El Vikivojaĝo
Armagh
Armagh
Lando Britio
Regiono Nord-Irlando
Loĝantaro ĉ.15000 (2011)
Alto ĉ.50m

Armagh (angla nomo; la irlanda nomo estas Ard Mhacha) estas urbeto en Nord-Irlando en la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando.

Kompreni[redakti]

Kvankam malgranda, ekde 1994 Armagh ĝuas oficiale la titolon de "urbo" (city)... verdire tamen ĝi jam ĝuis tian titolon dum ĉirkaŭ 6 jarcentoj, ĝis 1840! La kialo estas klara: jam en la frua Mezepoko ĝi iĝis la eklezia ĉefloko de la tuta insulo Irlando, kaj tia ankoraŭ estas nuntempe, kaj por la katolikoj kaj por la anglikanoj de la Irlanda Eklezio.

La vizito koncernas precipe la signojn de la longa historio de Armagh en ĝia rolo de eklezia ĉefurbo.

Historio[redakti]

Antaŭ la 3-a jarcento p.K. la irlandaj keltoj konstruis sur monteto ĉi tie sanktejon por sia diino Maĥa (Ard Mhacha = "Altaĵo de Maĥa"). Antikva tradicio asertas ke Sankta Patriko ekkonstruis kristanan preĝejon sur la sama loko en la jaro 445; la legendo aldonas ke li gajnis la permeson post kiam la akvo de sankta Patriko resanigis lin.

Jam en la 7-a jarcento Armagh estis la plej grava monaĥejo en la norda parto de Irlando. Du irlandaj reĝoj, Nial Caille kaj Brian Boru, estis entombigitaj en Armagh. La Katedralo de Armagh estis deklarita ĉefa preĝejo de Irlando en 1111.

Bedaŭrinde post kelkaj jardekoj, inter 1185 kaj 1199, la katedralo estis detruita, verŝajne de la anglo-normanoj ĵus enirintaj Irlandon. Ĝi estis rekonstruita en 1268 kaj denove detruita de fajrego ĉ. en 1500 (rekonstruita en 1511) kaj dum la Naŭjara Milito (ĉ.1600). Ĝi estis rekonstruita kiel protestanta katedralo.

Longe katolikoj ne rajtis fari meson en Armagh. La konsento estis donata nur en la Okcento, kaj en 1840 komenciĝis la konstruado de la katolika katedralo sur proksima monteto, post la decido ke Armagh estu sidejo ankaŭ de la katolika primaso (ĉefa episkopo) de Irlando.

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

Aliri trajne[redakti]

Ne estas fervojoj ĝis Armagh. La plej proksima stacidomo estas en Portadown (19km) sur la linio Belfasto-Dublino.

Aliri buse[redakti]

Busoj de Ulsterbus kunligas Armagh kun aliaj lokoj en Nord-Irlando. De Belfasto uzu la buson 251 (la veturo daŭras ĉ.70 min.).

Aliri aŭte[redakti]

Aliri bicikle[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.