Vikivojaĝo:VikiPrintempo COE 2023

El Vikivojaĝo
Kio ĝi estas?

VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo, mallonge VikiPrintempo COE, celas stimuli verkadon de artikoloj pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco) kaj pligrandigi konscion pri la regiono. Ĝia formo estas reta redakta konkurso, samtempe okazanta en multaj lingvoj.

Ĝi okazas dum nord-hemisfera printempo honore al diversaj politikaj okazaĵoj, kiuj en printempoj okazis en la regiono. Tamen, male al multaj el ili, VikiPrintempo celas pliproksimigi homojn en paca kunkreado de libera scio.

ATENTU! Plilongigita ĝis fino de Junio!

Tempo: ekde la 21a de Marto ĝis la 31-a de Majo 30-a de Junio 2023 UTK.

Kiel partopreni?

Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilataj al Centra kaj Orienta Eŭropo kaj aldonu ilin al la listo.

Vikivojaĝo uzas normajn skemojn por artikoloj. Por pli facile krei ilin, uzu la subajn kreilojn, aŭ kopiu koncernan skemon.





Kion mi povas gajni?

Verkado estas precipe por helpi al Vikipedio kaj Vikivojaĝo en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al Centra kaj Orienta Eŭropo. Al palpeblaj premioj apartenas donackartoj kaj specialaj insignoj por via uzanto-paĝo.

Premioj:

  1. donackarto valora 100 € + "Muzik-amanto" - abono al Esperanto-muziko
  2. donackarto valora 80 € + "Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko
  3. donackarto valora 80 €
  4. donackarto valora 60 €
  5. donackarto valora 50 €
  6. donackarto valora 40 €
  7. donackarto valora 30 €
  8. donackarto valora 20 €
  9. donackarto valora 10 €