Aspekto
La Ibera duoninsulo aŭ Iberio apartenas al mondoparto Eŭropo, en kiu ĝi okupas la angulon sudokcidentan. Ĝi estas ĉirkaŭ 600mil km² vasta.
Hispanio estas la plej granda ŝtato en Iberio, ege pli granda ol la ceteraj (ĉ.500mil km²). Kontraŭe, Andoro kaj Ĝibraltaro estas tre malgrandaj (468 kaj 7 km² respektive).
Iberio estas ligata al la kontinento nur nordoriente; la montoĉeno Pireneoj markas la limon.
Ŝtatoj
[redakti]| Andoro malgranda sendependa ŝtato en la Pireneoj, en la nordo de Iberio |
| Ĝibraltaro malgranda ŝtato, dependanta de la Unuiĝinta Reĝlando, ĉe la samnoma markolo kunliganta la Atlantikon kun la Mediteraneo |
| Hispanio (ĉefurbo: Madrido) unu el la grandaj ŝtatoj en Eŭropo, entenanta la plimulton de Iberio kaj malgrandajn partojn de Afriko |
| Portugalio (ĉefurbo: Lisbono) mezgranda sendependa ŝtato, ĉe la bordo de la Atlantiko |