El Vikivojaĝo
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ligurio
Ligurio
(Liguria)
regiono Ligurio en Italio
Ĉefurbo Ĝenovo
Areo 5416 km²
Loĝantaro 1 534 000 (2020)

Ligurio (itale: Liguria elp. ligurja) estas marborda regiono en nordokcidenta Italio.

Sciindaĵoj[redakti]

La 4 provincoj de Ligurio

Ligurio estas unu el la regionoj pli turismaj de Italio kaj de la mondo. Estas belegaj urboj de la landlimo kun Francio (Ventimiglia) ĝis la regiona limo kun Toskanio (La Spezia). Estas malgrandaj kaj rokaj strandoj kiel tiuj de la tiel nomataj Cinque Terre, aŭ plaĝoj longaj kaj sablaj kiel en Alassio. Krome, en la landinterno, mezepokaj vilaĝoj kiel Triora, estas kaŝita trezoro, kiu aperas kiel nova surprizo post ĉiu vojkurbiĝo.

Teritorio kaj turismaj lokoj[redakti]

La palaco de la Regiono, en placo De Ferrari en Ĝenovo

.

La Duka Palaco de Ĝenovo, la antikva loĝejo de la Doĝo dum la erao de la Ĝenova Mara Respubliko

Ligurio konsistas el la ĉefurbo Ĝenovo, kaj la du "rivieroj" (oriente kaj okcidente de Ĝenovo):

     Okcidenta Riviero, kiu konsistas el la Riviero de la Floroj kaj la Riviero de la Palmoj.

     Orienta Riviero, kiu konsistas el Ĝenovo, la golfo Paradizo kaj tiu de Tigulio (kiuj ankaŭ estas parto de la metropola urbo Ĝenovo), kaj el la teritorioj de la Cinque Terre kaj de la Golfo de la Poetoj, en provinco de Specjo.

Provincoj (Subregionoj)[redakti]

Administre la Liguria teritorio dividiĝas en kvar partoj: La metropola urbo Ĝenovo kaj tri provincoj:

Poz. Provinco/Metropola urbo Loĝantoj Areo (km²)
1 Ĝenovo 820.315 1 833,79
2 Imperjo 213.446 1.154,78
3 Savono 274.857 1.546,29
4 Specjo 218.143 881,35

Esperantaj urboj[redakti]

La Lanterno de Ĝenovo, simbolo de la ĉefurbo
Supra Pordego apud la domo de Kristoforo Kolombo en la Ĝenova historia urbocentro
  • Ĝenovo, (itale Genova, elp. ĜEnova kun plilaŭtiĝo sur la E), (ĉefurbo de Ligurio), (estas esperanta grupo)
  • Kjavario (itale Chiavari, elp. KJAvari kun plilaŭtiĝo sur la unua A), (estas esperanta grupo)
  • Specjo (itale La Spezia, elp. La Specja) (estas esperantistoj en proksimaj vilaĝoj)
  • Rapallo (estas esperantistoj)
  • Bordigero (itale Bordighera, elp. Bordigera) (ĉe muzeo Bicknell estas artaĵoj kaj verkoj de la esperantisto Bicknell)
  • Kastelaro (itale Castellaro, elp. Kastellaro) (nomita Esperanta Urbo pro la Itala kongreso antaŭ kelkaj jaroj)

Aliaj cellokoj[redakti]

en la provinco Imperjo:

en la provinco Savono:

en la metropola urbo Ĝenovo:

en la provinco Specjo:



Fizika geografio[redakti]

Plej alta monto de Ligurio: Monto Saccarello (Sakarelo), en la provinco Imperjo.

Ĝeneralaj aspektoj[redakti]

Kun siaj 5.416,21 km² Ligurio estas unu el la plej malgrandaj regionoj de Italio, sed ĝi estas unu el la plej dense loĝataj, ĉar ĝi gastigas 1.552.545 loĝantoj kun denseco de 287 loĝ/km², multe super la landa averaĝo. La arbaroj kovras 62,6% de ĝi, sed estas evidente, ke ekzistas granda diferenco inter la denseco de loĝantoj en la landinterno (en kiuj estis fenomenoj de senpopoliĝo kaj migrado al marbordaj urboj) kaj tiu de la marbordo, kiu proksimas al 1000 loĝantoj/km².

La regiono konsistas el la Liguriaj Alpoj kaj la Liguriaj Apeninoj norde kaj la Ligura Maro sude. La alpa/apenina kresto estas ekstreme kompakta kaj alta okcidente, kie leviĝas tre altajn alpajn grupojn (malantaŭ Ventimiglia, dum en aliaj sekcioj (ekzemple en la landinterno de Savono kaj Ĝenovo) la monta baro ne estas tre alta kun mallongaj transversaj valoj kaj pasejoj, kiuj ne atingas 500m de alteco super la marnivelo. (Monteto de Kadibono, Pasejo de la Ĝovoj, Crocetta d'Orero).

La Liguria Maro, frontanta Ligurion, estas parto de la Mediteranea Maro kaj la Ĝenova Golfo konsistigas gravan parton de ĝi, dum la dua plej granda golfo estas tiu de Specjo. En la orienta parto de la ĝenova golfo estas la golfo de Tigulio, (kiu etendiĝas de Portofino ĝis Sestri Levante).

La marbordoj estas ĝenerale altaj, rokaj, dentitaj, precipe en la Orienta Riviero, dum en la Okcidenta Riviero estas preskaŭ perfekta alterno inter rokoj super la maro kaj sablaj plaĝoj. La marbordoj foje estas interrompitaj de estuaroj de malgrandaj riveroj, ofte torentaj, kiuj plugas la teritorion perpendikulare al la marbordo sur la fundo de profundaj valoj.

Historio[redakti]

mapo de Italio kaj ĝiaj prahistoriaj lingvoj. La antikva liguria (N4) plejprobale estis ne-hindeŭropa lingvo.
Ligurujo en Romia Italujo.
Mapo de la liguria teritorio en romiaj tempoj. Estas tre probable, ke la okcidenta limo estis la rivero Siagne.
Antikva mapo de la liguria teritorio. En la mezepoko la provinco Canoa - Grassa estis aneksita al Francio kaj en la nordo la limo ne plu estis la Pado sed la Apeninoj.

Antaŭ pli ol 2 000 jaroj la tuta nordokcidenta parto de Italio, inkluzive de kio nun estas la franca Lazura Bordo estis loĝata de la Liguroj, popolo pri kiuj oni malmulte scias pri ilia lingvo (probable ne-hindeŭropa); antikvaj liguroj vivis en prahistoria situacio (ili ne konis la skribado). La romianoj alveninte al ilia teritorio deskribis ilin kiel fortikajn homojn, nekredeble laboremajn.

Kion ni nun nomas "ligurian lingvon" estas la latinida lingvo kiu formiĝis en ligurio post la falo de la romia imperio.

Post la barbaraj invadoj kaj longobarda kaj franka okupado, en la lasta periodo de la mezepoko, la ĝenova respubliko iĝis mara potenco en la mediteraneo; En la 11a jarcento formiĝis la Ĝenova Mara Respubliko, kiu atingis sian plej altan pinton de la mezo de la 13a jarcento ĝis la mezo de la 14a jarcento;

La ekonomia forto de la Mara Respubliko manifestiĝis per 'kolonia imperio' ante litteram en forta kaj strikte ekonomia senco, kun politikaj fundamentoj faritaj de densa reto de politikaj-komercaj interkonsentoj tra la Mediteranea Maro kaj la Nigra Maro; Multaj estis la liguraj komercaj ĉeestoj de Ĝibraltaro ĝis Centra Azio, kaj aliaj multegaj havenoj kaj komercaj vojkruciĝoj.

