| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Transdanubio | |
Loĝantaro | 50 000 | |
Alto | 97 m |
Dunaújváros estas industria urbo en Transdanubio en Hungario.
Kompreni
[redakti]Dunaújváros situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de Danubo. Székesfehérvár troviĝas 46, Budapeŝto 59 kilometrojn aere.
Historio
[redakti]Landlimo de la Romia Imperio tie estis kun limgarda fortikaĵeto kun urbeto Intercisa. La hungaroj fondis vilaĝon jam en la kristana periodo kaj konstruis preĝejon omaĝe al sankta Pantaleono. La vilaĝo ricevis la loknomon Pentele. Dum la turka dominado inter 1541 kaj 1688, la loko estis ofte senhoma, pli poste sensignifa vilaĝo. Pentele tamen iĝis opidumo en 1833. En 1949 ĉe Pentele estis konstruita metalurgia kombinato (memoru: ĉi tie estas nek karbo, nek fererco) sub nomo Sztálinváros (=Stalinurbo), kiel la unua hungara socialista urbo. Ekde 1961 la oficiala loknomo estas Dunaújváros (=nova urbo ĉe Danubo).
Klimato
[redakti]Dunaújváros troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri
[redakti]Dunaújváros estas bone alirebla voje kaj trajne, sed ŝipe jam longe ne. Nur barĝoj uzas la havenon.
Eniri avie
[redakti]La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne
[redakti]Dunaújváros situas laŭ flanka fervoja linio, tamen ofte venas vagonaroj el Budapeŝto.
Transportiĝi
[redakti]Dunaújváros estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.
Transportiĝi perpiede
[redakti]Dunaújváros havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Publika transporto
[redakti]En Dunaújváros aŭtobusoj loke liveras la pasaĝerojn, estas pluraj longdistancaj linioj en ĉiuj direktoj.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Dunaújváros havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi
[redakti]- w:eo:Preĝejo Sankta Triunuo (Dunaújváros) el 1864
- w:eo:Kalvinana kirko (Dunaújváros)
- serba ortodoksa preĝejo
- luterana preĝejo
- muzeo
Fari
[redakti]- bani en la termala banejo
Aĉeti
[redakti]Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Dunaújváros.
Vendejaroj
[redakti]- Penny Market Dunaújváros
- Tom Market Dunaújváros
Manĝi
[redakti]- Kiskohász Restaurant
- Aranyhordó Restaurant
- Házi Sárkány Étterem
- Legendás Falatozó
Trinki
[redakti]Same, kiel manĝi.
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]- PD Hostel, Dunaújváros
- Ifjúsági Sport, Munkásszálló
Hoteloj
[redakti]- Klub Hotel
- Dunaferr Hotel
- Hotel Kerpely
Sekureco
[redakti]- Dunaújváros konformas al sekureco de Hungario.