Vikivojaĝo:Diskutejo/arkivo/2015

El Vikivojaĝo

Ŝablono:Arkivo de diskutoj

Nova roboto[redakti]

Mi ĵus petis robotan statuson por Uzanto:KuBOT. Dume mi supozas uzadon precipe por ŝanĝadi ŝablonojn, ekzemple se subite malnecesos unu parametro aŭ simile. Se oni akceptos la peton, vi povas peti taskon ĉe mia diskupaĝo. --KuboF (talk) 22:41, 11 February 2014 (UTC)

Faritas. (la 'bot' flagon) Ebe123 (Talkabout it|contribs) 21:27, 28 February 2014 (UTC)
Bone. --Taken by ocean (talk) 15:45, 28 December 2015 (UTC)

Vikivojaĝa ĵargono[redakti]

Laŭ mi mojosus uzadi iomon da Vikivojaĝa ĵargono, ekz.

  • DiskutejoRenkontiĝejo
  • VikiProjektoVikiEkspedicio

Kion vi opinias? Ĉu mi alinomu Diskutejon? --KuboF (talk) 17:11, 25 November 2014 (UTC)

Verdire mi estas neentuziasma koncerne ĵargonon. Eble mi tro alkutimiĝis jam al la EO-Vikipediaj manieroj, sed la nunaj paĝnomoj ŝajnas al mi pli taŭgaj kaj cetere pli kompreneblaj. Kio precize estas Vikiekspedicio rilate al vikia kunlaborado? Pli klaras Vikiprojekto. Tempodivalse 17:00, 25 December 2014 (UTC)
La afero pri komprenebleco kaptis ankaŭ min kaj mi ne certis. Sed jes, por malgranda multegnacia komunumo kiel nia, ŝajne pli bonos lasi kutimajn nomojn. --KuboF (talk) 12:30, 13 January 2015 (UTC)
Mi subtenas :) --Taken by ocean (talk) 15:44, 28 December 2015 (UTC)

Novembraj konkursoj en Vikipedio - tradukado kaj Azio[redakti]

Elstaraj kontribuantoj meritas elstaran trofeon

Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj:

  • Vikipedia traduka konkurso
    • Dank' al nova traduka helpilo EnhavTradukado estas tradukado de artikoloj signife pli facila ol iam ajn antaŭe. Aŭtomata prilaboro de bildoj, kategorioj kaj ligiloj; helpo de maŝina tradukado; proponoj de alilingvaj elstaraj artikoloj kaj aŭtomata konservado de traduko estas kelkaj de plej videblaj funkcioj de tiu helpilo. EnhavTradukado vin gvidas tra tuta traduka procezo kaj savas vin de tedaj taskoj. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!
  • Azia Monato
    • Azio prezentas grandan variecon - troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj (traduka, Azia). Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili. --KuboF (talk) 00:26, 4 November 2015 (UTC)