Kuriozaĵo: Ĝenovo vendis la insulon Korsiko al Francio en 1768, unu jaro antaŭ la naskiĝo en Korsiko de la toskan-devena Napoleono; Ironie, estis la armeo de Napoleono kiu okupis Ligurion. Post la falo de Napoleono la Viena Kongreso aneksigis Ligurion al Piemonto.

En la mezepoko la provinco Canoa (Cannes) - Grassa (Grasse), estis aneksita al Francio.

Ĝis 1860 la administra distrikto de Ligurio, ankoraŭ inkluzivis la Provincon de Nico [1], poste cedita al Francio post la Traktato de Torino de la 24a de marto 1860.

La lasta parto de Ligurio cedita al francio estis la alta valo de la Roja kiu estis cedita de Italio al Francio en 1947. En tiu ĉi teritorio, kiam ĝi ankoraŭ apartenis al italio, la esperantisto Bicknell eltrovis la prahistoriaj ŝtongravuraĵoj de Monto Bego.

En Monako, ankoraŭ nun, la monaka liguria dialekto estas la oficiala lingvo (kune kun la franca).

Kompreneble la liguria lingvo, post la unuiĝo de Italio (je la fino de la 19a jarcento), estis forte influita de la itala; tiu italigo de la liguria ankoraŭ daŭras, kaj nun oni povas diri ke la liguria iĝis itala dialekto.

Etnoj[redakti]

Paroli pri etnoj estas ĉiam malfacile ĉar kompreneble homoj de ĉiam intermiksiĝas;

La antikvaj liguroj estis miksaĵo de tri ĉefaj elementoj:

1) La kro-magnon-aj homoj, kiuj antaŭ ĉirkaŭ 25 000 jaroj, okupis la kavernojn de la Balzi Rossi, (hodiaŭ kelkajn metrojn trans la franca limo, ĉe la marbordo, tuj sub la vilaĝo Grimaldi).

Ili estis altaj homoj, kaj vivis ĉasante.

2) La mediteraneaj popoloj, kun ilia civilizo de agrikulturo kaj ceramiko, kies spurojn ni nun povas vidi en la kavernoj de Finale en la nuna provinco Savono (precipe en la kavernoj Pollera kaj Arene Candide).

Geedziĝo okazis, paca renkontiĝo inter la civilizo de ĉasistoj kaj tiu de kamparanoj.

3) Komence de la Bronzepoko, hindeuropaj populacioj elverŝiĝis el la nordaj Alpoj, pri tio oni certas pro iuj surskriboj trovitaj: La unua estas statuo-steleo trovita en 1837 en Zignago (en la nuna provinco La Spezia), havas surskribon en la etruska alfabeto, sed en lingvo certe hindeŭropa: "Mezunemunis", ("mi (la bildigita dieco) en la mezo de la arbaro"). La dua en Ĝenovo, la surskribo (6-a jarcento a.K.) "Mi Nemeties" ("de mi, Nemetie") denove ligas la etruskan alfabetan kaj gramatikan sistemon, kun nomo certe kelta.

Kiel tiuj homoj nomis sin ne estas certe, ŝajnas ke ili rekonis sin kiel "Ambrones"; la nomon "Liguroj" atribuis al ili la grekoj (Ligusoj) kaj poste la Romianoj (Ligures), probable formante ĝin el antaŭhindeŭropa vorto "liga", ("marĉa loko", "marĉo"), ankoraŭ vivanta en la franca "lie" kaj en la provenca "lia": kaj tio estus ĉar la unua renkontiĝo inter la grekaj komercistoj kaj la indiĝenoj okazintus ĝuste sur la marĉaj bordoj de la enfluejo de la, tiam ligura, Rodano.

La romianoj kompreneble alportis ilian lingvon kiu post la fino de la romia imperio transformiĝis al la nova (ĉifoje latinida), liguria lingvo; Poste alvenis longobardoj kaj frankoj kaj iom da ĝermanaj kaj francaj vortoj eniris en la lingvon; poste la ĝenova respubliko eniris en kontakto kun la araba mondo kaj iom da arabaj vortoj eniris en la lingvon; post la dua mondmilito granda enmigrado el suda italio alportis novajn akĉentojn kaj puŝis al la ĉiutaga utiligo de la itala anstataŭ de la liguria; En la lastaj jardekoj sufiĉe multaj enmigris el aliaj mondopartoj, kaj nun 9,1 procentoj de la loĝantaro de Ligurio estas ne-itala. (20 procentoj de la naskitaj infanoj en Ligurio estas ne-italaj).

Klimato[redakti]

La formostrukturo de Ligurio (mallarĝa strio de tero inter maro kaj montaroj) iĝas ĝia klimato vere milda kompare kun la aliaj regionoj de norda Italio; tio kompreneble estas tute vere en la areoj proksimaj al la marbordo; la montaroj kiuj baras la vojon al la malvarmaj ventoj de la nordo tamen estas sufiĉe malvarmaj vintre, kaj tio eksplikas kial je distanzo de malmultajn kilometrojn oni havas tipe mediteranea klimato ĉe la maro kaj neĝo en la montaro. Alia diferenco estas inter Ĝenovo kaj la rivieroj dum vintroj: en Ĝenovo normale falas kelkajn centimetrojn da neĝo ciuj jaroj; en la rivieroj la samajn centimetrojn da neĝo falas unufoje en dek aŭ dudek jaroj.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

  • 1 Ĝenova Flugaveno "Cristoforo Colombo" (GOA) Ĝenova Flugaveno "Cristoforo Colombo" in der Enzyklopädie Wikipedia Ĝenova Flugaveno "Cristoforo Colombo" im Medienverzeichnis Wikimedia CommonsĜenova Flugaveno "Cristoforo Colombo" (Q1431383) in der Datenbank Wikidata
  • 2 Riviera Flughaveno (Albenga Flughaveno) Riviera Flughaveno in der Enzyklopädie Wikipedia Riviera Flughaveno im Medienverzeichnis Wikimedia CommonsRiviera Flughaveno (Q1054212) in der Datenbank Wikidata

Flughaveno 'Cristoforo Colombo' en Ĝenovo: je ĉirkaŭ 6 km de la centro, estas kunligita al la fervoja stacidomo de Ĝenovo 'Brignole' per Volabus, buslinio en korespondo de la Aviadilaj alvenoj-ekiroj. TAMEN ATENTU: VOLABUS-servo estas nuntempe nuligita pro la kronviruso

Ĝis la unua de aŭgusto 2021 funkciis la servo Flybus kiu kunligis la flughaveno kaj la fervoja stacidomo Sestri Ponente, (malgranda stacidomo, la plej proksima al la flughaveno); NOVAĴO: ekde lundo 2 aŭgusto 2021 funkcias la nova servo "Genova Airlink" kiu anstataŭas Flybus. Kiel antaŭe Flybus, ĝi konektas en 5 minutoj la haltejon AMT en strato Cibrario, situanta ĉe la alteco de la fervoja piedirvojo, kaj la Alvenan Terminalon de la flughaveno Cristoforo Colombo.

Airlink funkcias ĉiutage de 6.00 ĝis 22.00 (lasta veturado de la flughaveno) kun ofteco de 15 minutoj.

En nur 5 minutoj de la alvenfina stacio de la flughaveno Cristoforo Colombo oni atingas la bushaltejon Via Cibrario, situantan ĉe la nova piedira vojo konstruita de RFI (Itala fervoja Reto), apud la stacidomo Sestri Ponente. La servo plifaciligas la interŝanĝon inter aviadilo, trajno kaj buso.


