El Vikivojaĝo
(Alidirektita el Imperia)
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Nordokcidenta Italio > Ligurio > Imperjo

Imperjo

Imperjo
Imperia
Panoramo
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 42602
La pregejo de San Maurizio
La preĝejo San Giovanni Battista en Oneglia
La interno kun freskoj de la sanktejo de Montegrazie
Naskiĝdomo de la admiralo Andrea Doria
Vilao Grock, 1927, Oneglia
Monumento «Equilibri» (2015) de Giovanni Sicuro, kromnomo «Minto».

Imperjo, (itale: Imperia, elp. imPErja), (ligure: Impêia, elp. imPEja), estas itala urbo en regiono Ligurio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma subregiono; situanta en la Orienta Riviero, ĝi kreiĝis en 1923 per la kuniĝo de la antaŭaj komunumoj Oneglia (Ineja en la liguria) kaj Porto Maurizio (U portu en la liguria)

Kompreni[redakti]

La kultivado de la olivarbo, enkondukita ĉirkaŭ la 12a jarcento, profunde markis la historion de la Imperja teritorio, same kiel, jarcentojn poste, floroj kaj turismo. Olivoj kultivitaj sur terasformaj montetoj (nomataj en la loka dialekto "fasce", elp. 'faŝe') kun la karakterizaj sekaj ŝtonaj muroj estas la reganta elemento de la pejzaĝo.

Historio[redakti]

Imperjo estas urbo kun du vizaĝoj: Ĉi tio probable ŝuldiĝas al la malsama historio de la du ĉefaj partoj kiuj konsistigas ĝin, kiuj, malgraŭ esti tiel proksimaj, apartenis de jarcentoj al malsamaj ŝtataj entoj, estinte Oneglia, "enklavo" de Duklando Savojo en ĝenova teritorio (de ĉirkaŭ 1560 ĝis 1815), krom la mallonga periodo de la anekso de la Liguria Respubliko al la Unua Franca Imperio. La procezo de unuiĝo de la du urboj komenciĝis post la unuiĝo de Italio per reciprokaj agoj de la du municipoj, definitive efektivigitaj en 1923. La postvivantaj diferencoj en la tria jarmilo koncernas multajn malgrandajn ĉiutagajn aspektojn, de la dialekto kun iomete. sed signife malsamaj esprimoj (estante la dialekto "Onegliese" markita per piemontaj fonetikaj trajtoj), al gastronomiaj specialaĵoj (pico kuirita alimaniere en la du distriktoj, farinata - tipa kikerplatkuko - kun diversaj dikecoj kaj receptoj), al la pli loĝema kaj nobla Porto kompare kun la pli industria kaj populara Oneglia, ĝis la multaj mokaj anekdotoj en unu kaj la alia distrikto.

La civitanoj de la du partoj ankaŭ nomiĝas "Cacellòtti" kaj "Ciantafùrche". En la urbo oni diras, ke por ekzekutoj, administrataj "komune" inter la vilaĝoj, la pendumilo estis regule muntita de la Onegli-anoj (de tie la nomo de ciantafurche), dum la ekzekutisto de la familio dei Cacello, venis de la apuda Porto Maurizio (la plataj rokoj destinitaj al ekzekutoj, en marregiono inter la du urboj, nun subteraj, estis nomitaj Giustixe, la juĝistoj). Komence uzataj en malestima tono, la du nomoj perdis ĉi tiun signifon laŭlonge de la tempo kaj ankoraŭ estas ofte uzataj en la loka dialekto.

En la du ĉefaj loĝataj centroj, kiuj konsistigas ĝin - Porto Maurizio kaj Oneglia - ankoraŭ ekzistas signoj de la pasinteco, kiu vidis la du sendependajn kaj aŭtonomajn lokojn: du civitaj palacoj, du ĉefaj preĝejoj, du havenoj, du stacioj kaj eĉ tri patron-sanktuloj: restante simbole San Maurizio-martiro patrono de Porto Maurizio kaj San Giovanni Battista patrono de Oneglia (kun iliaj patronaj festoj en du malsamaj periodoj de la jaro, sen kalkuli la diversaj patronoj de la aliaj pli etaj vilaĝetoj kiu konsistigas Imperion).

Klimato[redakti]

La klimato estas milda; maksimuma limo permesita por ŝalti la hejtilojn estas 10 horoj tage, de la 15a de novembro ĝis la 31a de marto

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.