Korsiko
Aspekto
| ||
| Lando | Francio | |
| Ĉefurbo | Ajaccio | |
| Loĝantaro | 339178 | |
Korsiko (Corse en la franca, Córsica en la korsika lingvo kaj en la itala), estas franca regiono, kiu tamen geografie, historie kaj kulture havas ĉiuj trajtoj de itala regiono, (ne nur la korsa lingvo estas itala dialekto, sed ĝi, (kun la toskana), estas la dialekto kiu pli similas al la itala lingvo). Ĝi estas la tria plej granda insulo en okcidenta Mediteraneo. Ĝi troviĝas norde de la insulo Sardio, sude de itala regiono Ligurio, kaj okcidente de regiono Toskanio.
Urboj
[redakti]Ĉefaj urboj:
- Ajaĉo (korsiklingve Aiacciu), (itallingve Ajaccio),la regiona ĉefurbo
- Bastio (korsiklingve Bastia)
- Kortio (korsiklingve Corti), (itallingve Corte)
- Sarteno (korsiklingve Sartè)
- Kalvio (korsiklingve Calvi)
Aliaj gravaj urboj:
- La Ruĝa insulo (franclingve L'Île-Rousse kaj korsiklingve Isula-Rossa)
- Malnova-Haveno (itallingve Porto-Vecchio kaj korsiklingve Portivechju)
- Bonifaĉo (itallingve Bonifacio), (korsiklingve Bunifaziu)
- Sankta-Florento (franclingve Saint-Florent kaj korsiklingve San-Fiurenzu)
- Propriano (korsiklingve Pruprià)
- Aleria