El la Ĝenova flughaveno estas:

  • Rektaj flugoj: Milano Malpensa, Torino, Cagliari, Napoli, Palermo, Catania, Alghero, Olbia, Trapani, Trieste, Roma Fiumicino.
  • Internaciaj flugoj: Londono Stansted, Parizo CDG, Kolonio, Munkeno, Brukselo, Amsterdamo, Barcelono, Istanbulo.


Por atingi la 'Riviera di Levante', La Spezia aŭ la 'Cinque Terre' estas pli komforta la flughaveno Galileo Galilei de Pisa kiu estas atingebla rekte per trajno.


La Flughaveno de Albenga, ('Clemente Panero' en Villanova d'Albenga), estas apenaŭ uzata.

Eniri aute[redakti]

Ĉefaj aŭtovojaj itineroj al la regiono:

  • A6 Torino - Savona
  • A7 Milano - Genova
  • A10 Genova - Ventimiglia
  • A12 Genova - Livorno
  • A15 Parma - La Spezia
  • A26 Genova - Alessandria

Eniri ŝipe[redakti]

Havenoj de Imperia, Genova, Savona kaj La Spezia de aŭ al Sardio, Sicilio kaj Korsiko pere de la jenaj pramŝipaj linioj:

  • Grandi Navi Veloci;
  • Moby;
  • Tirrenia;
  • Corsica ferries.

Mar-vojaj Stacidomoj en Savona kaj Genova.

La haveno de Ĝenovo estas unu el la ĉefaj italaj havenoj kaj unua por la nombro de ŝipaj linioj. La Genova mara stacidomo estas la plej uzita enirpunkto por kroza trafiko.


Pluraj ŝipaj kompanioj funkcias de la haveno al Sicilio, Sardio, Korsiko, Hispanio, Maroko, Tunizio kaj Alĝerio. Inter la ĉefaj:


Grandi Navi Veloci: ofertas ligojn de Ĝenovo al Porto Torres, Olbia, Palermo, Barcelono kaj Tunizo.


Tirrenia: ofertas ligojn de Ĝenovo al Porto Torres, Olbia, Arbatax kaj Tunizo.


Moby Lines: ofertas ligojn de Ĝenovo al Porto Torres, Olbia, Arbatax kaj Bastia (Korsiko).


CO.TU.Nav: ofertas ligojn de Ĝenovo al Tunizo.


Algérie Ferries: ofertas ligojn de Ĝenovo al Skikda (Alĝerio).


La haveno Savona-Vado, 30 minutojn de Ĝenovo, estas grava kroza kaj prama haveno. Ĝi ofertas ligojn kun Korsiko, Hispanio kaj Maroko.


Inter la ĉefaj kompanioj:


Corsica Ferries Sardinia Ferries: ligas la havenon de Savono al Bastia, Isola Rossa kaj Calvi (Korsiko) kaj Santa Teresa en Sardio.


Linioj Grimaldi: ligas la havenon de Savono al Barcelono kaj Tanĝero (Maroko).

Moviĝi[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Linioj Ventimiglia/Genova Genova/Pisa

  • Linioj naciaj: de Torino al Savona kaj Genova, Milano al Genova, Parma al La Spezia, kiu daŭrigas laŭlonge la tirena marbordo al Roma, Napoli kaj la sudo.
  • Linioj internaciaj: Liguria landlimas okcidente kun la provinco franca Lazura Bordo, nuntempe estas Thello, firmao kun linio de Italio al Francio, ekde preskaŭ ĉiuj la rivieraj stacidomoj, sen trajnoŝanĝo en Ventimiglia.

Transportiĝi ŝipe[redakti]

Bigo - nova simbolo de la Antikva Haveno

Linioj de turismaj ŝipetoj estas mastrumitaj de:

Liguria via mare, kiu organizas:

Balen-observado

Ĝenovo-observado de la maro

Noktaj ekskursoj kaj specialaj eventoj


Servizio Marittimo del Tigullio mastrumas la sekvajn

ŜIPET-LINIOJN:

Linio 1: Rapallo-Santa Margherita Ligure-PORTOFINO kaj SAN FRUTTUOSO.

Linio 2: Moneglia-Deiva Marina-Sestri Levante-Lavagna-Chiavari-SAN FRUTTUOSO kaj PORTOFINO.

Linio 3: Santa Margherita Ligure-Rapallo - Chiavari-Lavagna-Sestri Levante- PORTOVENERE - CINQUE TERRE

Linio 4: Santa Margherita Ligure-Rapallo - SUPER CINQUE TERRE.

Linio 5: Chiavari-Lavagna-Sestri Levante - SUPER CINQUE TERRE.

Transportiĝi buse[redakti]

Linioj urbaj kaj ekster-urbaj:

  • AMT Genova;
  • ATP Provinco de Ĝenovo - Tigulio; (ATP fandiĝis en nova AMT ekde januaro 2021).
  • TPL Savona;
  • RIVIERA TRASPORTI Imperia;
  • ATC La Spezia.

Veturi aŭte[redakti]

Ligurio estas kunligita laŭlonge la tuta riviero per la aŭtovojo Ventimiglia - La Spezia aŭ alie per la Ŝtata strato n. 1 – Aurelia.

Vidi[redakti]

Portofino - desupra vidaĵo
La vilaĝo Monterosso al Mare (ruĝa monto) en la areo de la Cinque Terre (kvin landoj)
La Lanterno (lumturo) kaj mara stacio de Ĝenovo dumnokte
Dolceaqua
Apricale

Portofino kaj la Golfo de Tigulio[redakti]

Fascinas la reserviĝema beleco de Portofino, Santa Margherita Ligure, Rapallo, Chiavari, Lavagna, Sestri Levante, mergita en la brakumo inter tero kaj maro kiu allogis la plej grandaj personecoj, de famkonataj verkistoj kaj poetoj ĝis steluloj holivudaj. Malgranda paradizo iĝinta dum la jaroj sinonimo de eleganteco, kiu enhavas kaj kelkfoje kaŝas al la amasoj lokoj malpli konataj, sed same plaĉaj pro la sereneco kaj kvieto de iliaj ravaj plaĝoj, kaj la ritmoj trankvilaj de la vilaĝoj: Cavi Borgo, Zoagli, Moneglia, kaj aliaj.

Cinque Terre kaj Golfo de la poetoj[redakti]

Portovenere en la Golfo de la poetoj

Senvualas la sorĉon de la Cinque Terre, (laŭvorte "kvin landoj"), kvin etaj, pitoreskaj fiŝkaptistaj vilaĝoj, Corniglia, Manarola, Monterosso al Mare, Riomaggiore kaj Vernazza - starigitaj malfirme sur la krudaj rokaj montetoj, kiuj falas en Mediteraneon. Kune kun kvar aliaj lokoj ĝi formas la mondheredaĵon de Unesko "Portovenere, Cinque Terre, kaj la Insuloj (Palmaria, Tino kaj Tinetto)". Kun panoramoj alkroĉitaj inter ĉielo kaj maro, padoj, vitejoj kaj strioj de olivarboj, kiuj alvenas alkisi la ondojn de la maro en angulo de Ligurio kiu entenas pejzaĝon unika en al mondo. La nekonfusebla stilo liberty de la ĝardenoj kaj de la muzeoj de La Spezia, aŭ la fascino de la vilaĝoj de Lerici, Portovenere, Tellaro, famaj pro la eminentaj poetoj kaj verkistoj kiel Byron kaj Shelley kiuj en la loka beleco trovis inspiron por siaj verkoj; pro tio la golfo de La Spezia estas konata ankaŭ kiel la "Golfo de la Poetoj", ĉar tra la jarcentoj multaj famaj poetoj, verkistoj kaj artistoj pasigis siajn feriojn aŭ parton de sia vivo en la vilaĝoj kaj urbetoj de ĉi tiu golfo, ravitaj de la superba kaj paca beleco de ĉi tiu tera paradizo.

