Mara Reservejo de Daresalamo

El Vikivojaĝo
Tero > Afriko > Orientafriko > Tanzanio > Sudorienta Tanzanio > Mara Reservejo de Daresalamo
Insulo Fungu Yasini, en la Mar-rezervejo de Daresalamo

La Marrezervejo Daresalamo estas mara protektita natura areo de Tanzanio , situanta proksimume je 20 km norde de Daresalamo. La rezervejo estas fakte sistemo kunmetita de kvar maraj rezervoj kiuj inkludas la kvar insulojn de Bongojo (Bongoyo), Mbudjo (Mbudya), Pangavino (Pangavini) kaj Fungu-jasino (Fungu Yasini). La totala areo de la rezervo estas proksimume 15 km2, kaj inkluzivas plurajn tropikajn ekosistemojn: koralaj rifoj, arbaro de mangrovoj kaj bedo de algoj.

Medio[redakti]

Tri el la insuloj estas el sedimenta roko, dum la kvara estas duno de sablo. Ĉiuj estas ĉirkaŭitaj de sufiĉe riĉa koralrifo, kiu malfaciligas la aliron al la insuloj ĉe malalta tajdo.

La mara rezervo estas riĉa je birdoj. Estas ankaŭ grandaj grupoj de delfenoj kaj foje, inter majo kaj aŭgusto, ĝibaj balenoj estas vidataj en la pli profundaj akvoj.

Administrado[redakti]

La marrezervejo Daresalamo estas sub la aŭtoritato de la Tanzania Estraro de de Maraj Parkoj kaj Rezervejoj, kiu respondecas pri ĉiuj naciaj maraj rezervejoj en Tanzanio. La rezervejo havas la statuson de mara protektita areo (MPA); la difino de MPA ne malpermesas la ekspluaton de la resursoj de la rezervejo, sed limigas la metodojn ene de la limoj de daŭrigebla ekspluatado. La rezerva areo inkluzivas marajn pecojn de kiuj dependas ĉiuj marbordaj fiŝkaptistaj komunumoj (ekzemple Kunduchi, Unonio, Msasani).

Historio[redakti]

Jam en la sesdekaj jaroj, la unuaj studoj pri la mara medio laŭ la marbordoj de Tanzanio indikis progreseman degeneron pro diversaj faktoroj, inkluzive de la uzo de detruaj fiŝkaptaj praktikoj, la senarbarigo de mangrovaj areoj, marborda konstruado kaj poluado. Leĝo de 1970 nomita la Fiŝkapta Leĝo enkondukis la koncepton de mara protektita areo. La kvar maraj rezervoj de Bongoyo, Mbudya, Pangavini kaj Fungu Yasini estis establitaj en 1975, kaj poste estis unuigitaj.

Riskoj por la medio[redakti]

La ĉefa minaco al la medio de la mara rezervo estas la kontinua kaj rapida kresko de la urbo Daresalamo, kiu ankaŭ generas kreskantan turisman enfluon en la rezervejon. La efiko de detruaj fiŝkaptaj praktikoj (ekzemple kun dinamito) efektivigitaj en la pasinteco en la areo estis tre reduktita per la enkonduko de tagnokta gvatservo.

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

Kreu kategorion "Sudorienta Tanzanio"