Insulo Mnemba

El Vikivojaĝo
Mnemba Insulo

Mnemba Insulo estas ununura malgranda insulo situanta ĉirkaŭ 3 km de la nordorienta marbordo de Ungujo, la plej granda insulo de la Insularo de Zanzibaro, en Tanzanio, kontraŭ la plaĝo Muyuni. Ĝi estas proksimume triangula laŭ formo, ĉirkaŭ 500 m diametre kaj ĉirkaŭ 1.5 km cirkonference. Ĝi estas ĉirkaŭita de ovala rifo, sep je kvar kilometroj dimensie. Tiuj ĉi rifoj estis deklaritaj mara konservad-areo. Mnemba Insulo kaj ĝiaj rifoj foje estas nomitaj Mnemba Atolo kio estas malĝusta ĉar atolo estas insulo kiu ĉirkaŭas lagunon, kio ne estas la kazo por Mnemba Insulo.

Mnemba Insulo estas populara ejo por plonĝado kun spir-aparato, (Aparatplonĝado), por vidi la marfundo kun ĝia vasta gamo de koraloj kaj rilataj specioj, same kiel fojaj ekvidoj de pli grandaj specioj kiel ekzemple testudoj kaj delfenoj. Trankvilaj kondiĉoj estas plej oftaj en novembro kaj marto, kun maksimuma videbleco. La insulo mem estas private posedata kaj povas esti vizitita nur kiel gasto je prezo de 1155 USD ĝis 1600 USD por persono po nokto (2015 tarifoj). Ĉar Mnemba estas privata insulo, ne-gastoj ne rajtas alteriĝi sur la insulon.

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

Kreu kategorion "Insularo de Zanzibaro"