Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Svislando > Ĉaŭdefono

Ĉaŭdefono

Ĉaŭdefono
La Chaux-de-Fonds
Rigardo de Tête-de-Ran al La Chaux-de-Fonds
Lando Svislando
Regiono Neŭŝatelo
Loĝantaro 37.023 (2007)
Alto 992
Panoramo de Ĉaŭdefono
Panoramo de Ĉaŭdefono

La Chaux-de-Fonds (esperante, Ĉaŭdefono), estas urbo en svisa kantono Neŭŝatelo.

Kompreni

[redakti]

Ĝi estas la ĉefa centro de la Esperanto-movado en Svislando: la sidejo de la Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), kooperativo, kiu eldonas la revuojn Femina kaj Literatura Foiro, la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale (en Esperanto Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia, CDELI), kolekto de tekstoj en Esperanto gastigita en la urba biblioteko, kaj la Kultura Centro Esperantista.

La Chaux-de-Fonds, urbo en la Neŭŝatelo-Montaro, situanta je altitudo de 1 000 m, estas enlistigita kiel Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008, kune kun sia najbara urbo Le Locle.

La Chaux-de-Fonds ŝuldas sian karakteron, sian vizaĝon kaj sian strukturon mem kiel urbo de la horloĝa industrio, kiu aperis en la regiono fine de la 18-a jarcento. En 1870, La Chaux-de-Fonds havis proksimume 4,500 homoj rekte dungitaj en la horloĝa industrio. Ĉi tio estas preskaŭ duono de la tuta loĝantaro. Se ĉi tiu urbo ne estus investinta en la epopeon de tempomezurado, ĝi certe restus la agrikultura vilaĝo de siaj komencoj.

La Chaux-de-Fonds estis iam konatata kiel "urbo de utopio", pro ĝia aŭdaca plano, la ekonomia memstareco en siatempe izolita loko, kaj la socia avangardeco.

Historio

[redakti]

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Fari

[redakti]

La kultura vivo en La Chaux-de-Fonds estas aparte riĉa; pluraj kinejoj, muzikhalo, la popola romanda teatro. Inter la vidindaĵoj estas la Arta muzeo,

Triangula herbejo, kie kreskas fruktoarboj. Fotis Mireille Grosjean

Internacia Horloĝa Muzeo.

Historia Muzeo (Esperantlingva priskribo de la kolektoj ekzistas. Petu pri ĝi, kaze ke vi vizitas tiun institucion)

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Inter la horloĝistoj de la urbo estis Achilles Ditesheim kiu fondis horloĝfabrikon en 1881 kaj kies fabriko akiris nomon en Esperanto: "Movado".

La domo de Kultura Centro Esperantista. Fotis Mireille Grosjean
Lingva kafejo en La Chaux-de-Fonds, Svislando

La Chaux-de-Fonds povas esti konsiderata kiel Esperanto-ĉefurbo de Svislando. Ĝi estas la sidejo de diversaj gravaj Esperanto-institucioj kun nacia kaj internacia signifo kaj renomo.

La urba biblioteko (vidu foton) havas vastan interlingvistikan Esperanto-Biblioteko CDELI, kies preciza nomo estas Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia. CDELI gastigas ekde la 1990-aj jaroj ankaŭ la oficialan sidejon de Svisa Esperanto-Societo. La stratadreso estas Progrès 33.

Ekde 1975 en la urbo situas Kultura Centro Esperantista (KCE). En 1980 tie fondiĝis LF-koop, en 1998 estis lanĉita Pakto por la Esperanta Civito, en 2004 estis fondita Feminisma Esperanta Movado. La domo de KCE (vidu foton) situas en strato Postiers 27. Tuj apude situas la Esperanto-Verdejo (vidu foton) je vojkruciĝo Rue du Succès - rue des Recrêtes.

En La Chaux-de-Fonds okazis kongreso de Ido (1972]), SAT-kongreso (12-19 julio 2003), Kultura Esperanto-Festivalo (9-15 aŭgusto 2020), zorge de KCE.

En 2006 kaj 2009 La Chaux-de-Fonds gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazis en Svislando, en Neŭŝatelo kaj en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) de La Chaux-de-Fonds, la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, organizita de ILEI.

De septembro 2016 al februaro 2020 okazis lingva kafejo en la turo Espacité kun la sistemo unu tablo - unu lingvo. Esperanto aperas inter pli ol dek lingvoj. Prizorgis la programon Svisa Esperanto-Societo.

En La Chaux-de-Fonds interalie rezidas la geedzoj Claude Gacond kaj Andrée Gacond, Mireille Grosjean, Giorgio Silfer.

Se vi vizitas la historian muzeon, petu pri la esperantlingva priskribo de la kolektoj.

La Esperanta Civito

[redakti]

Ĉaŭdefono (fr: La Chaux-de-Fonds) pro la fondo de la Pakto, Sabloneto (it: Sabionetta) pro la promulgo de la Konstitucia Ĉarto kaj Loklo (fr; Le Locle) pro la unua parlamenta sesio de la Esperanta Civito estas ĉiuj lokoj kun kiuj la esperanta civito estas historie plej ligita.

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.