Vikivojaĝo:Diskutejo/arkivo/2019

El Vikivojaĝo

Ŝablono:Arkivo de diskutoj

Nova konkurso VikiPrintempo COE - patroprenu, helpu kaj gajnu![redakti]

Partoprenu la konkurson en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial estis komence de Aprilo lanĉita la konkurso VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019 - samtempe en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK. La 5 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-100 eŭrojn kaj 4 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko. Vinilkosmo subtenis la konkurson per kelkaj aldonaj abonoj - dankon!

Temas jam pri 3a edicio de la konkurso en Esperanta Vikipedio. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 2 gravaj ŝanĝoj:

  • la konkurso okazas ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
  • vi povas konkursi nur per artikoloj, kiuj temas ne pri via lando (do, artikoloj pri propra lando estas malpermesataj) - tio por subteni ekkonon de aliaj kulturoj

--KuboF Hromoslav (talk) 18:28, 5 April 2019 (UTC)