laŭ vi) jenon:
# [[Uzanto:Via uzantonomo|Via uzantonomo]] - [[Konkursa artikolo 1]], [[Konkursa artikolo 2]], ...
- rdelre - Ŝanhajo Akceptita - Ĵeĵu-do Akceptita - Tajpeo Akceptita
- KuboF Hromoslav (kiel organizanto kaj prezidanto de la organizanta organizo mi rezignas pri premio) - Tagaloga frazlibro Akceptita, Taja frazlibro Akceptita
Rezultoj
[redakti]Nova Azia ambasadoro estas JabieroKubo, kiu verkis admirindajn 18 artikolojn!
Almenaŭ 4 akceptitajn artikolojn verkis:
- Crosstor (9)
Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!
Vicordo:
Netaksita:
- KuboF Hromoslav (ĉeforganizanto)
statistikoj | Vikipedio | Vikivojaĝo | entute |
---|---|---|---|
redaktantoj | 5 | 2 | 6 |
artikoloj entute | 44 | 5 | 49 |
novaj artikoloj | 44 | 5 | 49 |
redaktoj | 178 | 90 | 268 |
grandeco | 253 K | 49 K | 302 K |
Organizoj
[redakti]Vikimedia Uzanto-Grupo Ĉinio • Vikimedio Tajvano • Vikimedio Barato • Vikimedio Indonezio • Vikimedianoj en Kansajo • Hablon-Uzanto-Grupo • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Honkongo • Vikimedio Bangladeŝo • Vikimedianoj de Nepalo • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Srilanko • Panĝabaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Filipina Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo • Vikimedianoj de Koreio Uzanto-Grupo • Iranaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Vikimedianoj de Levantenio Uzanto-Grupo • Azerbajĝanaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Vikimedianoj en Tajlando • Uzanto-Grupo de Vikimedia komunumo de Malajzio • Vjetnamaj Vikimedianoj Uzanto-Grupo • Orient-Bengalaj Vikimedianoj • Uzanto-Grupo de la Vikipedia Azia Monato