Ĝenovo kaj Golfo Paradizo[redakti]

Ĝenovo, Europa Kultura Ĉefurbo dum 2004, ĵuvelujo de antikvaj artaj tezoroj kaŝitaj ene de siaj historiaj palacoj kaj nobelaj vilaoj; La urbo vizitindas pro siaj antikvaj riĉaĵoj, siaj renovigitaj valoraĵoj, siaj novaj prestiĝaj atingoj: de sia antikva simbolo la Lanterno, sia renovigita komerca koro, la antikva haveno, la muzeoj, la prestiĝaj teatroj, kaj proponas sin en novaj vestoj kun sia giganta akvario... Kaj la gastronomio kun pladoj kiel la fama fromaĝ-platkuko de la urbeto Recco, la fiŝoj el Camogli, kaj la fama salamo de Sant'Olcese.

la Okcidenta Riviero[redakti]

Administre ĝi konsistas el la provincoj de Provinco Savono kaj Provinco Imperjo, sed turisme ili estas pli konataj kiel:

La Riviero de la Palmoj[redakti]

Ĝuu la spiron de la maro ĉiu-sezone kun belegaj tagoj pasigitaj kun plaĉaj promenoj laŭlonge la larĝaj sablaj marbordoj de Alassio, Spotorno, Finale Ligure, Loano, Pietra Ligure, Savona, Varigotti, Borghetto Santo Spirito, Andora, Varazze kaj Celle Ligure. La milda klimato favoras ankaŭ la vizito al la proksima landinterno kun siaj naturaj parkoj, de la monto Beigua, tiu de Antola, kaj de Piana Crixia, idealaj por la ekskursoj, kaj la misteraj grotoj de Toirano kaj Borgio Verezzi.

Sanremo kaj la Riviero de la Floroj[redakti]

La brakumo de la koloroj de la maro, de la floroj, de la mediteranea makiso, montras kiel ĉiam-printempa klimato povas igi ĉiam-belegaj la pejzaĝojn. Elektu inter la ĉarmaj plaĝoj de trankvilaj lokoj kiel Ospedaletti, Arma di Taggia, Diano Marina, San Bartolomeo a Mare aŭ la gusto de urbetoj kiel Bordighera kaj Sanremo, kun iliaj belegaj ĝardenoj kaj antikvaj vilaoj; kaj la, kaŝitaj inter la valoj, antikvaj mezepokaj vilaĝoj de Dolceacqua, Apricale, Ceriana, Triora, Pigna kaj Pieve di Teco (nur por citi kelkajn) sur la montoj kun naturaj pejzaĝoj. La Parko de la Liguriaj Alpoj donas la eblecon ekskursi ĝis al 2000 metroj alten, je nur 30 km de la maro.

Interesa ankaŭ Bussana Vecchia: malnova vilaĝo apud San Remo (Provinco de Imperia) detruita en la 19a jarcento de forta tertremo kaj nun loĝata de artistoj.

La muzeoj pri kamparana civilizo[redakti]

En Ligurujo eblas revivi la jarmilan historion de la olivarbo kaj ĝiaj altvaloraj fruktoj paŝon post paŝo, en ekscitaj itineroj ene de la muzeoj dediĉitaj al la historio de la plej maljuna arbo kultivita de homo.

La Olivo-Muzeo de Imperia Oneglia estas dediĉita al la olivarbo, ĝiaj praaj originoj, ĝia kultivado, la antikvaj kaj modernaj teknikoj de prilaborado de ĝiaj altvaloraj fruktoj. En ĝi konserviĝas objektoj de antikva valoro apartenantaj plejparte al la kolekto de la familio Carli.

Ĉe la Sommariva Muzeo "La civilizo de la olivarbo" en Albenga, eblas admiri la antikvan oleujon, en kiu la muzeo parte troviĝas kaj la kolekton de la oleo-industriulo Nino Sommariva de antikvaj agrikulturaj iloj rilate al la produktado de oleo, pentraĵoj kaj fotoj.

Arnasco estas hejmo de la Muzeo de Oliva kaj Kampara Civilizo, kiu gastigas kolekton de pli ol 500 objektoj, inkluzive de olea muelilo de la jaro 1796, evidenteco de la tradicioj rilataj al la kultivado, rikoltado kaj premado de olivoj en la areo.

Sidejo de la Muzeo pri Kampara Historio kaj Kulturo, ĝi estas vilao de la 18a-19a jarcento en Val Polcevera en la ĝenova landinterno. Ĉambro post ĉambro, la vizitanto povas malkovri ligurian kamparanan kulturon kaj folkloron per temaj itineroj.

Deksep-jarcenta muela komplekso, antikvaj iloj kaj maŝinoj por produkti perfekte konservitan oleon bonvenigas vizitantojn al la Muzeo de Kampara Vivo "G. Pendola" de Rapallo.

La Etnografia Muzeo de Ortonovo situas ene de olivmuelejo de la 16-a jarcento. La ekspozicia itinero rekonstruas la ciklojn de produktado kaj prilaborado de oleo, vino kaj tritiko per objektoj el la kamparana kulturo de la regiono La Spezia.

La samnoma muzeo en Lucinasco estas dediĉita al la skulptisto Lazzaro Acquarone, organizita en diversaj sekcioj kaj lokoj: kamparana domo, kie eblas konsulti etnografian materialon kaj oleomuelejo, kie vi povas observi objektojn rilate al la ekspluatado de la teritorio. cikloj de produktado kaj prilaborado de oleo, lakto kaj kaŝtanoj.

En la spacoj de la Etnografia Muzeo de Val Varatella estis starigitaj 18 sekcioj, kiuj per la montrado de periodaj instrumentoj ilustras interalie la kultivadon de la olivarbo.

La antikva oleomuelilo Giobatta Panizzi en Badalucco devas esti vizitata en du stadioj: unu en la vintra periodo, kiam eblas observi la muelejon funkcianta dum la premado kaj la alia fine de printempo aŭ somero kiam, akompanate de la gvidisto, gastoj povas resperti la historion de oleo kaj iloj kaj viziti la parton, kie antikva grenmuelilo estis rekonstruita.


Imperia: Muzeo de la olivarbo

Albenga: Sommariva-Muzeo

Arnasko: oliva kaj kamparana kulturmuzeo

Rapallo: Muzeo de la Kamparana Civilizo

Etnografia Muzeo de Ortonovo

Lucinasco: Muzeo Lazzaro Acquarone


Aliaj ligiloj, kiuj eble estas interesaj:


Dolcedo, urbo de pontoj kaj muelejoj

Imperia kaj la valoj de oleo

Monumentaj olivarboj

Kultiv-kulturo - La tradicio de olivkultivado en Ligurujo

olivon en la kuirejon

Taggiasca, fizionomio de olivo

Kie regas la "Taggiasca"

Fari[redakti]

Sekcio de la Alta Vojo
Etapo 23 - Passo della Bocchetta
Mineja domo

Ferio en Ligurio estas rekomendinda ne nur por la amantoj de malstreĉiĝo sed ankaŭ por la plej dinamikaj homoj, do ne nur eblas ekkoni vilaĝojn plenajn de historio sed ankaŭ estas nekredebla oferto de farendaĵoj kaj subĉielaj sportoj. kun sia dentita teritorio, ĝiaj montetoj, pintoj kaj vilaĝoj super la maro, ĝi estas la perfekta celloko por tiuj, kiuj volas piedvojaĝi aŭ bicikli, plonĝi aŭ deklivparaŝuti, grimpi vidante la maro, kiel en Finale Ligure kaj Porto Venere;. Vi povas praktiki senfinan nombron da sportoj, ne nur bicikladon, piedvojaĝadon, ekskursojn, sed ankaŭ akvajn sportojn kiel surfado kaj velado, flosado kaj kanjonado (ekzemple en Val di Vara), kaj dum la vintro ankaŭ skiado kaj aliaj vintraj sportoj (ekzemple en Monesi di Triora, proksime al Imperia, aŭ en Santo Stefano d'Aveto en la provinco de Ĝenovo).

