El Vikivojaĝo
Provinco Gorico > Gorico

Gorico

Gorico
Gorico
Vidajo dea la historia centro kaj la kastelo
Lando Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Loĝantaro 33.544 (30-11-2023)
Alto 86

Gorico, itale: Gorizia, (elp. ɡoricja) - Gurize en la friula, Gorica en la slovena, estas urbo en la itala regiono Friulo-Venecio Julia. Ĝi estis la ĉefurbo de la nun abolicita provinco kun la sama nomo.

Kompreni[redakti]

Pro sia pozicio kaj ĝia historio, Gorico estas unu el la renkontpunktoj inter latinidaj, slavaj kaj ĝermanaj kulturoj.

La urbo formas urban areon ankaŭ administre integritan kun la slovenaj municipoj de Nova Gorica kaj San Pietro-Vertoiba.

Dulingvaj trafiksignoj itala-friula.

Post la fino de la unua mondmilito la germana lingvo, preskaŭ tute malaperis el la urbo kaj nuntempe la nombro da denaskaj germanlingvanoj estas minimuma.

Krom la itala, parolata de preskaŭ la tuta loĝantaro, estas parolataj la friula lingvo, la slovena kaj la veneta. Ĉi-lasta, kies ĉeesto estas dokumentita en la urbo ekde la 16-a jarcento, iĝis ĉiam pli populara en la sekvaj jarcentoj (precipe en la 20-a jarcento) kaj nuntempe estas vaste disvastigita en Gorico, ankaŭ pro la Julia-Dalmata enmigrado post la Dua Mondmilito. Ĝi estas ofte uzata kiel lingua franca en neformalaj sociaj kuntekstoj.

Historio[redakti]

Pli-malpli en la areo kie troviĝas nuntempe la urbo Gorizia, en la romia tempo estis, ekde la 1-a jarcento a.K., du aroj da domoj kaj poŝt-haltejo.

Post la falo de la romia imperio, tie alvenis la slovenoj. La nomo Gorica aperas unuafoje en la jaro 1001 en dokumento de imperiestra donaco, per kiun Oto la 3-a de Saksio cedis la kastelon de Salcano kaj la vilaon nomatan (en la slovena) Gorica.

En la 14-a jarcento ĝi iĝis urbo en kiu kunvivis friulanoj, slovenoj kaj germanoj, ĝi estis grafolando ĉiam ene de la germana Sankta Romia Imperio, sed samtemple influita de la Respubliko de Venecio.

en la 16-a jarcento ĝi alvenis sub la kontrolo de Aŭstrio; la loĝantoj estis plimalpli du trionoj italoj kaj unu triono slovenoj, sed la germanlingvanoj havis la ŝtatajn postenojn.

Post la 1-a mondmilito Gorico pasis al Italio, sed post la 2-a mondmilito la plej granda parto de la komunumo pasis al Jugoslavio, restis tamen al Italio la historia centro.

La 21an de decembro 2007, Slovenio eniris la Schengen Traktaton kaj tiel la urboj Gorizia kaj Nova Gorica nun estas sen intermetitaj limoj. La ĉiam pli forta ligo, kiu kunigas ilin, permesis al la du urboj komenci procezon de formado de ununura ekonomia disvolva poluso.

Tiurilate antaŭ nelonge disvolviĝis projektoj de reciproka intereso kaj serio de duflankaj aŭ plurflankaj renkontiĝoj, kiuj implikas ne nur la du municipojn, sed ankaŭ aliajn najbarajn centrojn. Periodaj renkontiĝoj ankaŭ estas organizitaj kaj okazigitaj inter la magistratoj de Gorizia, Nova Gorica kaj San Pietro-Vertoiba por evoluigi komunajn strategiojn kaj krei novajn sinergiojn por la ekonomia evoluo de la regiono.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

