Tero > Afriko
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Afriko estas la dua plej granda kaj dua plej homplena kontinento, post Azio. La kontinento estas ĉirkaŭita de la Mediteraneo norde, la Sueza Kanalo kaj Ruĝa Maro nordoriente, la Hinda Oceano sudoriente, kaj Atlantiko okcidente. Ne inkluzivante la disputatan teritorion Okcidenta Saharo, ĝi enhavas 53 landojn, inkluzive de Madagaskaro kaj variaj insularoj asociitaj kun la kontinento.
Regionoj[redakti]
La regionoj kaj landoj de Afriko estas jenaj:
Centra Afriko (Angolo, Centr-Afriko, Ekvatora Gvineo, Gabono, Kameruno, Kongo (Brazavila), Kongo (Kinŝasa), Sankta Heleno, Santomeo kaj Principeo, Sud-Sudano) La koro de Afriko. |
Insularo de Hinda Oceano (Majoto, Reunio, Sejŝeloj) Nordoriente de Madagaskaro. |
Nord-Afriko (Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Okcidenta Saharo, Tunizio) La landoj, kiuj troviĝas ĉe la suda bordo de Mediteraneo. |
Okcidentafriko (Benino, Burkino, Ebur-Bordo, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Kaboverdo, Liberio, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Togolando) La nacioj de la atlantika tropika marbordo. |
Orientafriko (Burundo, Eritreo, Etiopio, Ĝibutio, Kenjo, Komoroj, Madagaskaro, Maŭricio, Ruando, Somalio, Tanzanio, Ugando) La nacioj, kiuj troviĝas ĉe la Ruĝa Maro kaj la Hinda Oceano. |
Sahelo (Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano) La nacioj de la dezerto kaj de la savano, kiuj kovras la Sahelon kaj la sudan duonon de la Saharo. |
Suda Afriko (Bocvano, Lesoto, Malavio, Mozambiko, Namibio, Sud-Afriko, Svazilando, Zambio, Zimbabvo) La nacioj de la suda punkto de Afriko. |
Dependaj Teritorioj[redakti]
Estas la sekvaj dependaj teritorioj (aboce):