Diskuto:Japana frazlibro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivojaĝo

Stranga esperanta transskribo[redakti]

Saluton. Mi pensas ke kelkaj literumoj de esperanta alfabeto estas strangaj:

  • "dĵi" = kial ne "ĝi" aŭ "ĵi"?
  • "kda-saj" = La japana lingvo havas moraojn. "U" kaj "i" inter du senvoĉaj konsonantoj povas iĝi senvoĉaj: ekz "ku" en "くさ". Tamen tio estas "ku" sen voĉo (fakule skribata kiel [◌̥]) sed ne estas nur "k" sen morao. Ankaŭ en ĉi tiu kazo, antaŭ voĉa konsonanto "d", "ku" nenie povas esti senvoĉa. Kial ne "ku-da-sa-i"?
  • aj = Kiel mi diris, la japana estas kunmoraa lingvo. "Ai" povas montri ke tio havas du moraojn. Se "あい" estus "aj", kial ne "いい" estus "ij"? Tio estas "ii-des-ka?" en la artikolo.
  • ŭo = "を" estas prononcata kiel "o" samkiel "お".

Se ne estos kontraŭo, mi korektos laŭ kutima japana-esperanta transskribado. Uzanto:Adehertogh kion vi pensas?--Salatonbv (talk) 02:07, 28 March 2016 (UTC)

Salatonbv, redaktu kun kuraĝo! Laŭ mia kompreno, tiu ĉi paĝo estis kopiita de iama WikiTravel (kie mi, verdire, kaptis plurajn lingvajn problemojn). --KuboF (talk) 02:58, 28 March 2016 (UTC)
KuboF, dankon, mi faros tiel poste.--Salatonbv (talk) 12:54, 30 March 2016 (UTC)