La fasado de la katedralo de Gorico.
Metropola Katedralo de Gorizia
Dediĉita al la sanktuloj de Aquileia (Ilario kaj Taziano) kaj levita al la rango de katedralo en 1752, ĝi estas la ĉefkonstruaĵo eklezia de Gorizia. Origine ĝi estis simpla preĝejo, ankaŭ nomita laŭ la du sanktuloj, verŝajne konstruita inter la 13-a kaj 14-a jarcentoj kaj poste kunfandita la proksima kapelo de Sankt'Acazio.
Preĝejo de Sankt'Ignazio
Ĝi estas baroka konstruaĵo starigita inter 1654 kaj 1723-1724, kiu estis konsekrita nur en 1767. En la fasado estas sintezo de Aŭstraj kaj latinaj elementoj, la interno estas en pure latina stilo. Ĝi enhavas valorajn pentraĵojn kaj freskojn.
Preĝejo de Sankt'Ignazio, komencita pro instigo de la jezuitoj meze de la 17-a jarcento kaj kompletigita nur en 1723
Sinagogo de Gorizia

Ĝi situas en la areo de la malnova geto. Konstruita en 1756, ĝi anstataŭigis oratorion konstruitan provizore en 1699 kiel loko de komunuma preĝo.

La sinagogo de Gorico
Preĝejo de Sankta Johano
Situanta en la strato de la sama nomo, la preĝejo estis konstruita en 1580 por privata kultado fare de la Dornberg-familio kaj estis dediĉita al Sankta Johano Baptisto kaj al Sanktuloj Vito kaj Modesto. La 19an de majo 1593 ĝi estis konsekrita fare de episkopo Francesco Barbaro (kiel konstatite per plakedo sur la interna muro). En 1615 la preĝejo estis donacita, kune kun la apuda domo, al la jezuitoj, kiuj uzis ĝin kiel kolegio (tre vizitata de la loĝantoj, kiuj venis el la ĉirkaŭaĵoj kaj ankaŭ el la Respubliko de Venecio). Kiam la jezuitoj, fine de la deksepa jarcento, konstruis novan templon (la menciitan preĝejon de Sankta Ignaco) kaj novan collegium (la Verdenberga, kiu staris kie hodiaŭ estas la ŝtata biblioteko), ili forlasis la preĝejon de San Giovanni, kiu tiutempe estis ĉirkaŭita de tombejo. Dum la deknaŭa jarcento, plibeligaj laboroj estis aranĝitaj. Dum la unua mondmilito ĝi estis grave difektita. La preĝejo havas krucplanon kaj havas centran navon, kiun regas plafono kun krucvolbo (ĝis 1979 ĝi estis ornamita per medaljonoj kun la figuroj de la kvar evangeliistoj), la absido kun la pastrejo (kiu estis limigita per ŝtona balustrado kun kolonetoj), du flankaj kapeloj kaj la kantorio, super la portalo, en kiu estis malnova orgeno.
Preĝejo de Sankta Johano
Preĝejo de Sankta Roko
Konstruita fine de la 15-a jarcento por servi malgrandan agrikulturan komunumon, kiu estiĝis ne malproksime de la antikva centro de Gorico; La konstruaĵo konservis la grandecon de simpla kapelo ĝis la frua 17-a jarcento kiam, post la pesto de 1623, la vilaĝanoj decidis ĝin vastigi kaj plibeligi.
Preĝejo de Sankta Spirito
Konstruita en la historia centro de la urbo, proksime de la kastelo, komisiita de la familio Rabatta, nobela familio de toskana origino. La konstruaĵo, konstruita en gotika stilo inter 1398 kaj 1414, enhavas belan deksepan-jarcentan lignan krucon (kiu estas kopio, ĉar la originalo estas admirebla en provincaj muzeoj) kaj Assunta, atribuita al Fulvio Griffoni
Preĝejo de la Senmakula Koncipiĝo
Valora konstruaĵo en baroka stilo, konstruita en la 17-a jarcento proksime de la hodiaŭa urbodomo. La eklezio estis konstruita inter 1647 kaj 1685 kiel ekzemplo de la "Gorizia baroko" tipe esprimita per grandiozeco kaj rafinita arta senco. Malgraŭ ĝiaj modestaj grandeco, la internoj eĥigas la stilojn de proksima Venecio kaj Vieno.

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

Kreu kategorion "Provinco Gorico"