El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Ercsi

Ercsi

Ercsi
Ercsi Flago (aŭ blazono)
Katolika kirko
Lando Hungario
Loĝantaro 8 065
Alto 70 m

Ercsi [erĉi] estas malgranda urbo en meza parto de Hungario.

Kompreni[redakti]

Ercsi situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de Danubo. Ráckeve troviĝas 11, Érd 15, Gárdony 22, Budapeŝto 30, Székesfehérvár 37 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Placo kaj vojo en 1955

La unua mencio pri Ercsi okazis en 1037, la loĝantoj plej ofte estis fiŝkaptistoj. La turkoj jam en 1526 detruis la vilaĝon, post jardekoj ĝi senhomiĝis. Baldaŭ alvenis hungaroj, serboj, germanoj, slovakoj kaj ciganoj. La komunumo ricevis kampurban statuson en 1636 dum dominado de turkoj, kiu finiĝis en 1686. Ercsi iĝis urbo en 2000.

Klimato[redakti]

Ercsi troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel plena Hungario.

Eniri[redakti]

Ercsi estas bone alirebla voje, trajne kaj ŝipe.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Eniri trajne[redakti]

Ercsi situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Pécs, sed nur la lokaj trajnoj haltas ĉi tie.

Eniri voje[redakti]

Ercsi situas laŭ aŭtovojo M6 kaj ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Pécs, kuras vojo ankaŭ al aŭtovojo M7 (Budapeŝto-Balatono).

Haveno (1955)

Eniri ŝipe[redakti]

Haveno de Ercsi akceptas ŝipojn laŭnecese, sed konstanta trafiko estas la pramo al Szigetújfalu.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede kaj bicikle[redakti]

Ercsi havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Bicikla vojeto kuras al Etyek [1].

Transportiĝi taksie[redakti]

En Ercsi taksio ne estas [2], sed telefone venas taksio el Érd.

Publika transporto[redakti]

En Ercsi publika transporto ne estas, sed venas aŭtobusoj el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Ercsi havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Katolika kirko

Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Ercsi.

Vendejaroj[redakti]

  • SPAR partner, Dózsa György út 45/4; Fő u. 2.

Manĝi[redakti]

  • Faház Étterem Ercsi, Rákóczi Ferenc út 27
  • Kikötő Étterem, Köztársaság tér 1/a
  • Torony Vendéglő, Táncsics Mihály u. 12
  • Kőnig Étterem, Rákóczi Ferenc út 49.
  • Ercsi-Ért Kereskedelmi, Termelő és Szolgáltató Szövetkezet, Dózsa György Tér 1.

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Tiny Glamping Üdülőházak Ercsi

Hosteloj[redakti]

  • ne trovita

Hoteletoj[redakti]

  • Kikötő Panzió, Köztársaság tér 1/a
  • Ercsi Szálló

Sekureco[redakti]

  • Ercsi konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Érd kaj Gárdony.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.