Etoso
| ||
Lando | Tanzanio | |
Regiono | Zanzibaro | |
Ŝtonurbo estas la antikva urbo de Zanzibaro en la insulo Ungujo en Tanzanio. Ĝi estas urbo de elstara historia kaj arta graveco en Orienta Afriko. Ĝia arkitekturo, plejparte devenanta de la 19-a jarcento, reflektas la diversajn influojn subestajn la svahilan kulturon, kun unika miksaĵo de afrikaj, arabaj, persaj, hindaj kaj eŭropaj elementoj. Tial, la urbo estis aldonita al la Listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko en 2000.