Vikivojaĝo:Estu afabla al novuloj

El Vikivojaĝo

Antaŭ ol ĉio, Vikivojaĝo estu utila kaj amuza helpilo per vojaĝantoj. Tia helpilo bezonas la kontribuojn de ĉiuj kiuj volas kaj kapablas enskribi. Ni provas skribi utilajn kaj interesajn artikolojn, kaj la kreado kaj kontribuado devus ankaŭ esti utilaj kaj amuzaj. Tiel, oni estu afabla kaj bonveni novuloj, por ke ĉiu sin sentu ricevita bone. Komunumo kie ĉiu respektas kaj afablas unu la alian estas komunumo kiu funkcias kaj floras.

Ĉu mi estas malafablulo? Kiel mi povus pliboniĝi?[redakti]

Malkonsentojn kaj konfliktojn oni ne povas ĉiam eviti, sed estas kelkaj helpreguloj per kiuj oni povas certigi la civilecon malgraŭ obstakloj.

  • Supozu bonan fidon Memoru ke ĉiu estas volontulo kiu skribis por helpi aliajn vojaĝantojn. Suspekto kiu ekzistas ĉie rompigas la ligilojn inter kontribuistoj.