Inter la farendaĵoj krom la maro, estas vizito al la belaj Kavernoj Toirano, en Borghetto Santo Spirito, taŭga ankaŭ por familioj kun infanoj, aŭ al la Minejo Gambatesa, en Tigulio, kiun oni povas viziti sur mineja trajneto, aŭ ĉe la 'Parco della Val d'Aveto', en la provinco Ĝenovo, la sola loko en Italio, kie loĝas sovaĝaj ĉevaloj.

Por familioj kun infanoj, nepraĵo estas vizito al la Akvario de Ĝenovo, loĝigita en la praa haveno de Ĝenovo; krome ankaŭ en ĝenovo, la Urbo de la Infanoj, estas centro por infanoj kaj junuloj kun scienca kaj teknologia temo; en la savona provico, en Ceriale, estas la akva parko la Karavelo.

Ĝui la strandojn kaj la maro[redakti]

Estas multaj strandoj, kie vi povas ĝui la sunon kaj la maron: inter la plej belaj la Golfeto de la Silento, en Sestri Levante, la strando San Fruttuoso en Camogli (kie situas la pitoreska Abatejo San Fruttuoso), la Golfeto de la Saracenoj en Varigotti, la strando de San Lorenzo al Mare, la strando de Bergeggi kaj la golfeto de Paraggi en Santa Margherita Ligure.

Por plonĝado la plej rekomendindaj areoj estas la Mara Areo de la Cinque Terre, kie vi povas plonĝi inter sablaĵoj, vrakoj kaj grotoj, la Mara Parko de Portofino, kiu inkluzivas pli ol dudek plonĝejojn inter Santa Margherita Ligure kaj Camogli, Capo Noli kaj la Mara Areo de la Insulo Bergeggi, en la Orienta Riviero, taŭga ankaŭ por komencantoj. Ne forgesu Camogli, en kies akvoj, 17 metrojn profundaj, estas la statuo de la Kristo de la Profundo, protektanto de la plonĝistoj.

La Liguria maro estas parto de la "Rifuĝo Pelagos", marregiono inter Ligurio, Sardio kaj Francio loĝita de cetacoj: partoprenante en boata ekskurso ofte okazas ekvidi delfenojn; ekskursoj organizitaj de Savono, Ĝenovo aŭ Loano organizas balen-observadajn vojaĝojn, kie vi povas ekvidi makrocefalojn, balenopterojn, testudojn kaj flugajn fiŝojn.

Fari per Esperanto[redakti]

Esperanta velado en Tigulio

En Tigulio samideano pretas organizi (laŭ antaŭa interkonsento) grupan veladon kaj sportan aktivadon.

Bicikli[redakti]

Malgraŭ la malfacilaĵoj pro la urba trafiko kaj la teritorio ĉefe montara, biciklado havas grandan tradicion en Ligurio; inter la rekomendindaj itineroj por biciklemuloj estas la 'Ciclabile dei Fiori', kiu serpentumas laŭ la maro de San Lorenzo al Mare ĝis Ospedaletti, (nuntempe 24 km sed destinita fariĝi 60 en la estonteco), la 'Ciclovia dell'Ardesia' (35 km) de Lavagna al la valoj de la landinterno, taŭga ankaŭ por infanoj, aŭ Bicikla vojo de Levanto al Framura, mallonga sed fascina, vojo akirita de la malnova fervojo.

Sed kompreneble profesia biciklado estas ankaŭ multe ŝatata, danke ankaŭ al tre konataj sportaj bicikladoj, inter kiuj la plej fama estas la Milano-Sanremo, profesia strata biciklado vira vetkuro, unu el la plej gravaj biciklaj vetkuroj de sia internacia cirkvito kaj unua grava klasikaĵo en la laŭsezona bicikla kalendaro. De 1989 ĝis 2004 la vetkuro estis parto de la cirkvito de Monda Pokalo, de 2005 ĝis 2007 ĝi estis inkluzivita en la testoj de la UCI ProTour, dum de 2011 ĝi estis inkluzivita en la programo de la UCI-Monda Turneo.

Konata kiel Klasika de PrintempoKlasikega, ĝi estas la plej grava kaj fama unutaga vetkuro en Italio kaj, kun longeco de 298   km, estas ankaŭ la plej longa. La itinero kaj la kilometraĵo restis preskaŭ senŝanĝaj ekde la unua eldono, krom tiuj de 2020 kaj 2021, kies itinero, pro la kovim-pandemio, estis modifita kaj anstataŭ eniri Ligurujon de la Turchino-pasejo ĝi daŭrigis en Piemonto enirante Ligurion de la Nava-pasejo por atingi Imperia kaj poste daŭrigi laŭ la klasika itinero ĝis la fino en Sanremo, etendante la itineron je kelkaj km, iom pli ol 300 km; la dato de la 2020a ankaŭ estis movita, anstataŭ marto, 8 aŭgusto, detalo, kiu reprezentas maloftaĵon en la panoramo de la grandaj internaciaj klasikaĵoj.

Piediri[redakti]

Ligurio ofertas multajn bonegajn ŝancojn por ekskurs-entuziasmuloj. Ekskurs-padoj trairas la tutan regionon: inter la plej popularaj estas la vojoj en Cinque Terre, kiel ekzemple la Azura Pado, kiu serpentumas laŭ la maro, aliĝante al ĉiuj kvin vilaĝoj, la Vojo de la Sanktejoj, kiu ligas kvin malsamajn sanktejojn (alireblajn ankaŭ bicikle aŭ ĉevale), la vojo duone laŭ la marbordo de Manarola al Corniglia aŭ de Levanto al Monterosso, aŭ la 14 km-vojo de Portovenere al Riomaggiore, en la Golfo de Poetoj, kie estas tri parkoj (la Nacia Parko de Cinque Terre, la Regiona Parko Portovenere kaj la Regiona Parko Montemarcello-Magra) aŭ la 15 km panorama promenado de Sestri Levante al Moneglia. La Alta Vojo de la Liguriaj Montoj, aliflanke, trairas la regionon por sia tuta longo, entute 440 km de Lerici al Ventimiglia, penetrante plu en la landinternon. Danke al la aparte milda klimato de la Liguriaj Apeninoj, la vojoj estas traireblaj eĉ vintre.

Aparte interesaj estas:

Vojo de la amo tra la Cinque Terre; Tiuj, kiuj ŝatas bonan promenadon, amos la Vojon de la Amo, longa kaj kurbiĝema vojo laŭlonge de la marbordo, kiu ligas la kvin vilaĝojn de Cinque Terre. Mirindaj vidoj al la maro faras memorindan piedvojaĝon, sed ĝi ne estas por tiuj kun nervoza emo - la vojo povas esti sufiĉe alta super la maro en iuj streĉoj, do se vi ne ŝatas altaĵojn, eble tio ne taŭgos por vi .

Alta Via dei Monti Liguri (Alta Vojo de la Liguriaj Montoj) (AVML aŭ pli simple Alta Vojo) estas itinero por ekskursoj, longa sume ĉirkaŭ 440 km kiu disvolviĝas sur la akvodislimo de la liguria marborda flanko. [2]

Komuniki[redakti]

La oficiala lingvo en Ligurio estas la itala.

