El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Nordorienta Italio > Friulo-Venecio Julia

Friulo-Venecio Julia

Friulo-Venecio Julia
Friulo-Venecio Julia
Ovaro (Carnia)
Situo de Friulo-Venecio Julia en ĝia lando.
Ĉefurbo Triesto
Loĝantaro 1 236 103

Friulo-Venecio Julia (itale: Friuli-Venezia Giulia /fri'uli ve'nɛʦja ʤu'lja/), friule: Friûl-Vignesie Julie, slovene: Furlanija-Julijska krajina), estas aŭtonoma regiono en la nord-oriento de Italio.

Kompreni[redakti]

Malgraŭ sia nomo, tiu regiono ne inkludas la urbon Venecio.

Ĝi estas aŭtonoma regiono, interalie pro sia slovena minoritato kaj la friula lingvo ankaŭ parolataj de parto de la loĝantaro.

Ĝi rememoras en la duobleco de sia nomo la kuniĝon de du historiaj regionoj: Friulo kaj Venecio Julia.

Kune kun Trentio-Sudtirolo kaj Veneto, Friulo-Venecio Julia havis komunan pasintecon ekde la romia tempo kiam ili estis grupigitaj en la Regio X Venetia et Histria.

Kun Trentio-Sudtirolo, Veneto kaj Emilio-Romanjo nuntempe ĝi konsistigas la geografian areon nordorienta Italio.

Tereno[redakti]

Friulo-Venecio Julia estas landlima itala regiono nestita inter la Alpoj kaj la Adriatiko.

Ĝi limas norde kun Aŭstrio, okcidente kun Veneto, oriente kun Slovenio, dum sude ĝi estas banita de la maro Adriatiko.

La plej alta pinto estas Monto Coglians je 2,780 m.

La rivero Tagliamento (elp. taljamento), estas la plej longa de la regiono kun 172 km kaj la plej granda lago estas la Lago Cavazzo (elp. Kavaco) kun 1.8 km².


Historio[redakti]

La venetoj, la eŭganoj kaj la gaŭloj lasis sian markon en la prahistorio de Friuli Venezia Giulia.

En romia tempo la urbo Aquileia estis prospera romia havenurbo, fondita kiel kolonio ĝi iĝis la ĉefurbo de la Regio X Venetia et Histria, unu el la regionoj en kiuj Italio estis dividita; post la detruo de Aquileia fare de la hunoj, la ĉefurbo iĝis Forum Iulii, (hodiaŭa Cividale del Friuli): La nomo Friuli devenas de la nomo de la urbo Forum Iulii.

Post la falo la romia imperio, la regiono estis regata de la longobardoj en la tera parto kun la duklando de Cividale; la laguna areo restis sub la regado de la bizancanoj, ĝis kiam alvenis la frankoj. Kun la ekaperado de la ekonomia kaj milita potenco de Venecio la teritorio inkluzive de Istrio kaj Dalmatio iĝis parto de la Venecia Mara Respubliko.

Komuniki[redakti]

En Friulo kaj Julia Venecio krom la itala kaj la veneta (ĉi-lasta en lokaj variantoj), estas tri historiaj lingvaj minoritatoj agnoskitaj de la itala Ŝtato: la friula, la slovena kaj la germana.

La friula lingva minoritato (ĉirkaŭ 600 mil kutimaj parolantoj kiuj fariĝas 900 mil inkluzive de tiuj kiuj komprenas la lingvon eĉ se ili parolas ĝin tre malmulte) sur nombra nivelo estas la lingva plimulto en la regiono.

La slovena estas minoritata lingvo en la provinco Triesto kaj en la provinco Gorico; en la provinco de Udino estas minorita lingvo la germana.

Subregionoj[redakti]

Mapo de Friulo-Venecio Julia, kun provincoj

Friulo-Venecio Julia administre dividiĝas en 4 partoj, nun oficiale nomataj "Regionaj malcentraliz-instancoj", kiuj fakte korespondas al la iamaj "provincoj":

Provinco Triesto
Provinco Udino
Provinco Pordenono
Provinco Gorico

Udino kaj Pordenono kune konstituas la areon nomata Friulo;

Triesto kaj Gorico kune konstituas la areon nomata Venecio Julia.

Mapo de Friulo (verda) kaj Venecio Julia

Friulo - Ĝi estas la nordokcidenta areo de la Regiono; ĝi limas kun Veneto okcidente kaj sude, kun Slovenio kaj Venecio Julia oriente, kun Aŭstrio norde, kaj kun Adriatiko sude. Ĝi etendiĝas de la Friula Alpa Arko ĝis la maro kaj la lagunoj de Grado kaj Marano. En Friulo apud la itala estas disvastigita la friula lingvo, agnoskita kiel regiona lingvo de naciaj leĝoj; La slovena estas disvastigita ĉe la slava limo; en Val Canale kaj aliaj malgrandaj areoj, la germana ankaŭ estas parolita en la lim-areoj. Ĝiaj ĉefaj urboj, post la ĉefurbo Udino, estas Pordenono, Latisano, Palmanovo, Cividalo de Friulo, Tolmezo, Spilimbergo.

Venecio Julia - Ĝi estas la orienta areo de la Regiono; ĝi limas kun la Adriatiko kaj Slovenio, okcidente kun Friuli, oriente kun Slovenio kiu ankaŭ limas ĝin norde. Ĝia teritorio estas malgranda ĉar granda parto de ĝi estis asignita al Jugoslavio je la fino de la dua mondmilito. Ĝia ĉefurbo Triesto ankaŭ estas la ĉefurbo de la tuta regiono Friulo-Venecio Julia); aliaj urboj estas Gorico, Monfalkono, Gradisko de Isonzo, Grado kaj Cormons.

Urboj[redakti]

Ĉefaj urboj[redakti]

1 Triesto 205 400 loĝ. ĉefurbo de la regiono kaj plej loĝata urbo
2 Udino 96 700 loĝ. plej grava centro de Friulo kaj ĝia historia ĉefurbo
3 Pordenono 51 000 loĝ. urbo kiu estas plej influita de la Veneto, regiono al kiu ĝi estas tre proksima
4 Gorico 34 440 loĝ. urbo ĉe la limo kun Slovenio

Esperantaj urboj[redakti]

Triesto, (estas Associazione Esperantista Triestina).

Udino, (estas esperantistoj).

Aliaj cellokoj[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

La friula arto trovas sian plej grandan esprimon en Aquileia, kie oni povas admiri gravajn atestojn de la romianeco, krom la monumenta romiana-gotika baziliko, kiu konservas paleokristanajn pavim-mosaikojn de eksterordinara beleco; en Grado, kun siaj paleokristanaj preĝejoj en ravena stilo; en Cividale del Friuli kun longobardaj arkitekturoj; en Udino kun la klara venecia influo en la arkitekturo de ĝia historia centro kaj en la monumenteco de ĝia ĉefa placo.

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

TRIESTE

Associazione Esperantista Triestina

grupaj novaĵoj: TEA-Bulteno

Malferm-horoj: Martedí dalle 18:00 alle 20:00, venerdí dalle 19:00 alle 21:00

via del Coroneo 15, 34133 Trieste https://esperantotrieste.altervista.org/

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.


permesilo Krea Komunaĵo A