El Vikivojaĝo
Garbagna
Garbagna
A piassa da l'urmu, (la "placo de la ulmo"), kun la preĝejo de Sankta Johano.
Lando Italio
Regiono Piemonto
Loĝantaro 617
Alto 287

Garbagna (elp. garbanja), estas urbo en regiono Piemonto en Italio.

Kompreni[redakti]

Ĝi situas sur la montetoj de Tortona dekstre de la rivereto Scrivia. En 2015 la komunumo estis inkluzivita en la cirkviton de la Plej belaj vilaĝoj en Italio. Ekzistas la restaĵoj de la romiaj muregoj, konstruitaj fare de la imperiestro Konstancio la 3-a por bremsi la barbarajn trudenirojn.

Se vi serĉas verdaĵon kaj trankvilon....

Estas certe pli bone vidi ĝin somere kiam la ejoj en la bela centra placo (speciale fermita al aŭtoj) estas malfermitaj kaj vivigas ĝin. En la aliaj periodoj ĝi estas eble iom tro trankvila.

Tipa estas la mallarĝa vojeto, kiu transiras la urbon kun klara ligura karaktero

Historio[redakti]

Ĝi estis fondita en la 1-a jarcento de la imperiestro Galba, de kiu devenas la nomo.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

  • Placo Doria. - Dediĉita al la princo Doria, sinjoro de Ĝenovo kaj Garbagna. La Doria palaco kaj la oratorio de San Rocco superstaras la renesancan placon. En la centro estas kvar ĉevalkastanarboj, plantitaj en 1853. En la centro de tiuj estas arko, memoro pri antikva akvofonto, de kiu la tuta loĝantaro estis provizita.
  • Oratorio de San Rocco. - Konstruita ĉirkaŭ 1580, post la granda epidemio de pesto, ĝi havas grandiozan fasadon freskotan de Giovan Battista Carlone (1603-1684). La 16-an de aŭgusto estas celebrata la festo de San Rocco, kun la tradicia nokta procesio kaj la vendado de kukoj, donacitaj de la fideluloj.
  • Kontrado. - La vera batanta koro de la urbo, ĝi serpentumas tra la domoj de la historia centro. Ĉi tie oni povas admiri la tipan aranĝon de la antikvaj butikoj kaj la ĉarmon de la pasinteco sur ĉiuj konstruaĵoj.
  • Paroka preĝejo. - La preĝejo de San Giovanni Battista Decollato, la patronsanktulo de la urbo, estis konstruita en 1714. La eklezio havas okangulan planon. Estas gravaj artaĵoj, kiel la kanvaso 'La Bapto de Kristo', de Guglielmo Caccia konata kiel Moncalvo (1568-1625). Aparte valora estas la deksepa-jarcenta orgeno. Ĉiujare ĉe la patrona festo (lasta dimanĉo de aŭgusto) okazas koncerto kun internacie renomaj orgenistoj.
  • Kastelo. - Situanta super la nuna urbocentro, ĝi estas perfekta por promenado kaj kiel panorama punkto. Temas pri mezepoka komplekso, konstruita en la 9-a jarcento, pri kiu ankoraŭ evidentiĝas la gardoturo, la enirpordo kaj la urbomuroj.
  • Sanktejo de la Madonna del Lago. - De Garbagna oni povas atingi ĝin per bela promenado en la arbaro, ĉirkaŭ 2 km longa.La malnova sanktejo datiĝas de 1300. Legendo diras, ke la Madono aperis al muta paŝtistino kaj miraklis ŝin per la paroldono. Ĉiuvendrede en majo, la Maria-monato, ĉi tie estas celebrataj sanktaj mesoj. La ĉefa festo estas la tria vendredo de majo: la Episkopo festas meson per procesio.

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

La Bela Ĉerizo de Garbagna estis rekonita kiel "Prezidio de Slow Food".

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.