El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Győr

Győr

Győr
Győr
La urbodomo, simbolo de la urbo
Lando Hungario
Regiono Transdanubio
Loĝantaro 132 034
Alto 108 m

Győr estas historia urbego kaj signifa turista celloko en nordokcidenta Transdanubio en Hungario. La urbego estas regiona kaj departementa ĉefurbo, centroj de industrio, komerco, trafiko, kulturo, eduko kaj sporto.

Kompreni[redakti]

Győr estas konata kiel urbo de akvoj, ja sur la Danubobranĉon enfluas aliaj pli malgrandaj riveroj. Montoj, montetoj ne ekzistas, nur ebenaĵo. Pannonhalma troviĝas 17, Mosonmagyaróvár 34, Budapeŝto 107, Vieno 111 kilometrojn.

Historio[redakti]

Baroka domo

Dum la Romia Imperio estis tie grava urbo Arrabona. La alvenintaj hungaroj rekonis la strategian situon kaj la loko estis centro kun fortikaĵo, ankaŭ diocezo estis fondita. La turkoj havis ĝin nur 12 jarojn, praktike restis nenio el la mallonga turka periodo. Győr senhalte evoluis, nur bombardado en la 2-a mondmilito faris damaĝojn.

Klimato[redakti]

Győr troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel Hungario, sed kiel en la okcidenta parto, pli ofte pluvas.

Eniri[redakti]

Győr estas bone alirebla voje kaj trajne, iomete ŝipe, eble aere.

Eniri avie[redakti]

La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Budapeŝto, Vieno kaj Bratislavo. Győr havas enlandan flughavenon.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Győr situas laŭ fervoja linio Budapeŝto-Vieno, sed estas kontakto ankaŭ kun Bratislavo. Estas linioj ankaŭ al Sopron, Veszprém kaj Celldömölk.

Eniri voje[redakti]

Ĉe Győr preteriras aŭtovojo inter Budapeŝto kaj Vieno. Ĉe Győr - kiel araneoreto - disbranĉiĝas aliaj vojoj al Transdanubio.

Aŭtobusa stacidomo

Eniri ŝipe[redakti]

Sur branĉo de Danubo ekskursoŝipoj trafikas kaj la urbego havas eksteran havenon laŭ la Danubo por akcepti varojn.

Publika transporto[redakti]

En Győr multe da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La urbo estas granda, ne sufiĉas iri perpiede.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Győr havas urban vojreton por aŭtoj. Oni ofte uzas biciklojn.

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Győr
Katedralo kaj malgranda baziliko
Luterana kirko

Pro la katolika diocezo la katolikaj kirkoj oftas:

Aliaj preĝejoj[redakti]

Aliaj vidindaĵoj[redakti]

Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Győr.

Vendejaroj[redakti]

  • Árkád üzletközpont, Budai út 1.
  • Duna Center bevásárlópark, Csipkegyári út 11.
  • ETO Park üzletközpont, Ipar utca 1.
  • Family Center bevásárlópark, Malomszéki út.
  • Győr Plaza bevásárlóközpont, Vasvári Pál utca 1/a.
  • Tesco hipermarket, Királyszék út 33.
  • Aldi diszkontáruház, Fehérvári út 5/A.
  • Penny Market diszkontáruház, Szauter Ferenc utca
Restoracio en ŝipo

Manĝi[redakti]

  • Aranyhal étterem, Ménfõi út 83-85
  • Borostyán Vendéglő, Szövetség utca 22
  • Fehér Ló vendéglő, Fehérvári utca 103
  • Kakas étterem, Szent Imre u. 105
  • Kékgolyó étterem, Lehár Ferenc út 47
  • Kristály étterem, Bartók Béla utca 9
  • Marcal étterem, Déry Tibor utca 11/a
  • Nádor vendéglő, Corvin utca 36-38
  • Rábaparti Étterem, Zechmeister utca 15
  • Zöld Elefánt Étterem, Lajta út 15
  • Zöldfa Étterem, Hunyadi utca 2

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Tópart Camping Győr

Hosteloj[redakti]

  • Lima Hostel Győr
  • Belvárosi Hostel Győr
Hotelo

Hoteloj[redakti]

  • Barokk Hotel Promenád
  • UR Duett
  • Teátrum Boutique Hotel
  • Hotel Weldi
  • Hotel Capitulum
  • Hotel Klastrom
  • Golden Ball Club Wellness Hotel & Spa
  • ETO Park Hotel Business & Stadium
  • Corvin Hotel
  • Hotel Baross
Haveneto por polico

Sekureco[redakti]

  • Győr konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

  • Aŭstrio - honora konsulo: 9024 Győr, Szérüskert u. 2-10.

Viziti plu[redakti]

  • viziti Lébény kun malnova preĝejo.
  • viziti urbojn Pannonhalma kaj Mosonmagyaróvár

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!