El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Dunaújváros

Dunaújváros

Dunaújváros
Dunaújváros
Placo en Dunaújváros
Lando Hungario
Regiono Transdanubio
Loĝantaro 50 000
Alto 97 m

Dunaújváros estas industria urbo en Transdanubio en Hungario.

Kompreni[redakti]

Dunaújváros situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de Danubo. Székesfehérvár troviĝas 46, Budapeŝto 59 kilometrojn aere.

Historio[redakti]

Ponto de Dunaújváros
Ĉefenirejo de la kombinato

Landlimo de la Romia Imperio tie estis kun limgarda fortikaĵeto kun urbeto Intercisa. La hungaroj fondis vilaĝon jam en la kristana periodo kaj konstruis preĝejon omaĝe al sankta Pantaleono. La vilaĝo ricevis la loknomon Pentele. Dum la turka dominado inter 1541 kaj 1688, la loko estis ofte senhoma, pli poste sensignifa vilaĝo. Pentele tamen iĝis opidumo en 1833. En 1949 ĉe Pentele estis konstruita metalurgia kombinato (memoru: ĉi tie estas nek karbo, nek fererco) sub nomo Sztálinváros (=Stalinurbo), kiel la unua hungara socialista urbo. Ekde 1961 la oficiala loknomo estas Dunaújváros (=nova urbo ĉe Danubo).

Klimato[redakti]

Dunaújváros troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.

Eniri[redakti]

Dunaújváros estas bone alirebla voje kaj trajne, sed ŝipe jam longe ne. Nur barĝoj uzas la havenon.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Fervoja stacidomo de Sztálinváros

Eniri trajne[redakti]

Dunaújváros situas laŭ flanka fervoja linio, tamen ofte venas vagonaroj el Budapeŝto.

Transportiĝi[redakti]

Dunaújváros estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Dunaújváros havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

Aŭtobusa stacio de Dunaújváros

Publika transporto[redakti]

En Dunaújváros aŭtobusoj loke liveras la pasaĝerojn, estas pluraj longdistancaj linioj en ĉiuj direktoj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Dunaújváros havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Kalvinana preĝejo

Fari[redakti]

  • bani en la termala banejo

Aĉeti[redakti]

Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Dunaújváros.

Ĉina vendejego
Restoracio pri fiŝoj
Hotelo

Vendejaroj[redakti]

  • Penny Market Dunaújváros
  • Tom Market Dunaújváros

Manĝi[redakti]

  • Kiskohász Restaurant
  • Aranyhordó Restaurant
  • Házi Sárkány Étterem
  • Legendás Falatozó

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

  • PD Hostel, Dunaújváros
  • Ifjúsági Sport, Munkásszálló

Hoteloj[redakti]

  • Klub Hotel
  • Dunaferr Hotel
  • Hotel Kerpely

Sekureco[redakti]

  • Dunaújváros konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.