Antaŭ kelkaj jardekoj la liguria estis la denaska lingvo de preskaŭ ĉiuj, kaj la homoj lernis la italan en la lernejoj; nuntempe preskaŭ ĉiuj gepatroj alparolas al la infanoj en la itala unue, do la liguria estas relative malmulte parolata de la junuloj.

Multaj junuloj scipovas iomete la anglan. En la turismaj lokoj kelkfoje troveblas ankaŭ kelkaj kiuj konas la francan; tre malmultaj la germana.

Multaj homoj enmigris en Ligurion el diversaj landoj; pro tio en la trinkejoj oni facile povas trovi homojn parolantaj la araban, ĉinan, hispanan, rumanan, albanan, ktp.

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Se vi volas komenci per apetitigaĵo, vi povas elekti mar-saladon kaj plado de mar-fruktojn (mariskon), kiel ekzemple 'Cappon magro', luksa kaj apetitveka kombinaĵo de fiŝoj kaj legomoj, aŭ 'frisceu', bongustaj salaj krespoj kun laktuko, 'bianchetti' (blankaj fiŝidoj), kaj moruo, kaj kukoj bongustaj, kiel la kukon 'Pasqualina', plenigitan kun betoj, parmesano kaj ovoj, aŭ la 'farinata' kikera kuko, unu el la plej famaj pladoj en Ligurio.


Inter la unuaj pladoj, la plej klasika de liguria kuirarto estas 'trenette' aŭ 'trofie' kun 'pesto' (pastaĵoj kun "pistitaĵo" kiu estas verda ne kuirita saŭco, farita pistante en la pistujo la ingrediencojn: ekstra virga oleo, bazilio, ajlo, pinsemoj kaj Parmigiano Reggiano). Aliflanke, 'pansotti alla Genovese' similas al ravioloj, kun plenigaĵo de legomoj, gustumotaj prefere kun juglanda saŭco; tiuj, kiuj volas ĝui marmanĝaĵon unue povas elekti fiŝajn raviolojn, kun multaj variaĵoj, eĉ kun legomoj.


Inter la duaj pladoj ni rekomendas la 'cima alla genovese', viandaĵon, bovidan pinton plenigitan de ovoj, pizoj, artiŝokoj, pistakoj, pinsemoj kaj ŝinko; por tiuj, kiuj amas fiŝojn skombron kun pizoj, la 'buridda' de sepioj, kun sepioj, pizoj kaj tomatoj, aŭ fiŝoj je la liguria, kun viaj elektitaj fiŝoj inter 'branzini' (labrakoj), 'orate' (orfiŝoj), 'occhiate' (oblada melanura) kaj 'gallinelle' (lucerna) kuiritaj kun tomato, pinsemoj, oleo de olivo, olivoj 'Taggiasca' kaj rosmareno.


Kiel deserto, ni sugestas al vi provi la 'Panera', duonfrosta glaciaĵo kun kafo, tipa de Ĝenovo, 'amaretti di Sassello', dolĉaĵojn faritajn kun dolĉaj kaj maldolĉaj migdaloj kaj ovoblanko, aŭ 'baci d'Alassio', biskvitoj plenigitaj kun kremo de ĉokolado. Karakterizaj por la kristnaska periodo estas la ĝenova 'Pandolce', kun sekvinberoj, kandizitaj fruktoj kaj pinsemoj, kaj la 'Sacripantina', spongokuko plenigita kun buterkremo, kakao kaj aveloj.


Se vi estas ŝatanto de strataj manĝaĵoj, vi troviĝas en la ĝusta loko: Ligurio havas tre vasta elekton de strat-manĝaĵoj, komencante per focaccia, disponebla en multaj variaĵoj: la ĝenova 'focaccia', kun ekstra virga olivoleo, aŭ focaccia kun olivoj, aŭ kun cepoj, aŭ kun salvio aŭ rosmareno en la pasto aŭ la pli maldika kaj krusteca 'focaccia de Voltri'; aŭ denove la 'focaccia de Recco' plenigita per fromaĝo. Alia bonega liguria klasikaĵo estas la 'farinata', farita kun kikera faruno, por esti konsumata dum la vintraj monatoj kiel aperitivo aŭ kiel manĝeto, aŭ la miksa mar-frititaĵo en saketo por bongusta marmanĝa strata manĝaĵo kun kalmaroj sed ankaŭ anĉovoj, salikokoj kaj trigloj.


aliaj pladoj:

  • Anĉovoj de Monterosso
  • Mituloj (breditaj en la golfo de La Spezia)
  • Kuko de spinacoj kaj selaktaĵo
  • "Pandolce genovese" (Ĝenova Dolĉa Pano) (kristnaska dolĉaĵo).

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Ligurio por vegetaranoj kaj liguria vegetara kuirarto

En Ligurio estas pli facile esti veg. Tipa liguria kuirarto estas riĉa je legomaj pladoj: de legomaj tortoj, ĝis pansoti, ĝis pesto, ĝis "preboggion" (plado el spontanaj herboj).

Esti vegano aŭ preskaŭ sen scii esti tia... Ligurio ĉiam estis veg-amika regiono.

Manĝi vegetare en Ligurio do ne estas tiel ekstrema aŭ radikala elekto: ĝi estas kutimo, preskaŭ tradicio. Severa tero, malmola, malfacile malsovaĝigebla, povus oferti nur kuirarton riĉan je la produktoj de la tero, en kiu legomoj, fruktoj, cerealoj kaj guŝoj havas klaran tropezon kompare kun proteinoj de besta origino, kiuj ja tamen ĉeestas kompreneble, sed klare oni havas bonegaj vegetaraj alternativoj en la normala liguria dieto.

Kun la paso de la tempo, la liguroj lernis nutri sin per plantoj, ili komprenis kiel kultivi ilin, kolekti ilin kaj manĝi ilin. Heredanto de ĉi tiu tradicio, la liguriano Libereso Guglielmi,(kiu ja havis la nomon Libereso ĉar lia patro volis nomi lin per esperanto-simila vorto), (li estis la granda botanika amiko de la verkisto Italo Calvino); vegetarano de generacioj, en siaj libroj li listigis diversajn vegetarajn receptojn, li konis ĉiujn manĝeblajn specojn de plantoj kaj ofte manĝis florojn. Li sciis ekzemple kiel prepari la "prebogion" (elp. prebuĝun): delikata miksaĵo de spontaneaj herboj preparitaj printempe per mallonga boligado, uzata por supoj, trakribaĵoj, kaj kiel plenigaĵo por ravioloj, pansotoj kaj kukoj.

Estas granda vario de legomaj tortoj, kiujn vi povus trovi en la menuo en tradiciaj restoracioj, en la landinterno aŭ en la centro de Ĝenovo: ĉefe la paska kuko, naskita por festi Paskon post la karesmo, kiam oni ne manĝis viandon, tradicie preparita kun tridek tri tavoloj de pasto - kiel la jaroj de Kristo - plenigitaj per rikoto (selaktaĵo) kaj spinacoj aŭ artiŝokoj kaj ovoj. El okcidenta Ligurio venas la verda kuko, kun rizo, poreoj kaj la delikataj trombet-kukurboj. Kaj poste, denove famas la kukurbaj tortoj de Murta, proksime de Ĝenovo, cepaj tortoj, betaj, artiŝokaj tortoj inter Savono kaj Imperia, plenigaĵoj kaj "cucullo"-j (elp. kukuloj), kaj miksitaj frititaj legomoj, specialaĵoj de la landinterno de Sori.

