El Vikivojaĝo
Krotono
Krotono
Laŭlonge la maro
Lando Italio
Regiono Kalabrio
Loĝantaro 60517 (31-12-04)
Alto 8

Krotono, (en la antikveco Κρότων, elp. 'krɔton), (itale Crotone elp. krotone), (en la Kalabria Cutroni elp. Kutroni), estas itala urbo en regiono Kalabrio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco Krotono.

Kompreni[redakti]

Krotono estas apud promontoro, ĉe la rando de la Ionia Maro. La malnova urbo disvolviĝas en labirinto de mallarĝaj stratetoj kaj placoj ĝis la katedralo kaj la centra placo Pitagora, la kontakt-punkto inter la "malnova" kaj "nova" urbo.

Historio[redakti]

La urbo Krotono estis fondita de helenaj koloniistoj (verŝajne aĥeoj) en la 8-a jarcento a.K. La greka historiisto Eŭzebo de Cezareo donas kiel daton por la fondo la 718 a.K.

La 6-a jarcento a.K. estis tre grava jarcento por Krotono. En 530 a.K. Pitagoro el Samoso kreis en Krotono sian faman filozofian lernejon.

En la sama jarcento Krotono militis plurfoje: ekde la 560 a.K. dum ĉirkaŭ dek jaroj kontraŭ Locri (kiu fine venkis) kaj ĉirkaŭ la 510 a.K. kontraŭ Sibari (kiu male estis venkita).

En la postaj jarcentoj Krotono dekadencis. Romio konkeris Krotonon en 277 a.K.

Klimato[redakti]

La klimato estas modera. Vintro estas ĝenerale milda, kvankam provizoraj, subitaj faloj de la temperaturo kun fojaj neĝadoj eblas en kazo de malofta polusa aerfluo. Somero estas varma sed modere ventolita de la mara venteto; nur en la ĉeesto de varm-ondoj kun ventoj siroko aŭ sudokcidenta, la maksimumaj temperaturoj povas esti ĉirkaŭ 40° C sed kun malaltaj procentaĵoj de relativa humideco (maksimumo 48° C, 1998). Fortaj ventoj ankaŭ karakterizas la klimaton de Krotono. La 25an de novembro 2018, energi-intensa kirlvento trafis la tujan periferion de Krotono.

Precipitaĵoj ĉefe koncentriĝas aŭtune, sed ankaŭ vintre; inter printempo kaj somero sekeco povas konsiderinde akcentiĝi, kun iuj maloftaj posttagmezaj fulmotondroj.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Naturaj areoj[redakti]

Muzeoj[redakti]

Bild-galerio[redakti]

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.