El Vikivojaĝo
Marango
Marango
La Maranga Enirejo al Kilimanĝara Nacia Parko
Lando Tanzanio
Regiono Regiono Kilimanĝaro

Marango, (svahile: Marangu), estas urbo en Distrikto Moŝio de Regiono Kilimanĝaro en Nordorienta Tanzanio.

Kompreni[redakti]

La Marangaj Akvofaloj.

La vorto "Marangu" signifas lokon kun tro da akvoriveretoj. Ĝi estas unu el la plej popularaj lokoj en Tanzanio; ĝi situas 119 kilometrojn de la urbo Aruŝo kaj 39 kilometrojn de la municipo Moŝio.

Marangu estas dividita en Marangu Orienta kaj Marangu okcidenta, ĉiu kun sia propra vilaĝo; ĝi estas unu el la famaj lokoj de Tanzanio, konita kiel unu el la ĉefaj enirejoj por grimpi Monton Kilimanĝaro. La kvartaga kaj duona grimpado per la Marangu Route(Maranga itinero) estas konsiderata la malplej peniga.

Multaj Marangu-loĝantoj estas farmistoj kultivantaj bananojn, legomojn kaj kafon. Tamen, la plej granda fonto de enspezo estas turismo. La Marangu-itinero estas la plej populara grimp-vojo en Afriko. La urbo havas mondklasajn hotelojn kiel Babylon Lodge, Kilimanĝaro-Montoferiejo, gastigante lokajn kaj internaciajn gastoj dezirantaj grimpi Monton Kilimanĝaron. Novaj Marangu-loĝantoj estas junaj viroj el ĉiuj partoj de Tanzanio kiuj serĉas laboron en la turisma industrio kiel portistoj kaj gvidistoj.

Historio[redakti]

Antaŭ Sendependeco en 1961, la urbo Marangu estis la ĉefsidejo de la Vunja distrikto, gvidita fare de Ĉefo (Mangi Mwitori) Petro Itosi Marealle kaj Plej grava Ĉefo (Mangi Mkuu) Thomas Marealle, kiuj regis de 1952 ĝis 1961 kiam la sistemo de tribaj ĉefoj estis aboliciita.

Oni kredas ke la unua viro en la historio kiu grimpis la Kibo-pinton sur Kilimanĝaro estis Kinyala Johannes Lauwo (1871-1996) de Ashira Marangu pri kiu oni diras ke li mortis je la aĝo de 125 jarojn en majo 1996.

Marangu estas hejmo de La Marangu Teacher Training College kaj Ashira Knabina Alt-lernejo kaj multaj aliaj lernejoj kien alvenas lernantoj el tuta Tanzanio.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.