"Farinata", disvastigita tra la marbordo de Nico ĝis insulo Elba, estas tre malalta kuko, preparita kun kikerfaruno (aŭ tritika faruno en Savono, kie ĝi ŝanĝas sian nomon kaj nomiĝas "turtellassu"), kun aldono de romero, olivoj aŭ printempaj cepoj aŭ aliaj spicoj. En Ĝenovo: la reĝo de la "farinata" kaj legomaj tortoj estas Sa' Pesta: www.sapesta.it

Inter la supoj, en Ĝenovo, "zemin" de kikeroj estas delikataĵo; oriente triumfas la "mesciua", supo kun guŝoj kaj cerealoj, tipa plado de malriĉa kuirarto; okcidente, aliflanke, estas la tiel nomata "skuba" supo, kiu estas simpla kunmetaĵo de ajlo, tomato kaj laŭra folio.

Inter la pastaĵoj, la reĝo estas pastaĵo kun "pesto", tradicie plejofte "trenette al pesto" = "nudeletoj kun pesto", sed estas ankaŭ tre ŝatataj "lasagne al pesto", kaj multaj aliaj variaĵoj; (la "pesto" estas pli malhela kaj maldolĉa en la okcidenta ligurio, ĉar ĝi estas pretigita kun grandfoliaj plantoj de bazilio; la plej renoma "pesto" estas tiu de Ĝenovo-Prà ĉar farita kun bazilio kun malgrandaj folioj). Kaj poste pansotoj kaj malgrasaj ravioloj: la unuaj dike plenigitaj per herboj kaj spicitaj per delikata juglanda saŭco; la du pladoj (nomataj "malgrasaj" ĝuste ĉar interne ne havas viandon, sed betoj, ovoj, borago kaj rikoto), estas kutime preparitaj kun funga saŭco. La ekstrema okcidento ofertas "barbagiuai", frititajn raviolojn plenigitajn kun kukurbo kaj fromaĝo, tipaj de la landinterno de Ventimiglia, kaj "sugeloj", specialajn "sigelitajn" raviolojn, spicitajn kun "bruss": fermentita selaktaĵo de ŝafoj aŭ kaproj.

Se anstataŭe oni serĉas veran veganan restoracion, jen kelkaj nomoj:

En Ĝenovo:

   In Fusion: vera vegana kaj krudmanĝa restoracio, bela medio kaj bonega kunestado por jogo aŭ por tizano

En Savono:

   Col Cavolo, en strato XX Settembre 29, proksime al la tribunalo: unuaj pladoj, supoj, duaj pladoj, dolĉaĵoj, strikte veg
   Universo vegano: vera 100% vegana rapida manĝo

En Imperia:

   lenaviincielo.it: agroturisma bio-restoracio kun vegetara menuo laŭ peto

En La Spezia:

   Restoracio "Equilibrio": organika (bio) restoracio kaj literatura kafejo en la urbocentro, inter Piazza Garibaldi kaj Piazza Cavour, ankaŭ ofertas krudajn manĝaĵojn
   Circolo Arci Origami, vegetara kaj vegana kuirarto farita kun produktoj de loka organika agrikulturo, manĝaĵoj de sociaj kooperativoj kaj de la justa solidara merkato

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Koncerne la elekton de vinoj, Ligurujo ofertas bonegajn:

Ruĝaj vinoj:

  • Rossese di Dolceacqua Superiore Doc,
  • Rosso Colli di Levanto DOC,
  • Golfo del Tigullio DOC;

Blankaj vinoj:

  • Vermentino (Vermentino di Luni);
  • Moscato di Taggia.

Dolĉaj vinoj:

  • Sciacchetrà (Ŝaketrao); ĝi estas prestiĝa, dolĉa (sed ne tro dolĉa), blanka vino produktita en la Cinque Terre; la sala mara klimato en kiu kreskas la vinberoj, donas al la vino apartan se ne unikan guston..
  • Pigato (Pigato Passito de la Riviera di Ponente)

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

En provinco de Imperjo:

Estas ĉirkaŭ dek kvin kampadejoj proksime de Imperia. La provinco estas konata pro siaj olivarbaretoj, sia produktado de olivoleo kaj memfarita pasto. Ambaŭflanke de la rivero Impero la urbo Imperia situas ĉe la maro. Ĝia bonega geografia pozicio permesas utiligi la strandon sed ankaŭ malkovri la krutajn valojn. Je ĉirkaŭ dek kvin kilometrojn de Imperia, troviĝas la Kampadejo 'Rosa' en San Bartolomeo al Mare. Kaŝita en la koro de la Valo Nervia, en la malgranda vilaĝo Isolabona, 'Camping delle Rose' bonvenigas amantojn de naturo kaj ekskursoj, je kelkaj kilometroj de la marbordo.

En la proksimeco eblas vidi:

La strandojn kaj ĉemarajn feriejojn de Finale Ligure, Porto Maurizio kaj kompreneble San Remo, la urbo de la floroj

La pitoreskajn vilaĝojn Alassio kaj Celle Ligure

La Kastelon de Dolceacqua

Rocchetta Nirvina, paradizo por ekskursoj

En provinco de Savona:

Estas deko da kampadejoj en la provinco Savono. La Provinco Savono ofertas plaĝojn, mezepokajn vilaĝojn kaj grandiozajn naturajn rezervejojn por esplori. Okcidente de la urbo Savono, malpli ol kvardek km for, eblas mencii Kampadejon 'Pian dei Boschi' en Pietra Ligure, la 'Villaggio di Giuele - Eurocamping Calvisio' en Finale Ligure kaj 'Camping Baciccia' en Ceriale.

Tutjare eblas malstreĉiĝi ĉe la kampadejoj proksime de Savono. Mergitaj en la grandiozaj pejzaĝoj de Ligurio, la strukturoj estas bonegaj deirpunktoj por malkovri la marbordon kaj la landinternon. Estas agadoj por ĉiuj gustoj: velado, ventosurfado kaj plonĝado ... ĝis piedirado, biciklado aŭ rajdado.

En provinco de Ĝenovo:

Troviĝas ĉirkaŭ dudek kampadejoj en la Ĝenova metropola urbo. Ĝenovo, la unua haveno de Italio, la antikva Mara Respubliko, ankaŭ fama pro sia akvario.

La kampadejoj situas laŭlonge de la marbordo, la plej multaj el ili super la maro, proksime al la plej viglaj centroj. Okcidente de Ĝenovo ni povas trovi la Ruldomo-Kampadejon 'La Vesima'. Oriente inter Rapallo kaj Cinque Terre, estas Tendaro 'Mare Monti' en Sestri Levante. Inter la kampadejoj de Moneglia, menciindas la kampadejo 'Smeraldo' kaj la kampadejo 'Il Rospo'.

En provinco de La Spezia:

Multaj kampadejoj en Cinque Terre, ĉirkaŭitajn de naturo aŭ de la maro. Moveblaj domoj, tendoj, bangaloj, placetoj... por familioj, paroj aŭ amikoj... kampadejoj estas valida solvo por ĉiuj. Eblas malkovri multajn nekredeblajn lokojn, kaj ankaŭ oni havas la okazon provi la kuirartan tradicion tipan de ĉi tiuj lokoj.

