El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Mosonmagyaróvár

Mosonmagyaróvár

Mosonmagyaróvár
Mosonmagyaróvár
Urbodomo
Lando Hungario
Regiono Norda Transdanubio
Loĝantaro 32 752

Mosonmagyaróvár [moŝonmadjarOvAr] estas historia unuigita urbo, termala banloko kaj signifa turisma celloko en norda Transdanubio en Hungario. Anstataŭ la longa loknomo en loke oni neoficiale uzas la vorton Móvár.

Kompreni[redakti]

Mosonmagyaróvár situas sur ebenaĵo laŭ riverbranĉo de Danubo, kie enfluas rivero Leitha (hungare Lajta). Bratislavo troviĝas 33, Győr 35, Sopron 55, Vieno 76, Budapeŝto 139 kilometrojn (aere).

Urbomeza vido en Mosonmagyaróvár

Historio[redakti]

Dum la romia erao la loko estis nomata Ad Flexum. Dum la hungara periodo ekzistis du apartaj komunumoj: Moson kaj Magyaróvár. Jam frue oni konstruis fortikaĵon, kiu travivis plurajn militojn kun detruoj. La turkoj neniam havis la urbetojn. En la iama Magyaróvár saksa duko fondis en 1818 Ekonomian Superan Privatan instituton, kiu nuntempe estas fakultato de universitato de Győr. Dum la 19-a jarcento ne nur la agrikulturo, sed ankaŭ la industrio gravis. En 1939 Moson ka Magyaróvár unuiĝis. La urbo estis loko de fifama salvo dum la hungara revolucio en 1956.

Klimato[redakti]

Mosonmagyaróvár troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed iomete la pluvo pli ofte pluvas.

Eniri[redakti]

Mosonmagyaróvár estas bone alirebla voje kaj trajne, iomete ŝipe.

Eniri avie[redakti]

La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Bratislavo, Vieno kaj Budapeŝto, loka flughaveno en Győr.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Mosonmagyaróvár situas laŭ fervojo Budapeŝto-Vieno kun disbranĉiĝo al Bratislavo.

Eniri voje[redakti]

Mosonmagyaróvár same situas laŭ aŭtovojo (kaj ĉefvojo) Budapeŝto-Vieno kun disbranĉiĝo al Bratislavo.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Mosonmagyaróvár havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

Publika transporto[redakti]

En Mosonmagyaróvár multe da aŭtobusaj linioj estas loke.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Mosonmagyaróvár havas urban vojreton por aŭtoj.

Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár, kie fakultato funkcias

Vidi[redakti]

Katolika kirko en Mosonmagyaróvár

Fari[redakti]

  • bani en la termala banejo

Aĉeti[redakti]

Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Mosonmagyaróvár.

Vendejaroj[redakti]

  • TESCO S-Market Móvár
  • Penny Market Áruház Mosonmagyaróvár
  • SPAR szupermarket Mosonmagyaróvár
  • ALDI, Mosonmagyaróvár
  • Lidl, Mosonmagyaróvár
Restorano

Manĝi[redakti]

  • Hársfa Etterem
  • Gaben Etterem
  • Simbad Restaurant
  • Halászkert Vendéglő
  • Korzó étterem
  • Grande Pizzéria és Étterem
  • Magyaros Vendéglő Kkt
  • Domajer Halászcsárda
  • Széchenyi Étterem
  • Thermal Restaurant
  • Szent László Étterem
  • Fészek Étterem & Söröző

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Kis-Duna Motel & Camping

Hosteloj[redakti]

Hotelo

Hoteloj[redakti]

  • Hotel Panorama
  • Hotel Lajta Park
  • Corvina Hotel-Restaurant
  • Thermal Hotel Mosonmagyarovar
  • Hotel Minerva
  • Hotel Helena
  • Hotel Diamant
Policejo

Sekureco[redakti]

  • Mosonmagyaróvár konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Lébény kun mezepoka preĝejo.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.