El Vikivojaĝo
Tero > Afriko > Nord-Afriko > Maroko > Marakeŝo

Marakeŝo

Marakeŝo
Marakeŝo
(مراكش, ⵎⵕⵕⴰⴽⵛ, Marrakesh, Marrakech)
Lando Maroko
Loĝantaro ĉ. 1 500 000 (kun antaŭurboj)
Alto 466m

Marakeŝo (arabe: مراكش‎, Murrākuŝ; berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵛ, Meṛṛakec; france: Marrakech; angle: Marrakesh) estas urbo en centra Maroko.

Kompreni[redakti]

Marakeŝo estas fama historia urbo, kaj verŝajne la plej grava turisma celo en Maroko. Dum la 11-a kaj 12-a jarcento ĝi estis la ĉefurbo de vasta imperio entenanta preter Maroko plurajn najbarajn landojn, inter kiuj vastan parton de la nuna Hispanio. El ĝia malnova nomo en la hispana, Marruecos, devenas la nomo uzata en la eŭropaj lingvoj por la tuta Maroko.

Marakeŝo situas ĉ. 150km oriente de la oceanbordo, ĉe la piedo de impona montoĉeno, la Okcidenta Atlaso, kiu ĝuste 60km sude de Marakeŝo superas 4000m, kun la plej alta pinto de la tuta Nordafriko, la monto Tubkal (4167m).

Historio[redakti]

Marakeŝo estis fondita en 1071 de la berbera sultano Yūsuf ibn Tāŝfīn (Josefo filo de Taŝfin), apartenanta al la dinastio de la Almoravidoj, kune kun lia edzino la reĝino Zajnab Nefzauja (kies rolo en la fondo estis surprize grava). Yusuf ibn Taŝfin estis konkerinta vastegan imperion, grandparte militante kontraŭ aliaj islamaj regantoj, kaj volis estigi novan imponan ĉefurbon.

En la posta jarcento la Almohadoj venkis la Almoravidojn kaj konkeris ankaŭ Marakeŝon (1147). Simile, post plua jarcento, la Benimerinoj venkis la Almohadojn kaj konkeris Marakeŝon (1269). Tiuj regantoj estis ĉiuj islamanaj kaj berberdevenaj; nur estis malsama sinteno pri la religio, Benimerinoj estis multe pli toleremaj ol la antaŭaj. Aldone, la ĉefurbo de la Benimerinoj ne plu estis Marakeŝo, kiu do iomete malfloris.

Nova flortempo venis dum la 17-a jarcento, kiam Marakeŝo iĝis denove ĉefurbo de nova imperio, regata de la Saadianoj (1603-1695).

Klimato[redakti]

La klimato de Marakeŝo estas varma kaj seka.

La granda dezerto Saharo estas proksima, sed proksimaj estas ankaŭ la Oceano kaj la plej alta montaro de la tuta Nordafriko, do la klimato de Marakeŝo estas duonarida (aŭ stepa), pli precize varma duonarida.

Vintre noktoj kaj matenoj estas ofte malvarmaj (inter 2°C kaj 10°C, tre malofte sub nulo), sed dum la tagoj la temperaturo supreniras ĝis 18-20°C kaj eĉ pli. Somere, noktoj estas modere varmaj, sed tagoj estas tre varmaj, ofte eĉ super 40°C.

Pluvoj estas maloftaj dum la somero, kaj pli abundaj inter oktobro kaj aprilo (6-8 pluvaj tagoj ĉiun monaton); la ĉirkaŭaj montoj en tiu tempo estas kovritaj de blanka neĝo. Entute, tamen, la jara pluvkvanto estas averaĝe 280mm, klare pli malgranda ol en sudeŭropaj urboj (ekzemple: Sevilo 535mm, Palermo 855mm, Ateno 420mm) aŭ eĉ en marokaj urboj proksimaj al la marbordo (Rabato 550mm, Kazablanko 420mm).

Aliri[redakti]

Aliri avie[redakti]

Aliri trajne[redakti]

Aliri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de centra Marakeŝo


Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.