Hosteloj[redakti]

Liguriaj junulargastejoj (listo de Liguria Regiono de la 14a decembro 2020)

En provinco Ĝenovo:

KOMUNUMO NOMO ADRESO Telefono/faks. E-poŝto/retejo
1 Borzonasca BELPIANO CAMPUS Via Belpiano borzonasca@belpianocampus.it www.belpianocampus.it
2 GENOVA GENOA HOSTEL Via Gropallo, 4/11 A 010 869219 info@genoahostel.net
3 GENOVA IL PRINCIPE DRAGUT Via Gramsci, 265 A r. ilprincipedragut@virgilio.it
4 GENOVA L'OSTELLO DI ORIONE Via B. Bosco, 14 010/588325 ostelloorione@cooperativadono.it www.ostellodiorione.jimdo.com
5 GENOVA MANENA HOSTEL Via alla Chiesa della Maddalena 9/1 info@manenahostel.it www.manenahostel.com
6 GENOVA O STELLIN Vico Parmigiani, 1/3 info@ostellingenova.it www.ostellingenova.it
7 GENOVA THE HOSTEL ABBEY Vico Santa Fede, 8 010 4033223 abbey@thehostel.it www.thehostel.it
8 GENOVA THE HOSTEL CASTLE Salita San Nicolò, 25 010 4033223 castle@thehostel.it www.thehostel.it
9 GENOVA VICTORIA HOUSE Via Gropallo, 4/11 010 869219 victoria@genoahostel.net
10 MOCONESI FONTANABUONA Via De Gasperi, 57 A Ferrada 0185/939768 ostellofontanabuona9@gmail.com
11 SANTA MARGHERITA LIGURE ISTITUTO COLOMBO Via Dogali 2/A 0185/282998 info@istituto-colombo.com

En Imperia:

KOMUNUMO NOMO ADRESO Telefono/faks. E-poŝto/retejo
1 CARPASIO CA' LAVANDIN Via Sottocase snc 0184409064 info@ostellocalavandin.com www.ostellocalavandin.it
2 ROCCHETTA NERVINA ALPI LIGURI Viale Rimembranza, 38 sanlorenzocooperativa@gmail.com

En La Spezia:

KOMUNUMO NOMO ADRESO Telefono/faks. E-poŝto/retejo
1 BONASSOLA LE SCUOLE NANNI SCARRA' Via Del Campo 14 MONTARETTO ostello@montaretto.it http://www.montaretto.it
2 FRAMURA PERLA DEL LEVANTE HOSTEL Loc. Ravecca info@perladellevanteframura.it http://www.perladellevanteframura.it
3 LA SPEZIA 5 TERRE BACKPACKERS CITY VIA PALEOCAPA 16 info@5terrebackpackers.com www.5terrebackpackers.com/it/city
4 LA SPEZIA CENTRALE VIA F. CRISPI 166 333/9089527 ostellocentrale@gmail.com
5 LA SPEZIA COSTELLO CORSO CAVOUR 160 alessia.cecchi@libero.it
6 LA SPEZIA GRAND HOSTEL MANIN Via Manin 8 0187/021442 info@grandhostelmanin.it www.grandhostelmanin.it
7 LA SPEZIA SANT'ANNA HOSTEL Via Sant'Anna 12 0187/711969 c.a.santannacoop@gmail.com mancusofrancesco@outlook.com
8 LA SPEZIA TRAMONTI Via F. Filzi 110 - Fraz. Biassa 0187/758507 ostellotramonti@cdh.it http://www.ostellotramonti.it
9 LEVANTO OSPITALIA DEL MARE Via S. Nicolo' 1 0187/802562 0187/803696 info@ospitalialevanto.com http://www.ospitalialevanto.com
10 PORTOVENERE CENTRO EDUCAZIONE AMBIENTALE PORTO VENERE Via Del Comune 1 0187/792606 0187/798077 info@ostelloportovenere.it http://www.ostelloportovenere.it
11 RIOMAGGIORE 5 TERRE MANAROLA Via Riccobaldi 21 MANAROLA 0187/920039 0187/920941 info@hostel5terre.com http://www.hostel5terre.com
12 RIOMAGGIORE MAR-MAR Via Sant'Antonio 72 0187/920932 marmar.riomaggiore@gmail.com www.5terre-marmar.com
13 ROCCHETTA DI VARA ALLA VECCHIA PORTA Via Rocchetta, 3 SUVERO 0187/868752 0187/868759 rocchett@cdh.it http://www.comune.rocchettadivara.sp.it
14 VERNAZZA OSTELLO DI CORNIGLIA Via alla Stazione, 3 0187/812559 0187/812546 ostellocorniglia@gmail.com http://www.ostellocorniglia.com

En Savona:

KOMUNUMO NOMO ADRESO Telefono/faks. E-poŝto/retejo
1 ALASSIO DON BOSCO VIA S. GIOVANNI BOSCO 12 0182/640309 ostello.alassio@donbosco.it
2 ALBISSOLA MARINA LE STUOIE VIA ITALIA 49 019/7704214 lestuoie@gmail.com

Hoteloj[redakti]

Listoj de loĝ-strukturoj ĉe Liguria Regiono:

listo de la hoteloj de Ligurio

listo de la "difuzaj" hoteloj de Ligurio

listo de la gastejoj de Ligurio

listo de la restad-loĝejoj de Ligurio

listo de la loĝejoj antikvaj de Ligurio

Sekureco[redakti]

Ligurio estas sekura regiono, krimoj estas maloftaj; en Ĝenovo, tamen, ĉar ĝi estas havenurbo oni devas esti iom atentaj en iuj zonoj, (via del Campo kaj la haveno) pro la ebla ĉeesto de poŝoŝtelistoj.

Sano[redakti]

La liguria sanservo estas ĝenerale bona;

La urĝa sanhelpo estas senpaga;

Urĝa Helpo oni povas peti vokante la Ununura Eŭropa Kriza Numero 112 (servo adoptita en pluraj eŭropaj landoj): ĉiuj krizaj alvokoj fluas en unu respondan centron. Eblas peti ambulancon ankaŭ rekte pere de la numero 118.

Se la uzanto telefonas en fremda lingvo, la telefonisto aktivigas aŭdkonferencon kun la servo-centro respondeca pri plurlingva administrado.

Eblas instali en la poŝtelefono la apon 112 Where are U (Kie Estas Vi), kiu permesas telefoni al la Kriz-Numero 112, aŭtomate sendante proprajn lokalizajn datumojn (kiu vi estas kaj de kie vi vokas), kaj ankaŭ aliajn informojn, kiujn vi eventuale inkluzivis en la programon. Nuntempe ĝi aktivas en la metropola urbo Ĝenovo.

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Esperantaj grupoj en Ligurio:

Ĝenova Esperanto Klubo, en Ĝenovo

Esperanto-Grupo Tigullio, en Chiavari

Lokaj esperantistoj[redakti]

Prezidato de la Ĝenova Klubo estas Patrick Morando

Prezidanto de la Tigulia Grupo estas Elisabetta Formaggio [1]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Plej multaj konsulejoj estas en Ĝenovo;

(la tuta listo ĉe: https://aziende.virgilio.it/ita/liguria/cat/CONSOLATI.html )

Jen kelkaj:

Konsulejo Provinco Urbo Adreso Telefono
Francio IM 18039 Ventimiglia Via Martiri Della Libertà 2 0184 351264
Ekvadoro GE 16121 Genova Via xx Settembre 33/4 010 8680502
Svedio GE 16121 Genova Via Dante Alighieri 2 010 465507
Kostariko GE 16128 Genova Via Alessi Galeazzo 5 010 882495
Panamo GE 16122 Genova Via Assarotti 15 010 882495
Rusio GE 16167 Genova Via Ghirardelli Pescetto 16 010 3741361
Portugalio GE 16122 Genova Via Assarotti 17/A 010 870212
Malto GE 16126 Genova Ponte Morosini Francesco 41 010 261291
San Marino GE 16151 Genova Via Avio Federico 2 010 414587

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]

  1. Ermanno Amicucci , Nico kaj Italio , Mondadori, Milano 1939.
  2. http://www.altaviadeimontiliguri.it/

Eksteraj ligiloj[redakti]

Listo de turismaj oficejoj en Ligurio

Info non-talk.png
Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!