Vikivojaĝo:VikiPrintempo COE 2020/Reguloj

El Vikivojaĝo
Konkurso   Reguloj   Partoprenu!   Vikipedio Vikipedio   Diskuto   alilingve    

Art. 1. Konkurso[redakti]

  1. La konkurso VikiPrintempo CEO 2019 (plie nur “konkurso”) estas Esperantlingva versio de grupo da internacie kunordigataj konkursoj sub la nomo Wikimedia CEE Spring.
  2. La konkurson organizas la Vikimedia Uzanto-Grupo Esperanto kaj Libera Scio (plie nur “organizanto”).

Art. 2. Partpreno[redakti]

  1. La konkurso okazas samtempe en la Esperanta Vikipedio kaj la Esperanta Vikivojaĝo (la dua estas en la Vikimedia Kovilo).
  2. La konkurso daŭras ekde la 21a de Marto 2020 0:00 ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK. Decida estas la tempomarko de redakto.
  3. La konkurson povas partopreni ĉiu registrita uzanto ĉe Vikimedia projekto, krom organizantoj kaj ĵurianoj.
  4. Kiel partoprenantoj estas konsiderataj tiuj uzantoj, kiuj listigis sin ĉe la paĝo por partoprenantoj kaj provizis tie liston da siaj konkursaj artikoloj.
  5. La temo de la konkurso estas Centra kaj Orienta Eŭropo en vasta difino inkludanta la Balkanan duoninsulon kaj Kaŭkazon. Konkrete temas pri la landoj Albanio, Armenio, Aŭstrio, Azerbajĝano. Belorusio, Bosnio kaj Herzogovino, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Kartvelio, Kazaĥio, Kroatio, Latvio, Litovio, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio, Slovenio, Turkio kaj Ukrainio, la teritorioj Baŝkirio, Tatario kaj Don-regiono, la komunumoj Erzja, Krim-tatara kaj Soraba kaj la teritorioj kun disputata statuso Abĥazio, Ĉednestrio, Kosovo, Krimeo, Montara Karabaĥo kaj Sud-Osetio.
    1. Temoj pri Esperanto estas permesitaj nur se ili rekte rilatas al teritorioj menciitaj en la Art. 2 punkto 4. Temoj pri Esperanto rekte rilataj nur al ekstero de la regiono aŭ tutmondaj aferoj estas malpermesitaj.
    2. Partoprenantoj ne rajtas partopreni per temoj, kiuj rilatas al lando(j), kie Esperanto estas oficiala, landa lingvo. Temoj pri landoj kie Esperanto estas agnoskita kiel minoritata lingvo aŭ kiel kultura heredaĵo estas akceptataj.
  6. Akceptataj estas nur novaj artikoloj kaj plilongigitaj subĝermoj.
    1. Por tiu ĉi regularo validas sekvaj difinoj de “subĝermo”: Subĝermo en la Esperanta Vikipedio estas artikolo kun maksimume 3 frazoj. Subĝermo en la Esperanta Vikivojaĝo estas artikolo kun maksimume 5 frazoj sume, en maksimume 2 sekcioj.
  7. Listaj artikoloj ne estas akceptataj.
  8. Tradukoj, ankaŭ maŝinaj, estas akceptataj nur se ili plenumas ĉiujn aliajn kondiĉojn.
  9. Konkursaj artikoloj devas esti en konsidereble bona lingvaĵo, respekti kopirajton kaj laŭi kutimojn de la koncerna projekto. Speciale atentindaj kutimoj estas:
    1. en Vikipedio: la temo estas menciinda, prezentita laŭ neŭtrala vidpunkto, la prezentitaj asertoj estas kontroleblaj per entekstaj referencoj al fidindaj fontoj;
    2. en Vikivojaĝo: la temo estas prezentita laŭ justa vidpunkto kaj laŭas kutiman skemon.

Art. 3. Venkaj kriterioj[redakti]

  1. Por ĉiu artikolo, kiu plenumas la konkursajn kondiĉojn, la konkursanto ricevas poentojn laŭ jena formulo:
    • se la artikolo estas frazlibro en la Esperanta Vikivojaĝo, de ĝia grandeco estas unue dekalkulitaj 10 000 bitokoj (kio respondas al norma skeleto de frazlibro[1]);
    • artikolo en la Esperanta Vikipedio: 1 poento por ĉiuj 1 000 bitokoj;
    • artikolo en la Esperanta Vikivojaĝo: 2 poentoj por ĉiuj 1 000 bitokoj;
    • poentoj estas kalkulataj kun precizeco je 1 bitoko[2].
  2. Por ĉiu partoprenanto sumiĝos poentoj ricevitaj en la Esperanta Vikipedio kaj la Esperanta Vikivojaĝo.
  3. 3 partoprenantoj kun la plej granda kvanto de sumaj poentoj estas venkantoj.
  4. En la konkurso estas specialaj kategorioj por fokusigi partoprenantojn al minoritataj temoj. Premioj en tiuj kategorioj estas aldonaj, tio signifas, ke unu partoprenanto povas ricevi premion de ĉiu konkursa kategorio sendepende de ĉu ricevas premion en aliaj kategorioj aŭ ne. La kategorioj estas:
    1. Genra egaleco: akceptataj temoj estas virinoj, neduumaj personoj, ne-aliseksemuloj kaj, laŭ decido de la organizanto, rilataj temoj.[3]
    2. Vikivojaĝo: ĉiuj artikoloj verkitaj aŭ plilongigitaj en Vikivojaĝo.[4]

Art. 4. Protekto de personaj datumoj[redakti]

  1. La organizanto deklaras, ke li gardos la personajn datumojn provizitajn de konkursantoj nur por necesa tempo kaj nur por traktado de la konkurso kaj provizo de premioj. La organizanto rajtas publike anonci nur uzantonomon, vicordon kaj poentojn de konkursantoj. Publikigo de aliaj informoj fare de organizanto estas ebla nur post skriba interkonsento inter la konkursanto kaj organizanto.

Art. 5. Finaj konstatoj[redakti]

  1. La organizanto rezervas la rajton ŝanĝi la regularon en ajna momento, sed tiel, ke la ŝanĝo respektu justecon de la konkurso. La ŝanĝo estos anoncita en la konkursa paĝo pri regularo.
  2. La organizanto ne estas respondeca pri ajna damaĝo kaŭzita de provizo de malĝustaj informoj fare de konkursanto. La venkinto ne rajtas ricevi financan ekvivalenton de la premio. La konkursantoj akceptas, ke premiojn ne eblas postuli per kortumo. Kaze de disputo pri la konkurso, la finan decidon faras la organizanto.

Klarigoj[redakti]

Jenaj klarigoj estas provizitaj por pli bona kompreno. Ili ne apartenas al oficialaj reguloj, nur priskribas ilin.

  1. Simile kiel aliaj normaj tipoj de artikoloj, frazlibroj havas sian rekomendatan "skeleton", bazan skemon. Tiu kutime estas kopiita dum kreado de la artikolo kaj tial ne estas krea kontribuo de la partoprenanto.
  2. Tial pro kontribuo de ekz. 1 900 bitokoj en la Esperanta Vikipedio vi ricevas 1,9 poenton. Simple dirite: kontribuante pli multe vi ricevas pli multajn poentojn.
  3. Kaze de necerteco ĉu iu "rilata temo" estas akceptota, anticipe demandu la organizanton.
  4. Atentu, ke ne temas pri artikoloj rilataj al Vikivojaĝo verkitaj en la Esperanta Vikipedio!