Vikivojaĝo:Karavano

El Vikivojaĝo
Kameloj rekomendas: Karavane pli bonas!

Esperantujo havas longan tradicion de karavanoj al Esperantaj renkontiĝoj. Nun tamen estas io nova! Okazas la 1a virtuala, Vikivojaĝa karavano!

Vikivojaĝo celas helpi al vi kaj al aliaj vojaĝemaj esperantistoj sekure kaj ĝojplene veni al celo de via vojaĝo - ĉu al Esperanta kongreso aŭ al alilanda ferio. Ni kolektas kaj prilaboras vojaĝgvidilojn pri landoj, regionoj, urboj kaj ankaŭ pri lingvoj. Unuaj vojaĝantoj jam survojas, sed solaj ni povas viziti nur malmultajn lokojn; kaj, kun kompanio la karavano estas pli amuza :) Do, aliĝu al ni ĉe tiu ĉi virtuala karavano!

Ni karavanumos en kelkaj etapoj, ĉiumonate. Fine de la tuta karavano nin atendas brila celo: funkcianta Vikivojaĝo kun multa utila enhavo! Tamen, kiom multajn etapojn ni karavanumos ĝis tiam, neniu scias.

Reguloj[redakti]

Ĉiu etapo de Vikivojaĝa karavano okazas iam dum lasta duono de ĉiu monato. Por partopreni ĝin, vi devas:

  • ensaluti en vian Vikimedian konton (se vi jam havas konton en Vikipedio, uzu ĝin),
  • ĉiutage dum la karavano vi redaktu Esperantan Vikivojaĝon almenaŭ 1-foje,
  • registriĝu sube en la koncerna monato.

Fine de ĉiu etapo, la karavana respondeculo (nuntempe KuboF Hromoslav) publikigos:

  • liston de ĉiuj kunvojaĝintoj en la karavano,
  • liston de ĉiuj partatempaj kunvojaĝintojn en la karavano,
  • la Vojaĝanton de la monato.

Ne ekzistas firmaj kriterioj por elekti la Vojaĝanton de la monato; respektive la kriterioj estas katecaj. Iam povas esti elektita veturanto kun la plej multaj redaktoj, iam tiu, kiu kreis tre utilajn ŝablonojn kaj aliiam verkinto de interesa artikolo. La baza kriterio estas, ke Vojaĝanto de la monato igis la karavanon pli inspira kaj amuza por ĉiuj kunvojaĝantoj.

Ĉu vi pretas? Do, ek al la karavano!

Vojaĝantoj en Novembro 2017[redakti]

Plenaj reguloj estas ĉe Vikivojaĝo:Karavano#Reguloj.

Ni veturas ekde la 16a ĝis la 30a de Novembro 2017

Speciala okazaĵo! En Novembro 2017 okazas Azia monato 2017 - reta redakta maratono pri Azio. Vi avantaĝe povas samtempe partopreni kaj la Karavanon kaj la Azian monaton - simple verku novajn artikolojn pri Azio kaj aliĝu al ambaŭ okazaĵoj!

Por partopreni la virtualan Vikivojaĝan karavanon aliĝu ĉi sube per la kodo # ~~~~

  1. KuboF Hromoslav (talk) 13:56, 16 November 2017 (UTC)
  2. NMaia (talk) 15:21, 16 November 2017 (UTC)

Rezultoj[redakti]

  • Vojaĝinto de la monato: '
    • ĉar:
  • Kunvojaĝintoj:
  • Kvanto de redaktoj:
  • Novaj artikoloj / paĝoj:


Pasintaj Karavanoj[redakti]

Dato Kvanto de redaktoj Vojaĝanton de la monato
2017-11 ? ?
2017-10 70 KuboF Hromoslav
2017-09 39 NMaia
2017-05 1 KuboF Hromoslav
2016-12 43 Vikiano
2016-10 17 KuboF Hromoslav