El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Fertőd

Fertőd

Fertőd
Fertőd
Kastelo de Fertőd
Lando Hungario
Regiono Okcidenta Transdanubio
Loĝantaro 3360

Fertőd estas malgranda urbo en Okcidenta Transdanubio en Hungario.

Kompreni[redakti]

Fertőd situas sur ebenaĵo inter Győr kaj Sopron. Fertőszentmiklós troviĝas 6, Aŭstrio 7, Kapuvár 16, Sopron 26 km.

Historio[redakti]

Kastelo kun parko en Fertőd

En tiu loko pluraj vilaĝoj estis dum la hungara mezepoko. La unua hungara, sed latinlingva mencio pri Fertőd okazis en 1234 en formo Villa Ferteud. Estis ankaŭ tre proksima vilaĝo Süttör, kie apude estis iam ĉaskastelo. w:eo:Miklós József Esterházy trakonstruis la kastelon al impona kastelo inter 1762-1766, en tiu periodo ankaŭ loĝdomoj konstruiĝis. En la kastelo loĝis du jardekojn Joseph Haydn, kiu gvidis la kastelan orkestron. Tiu domaro prenis la nomon Eszterháza. Eszterháza ricevis vilaĝrajton en 1906 kaj estis alinomita en 1950 al la nuna loknomo Fertőd. Dum la socialismo pro proksimeco de Aŭstrio la urbovizitoj fare de hungaroj kaŭzis malfacilaĵojn pro proksimeco de la fifama Fera Kurteno. Fertőd akiris urborajton en 1995.

Teatro de Fertőd

Klimato[redakti]

Fertőd troviĝas en modera, kontinenta klimato, sed iomete la pluvoj estas pli oftaj, ol en la aliaj regionoj.

Eniri[redakti]

Fertőd kiel iama ĉaskastelo ne havas bonajn alireblecojn. Ekde 2008 pro Traktato de Schengen la limoj estas senkontrole alireblaj.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima, tamen privata flughaveno por malgrandaj aviadiloj funkcias en Fertőszentmiklós, la internaciaj flughavenoj funkcias iom for en Vieno kaj Bratislavo.

Eniri trajne[redakti]

La plej proksima stacidomo funkcias en Fertőszentmiklós.

Stratangulo en Fertőd

Transportiĝi[redakti]

Fertőd estas alirebla flankovoje el Fertőszentmiklós.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Fertőd havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Estas bicikla vojo al lago Fertő.

Publika transporto[redakti]

En Fertőd aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn inter la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Fertőd havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Kirko de Fertőd
Domo de iama funkciulo en Fertőd
Ponto tra kanalo

Fari[redakti]

  • viziti la kastelon
  • ĝui spektaklojn, koncertojn en la teatrejo

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Fertőd.

Vendejaroj[redakti]

  • CBA Príma Áruház
  • Coop ABC Áruház

Manĝi[redakti]

  • Gránátos Étterem
  • Grácia Pizzéria és Étterem

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

En Fertőd ne estas universitata edukejo, la alvenintaj studentoj povas uzi la gastejojn.

Hoteloj[redakti]

Nur malgrandaj gastejoj ekzistas.

  • Patonai Panzió
  • Rábensteiner Kft

Sekureco[redakti]

  • Fertőd konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Nacia Parko Fertő-Hanság.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.