Naturprotektejo de Ngorongoro

El Vikivojaĝo
Tero > Afriko > Orientafriko > Tanzanio > Naturprotektejo de Ngorongoro

Ngorongoro Conservation Area estas parko kaj Monda heredaĵo de Unesko en nordorienta Tanzanio, establita en 1959. Ĝi enhavas malnovan vulkanon kiu disfalis kaj formis krateron (kaldero). La krutaj flankoj de la kratero fariĝis natura ĉirkaŭbaraĵo por tre diversaj bestoj, kiuj tie vivas mulnombre.

Ĝi etendiĝas super la kaldero de Ngorongoro je 2.200 metroj super la marnivelo, mezurante pli ol 16 km en diametro. Ĝi situas en la ebenaĵo Serengeti, nordokcidente de la urbo Aruŝa kaj oriente de la Nacia Parko Serengeti.

Aldone al la samnoma kratero, la Ngorongoro-rezervo inkludas du aliajn pli malgrandajn kraterojn, Olmoti kaj Empakaai, same kiel la gravegan arkeologian ejon de la Gorĝoj Olduvai.

Sciindaĵoj[redakti]

La kratero de Ngorongoro

La Ngorongoro-Naturrezervejo estas administrita fare de la "Ngorongoro Conservation Area Authority", kiu estas sendependa korpo de la tanzania parka sistemo kaj administras la areon alimaniere; ekzemple, ene de la NCA la Masai-loĝantaro povas vivi kaj moviĝi libere (kio ne okazas en iu ajn alia parko en Tanzanio).

Lokaj Masai-triboj rajtas paŝti britarojn en ĉi tiu areo kaj povas okazi renkonti ilin kun iliaj brutoj.

Historio[redakti]

La Gorĝoj Olduvai estas konataj kiel la "lulilo de la homaro". Ĉi tie estis trovitaj restaĵoj de prahomoj de ĉirkaŭ antaŭ 1,75 milionoj da jaroj kaj diversaj fosilioj de bestoj de la ŝtonepoko.

Pejzaĝo[redakti]

La Ngorongoro-Kratero estas esence praa kolapsinta vulkano. Ĝi estas natura "edeno" por orientafrika faŭno, kaj pro tio ĝi riĉas je vasta diverseco de bestoj. Ĉirkaŭ 260 km² de savano estas tute ĉirkaŭita de monta ringo kovrita de densaj ĝangaloj.

Flaŭro kaj faŭno[redakti]

La lago kun fenikopteroj estas tipa bildo de la parko

Danke al la bona pluvado, la lagetoj kaj la malgrandaj internaj lagoj kaj riveretoj, la nokta nebulo, kiu ĉirkaŭas kaj nutras la arbarojn de la deklivoj de la malnova vulkano, la areo fariĝis vera ekosistemo.

La savano okupas la plej internan areon de la kratero, alternante kun partoj de marĉo, akaciaj pecetoj kaj aridaj duondezertaj areoj; en la centro de la kratero estas lago.

La koncentriĝo de faŭno en la kratero estas impresa: oni kalkulas, ke ĝi estas loĝata de pli ol 25.000 grandaj bestoj. La plej tipa bildo probable estas tiu de la grandegaj gregoj de zebroj kaj gnuoj, sed la plej multaj el la tipaj specioj de la savano loĝas en la kratero: elefantoj, leonoj (ĉeestas kun la plej alta denseca loĝantaro en la tuta Afriko), bubaloj, hienoj, ŝakaloj, hipopotamoj, pavianoj, gepardoj, kaj ankaŭ kelkaj sufiĉe raraj kiel nigraj rinoceroj, la lastaj postvivantoj de specio, kiu en la resto de Tanzanio estas minacata de formorto, kaj leopardoj, kiuj loĝas sur la arboj de la pluvarbaro, kiu kovras la deklivojn de la kratero.

Sennombraj specioj de birdoj allogitaj al la rezervo, kiu kun siaj multaj akvokorpoj estas allogo por migranta faŭno: inter ili la fenikopteroj meritas specialan mencion, kiuj, ĉi tie, konsistigas unu el la plej multaj kolonioj en la tuta Afriko. Forestas la ĝirafoj kaj impaloj.

do resume:

Faŭno: Leonoj, estas la plej bonaj ŝancoj vidi ilin. Gregoj de gnuoj, zebroj, kaj multaj bubaloj kaj gazeloj. Unu el la plej bonaj lokoj en orienta Afriko por vidi Nigran Rinoceron. Hipopotamoj kaj fenikopteroj vidiĝas en Magadi-lago. Hienoj kaj gepardoj estas ofte vidataj. Leopardoj estas en la naturprotektejo sed malofte vidataj, kune kun sovaĝaj hundoj.

Kiel alveni[redakti]

Leoninoj en Ngorongoro

Plej multaj homoj venas al Ngorongoro de Aruŝo (Arusha) per organizitaj safaroj. Tamen estas pli malmultekoste organizi safaron de Karatu, urbo je 10 km de la enirejoj. Ĉi tie eblas aranĝi safaron kun sendependa ŝoforo/gvidanto, kies profito iros al li mem, tanzania individuo, anstataŭ al pli granda safara kompanio, tamen ĉi tiuj veturiloj estas malpli fidindaj kaj oni scias, ke ili perdas pecojn dum oni veturas ĉirkaŭ la kratero. Ĉi tio povas aldoni aŭ malpliigi vian sperton, depende de tio, kion vi serĉas.

Permesoj/Tarifoj[redakti]

Por eksterlandanoj: 70,80 USD po persono kaj tago. 295 USD po aŭto tage (ĝi celas nur la aŭton kaj ne aŭton plenan de homoj). Pago ne per kreditkarto aŭ kontantmono NE estas akceptita, sed nur per la antaŭpagita karto TaNaPa (Tanzania National Park).

Por tanzanianoj la prezoj estas 15.000 tanzaniaj ŝilingoj tage.

Kiel ĉirkaŭiri[redakti]

Ununura vojo kuras laŭ la krono de la kratero.

Estas kvar vojoj, kiuj ligas la kronon kun la interno de la kratero; la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn per kampara aŭto.

Vidi[redakti]

Gorĝoj de Olduvai
Ol Doinyo Lengai vidita de la lago Natron
  • Gorĝoj de Olduvai. Unu el la plej gravaj lokoj por la studo de homa evoluo. Estas malgranda muzeo kun kolekto, kiu enhavas fosiliojn kaj ŝtonajn ilojn trovitajn surloke, kiuj devenas de antaŭ du milionojn da jaroj.
  • Kratero Empakaai. Ĉi tiu eksterordinara kaldero (disfalinta vulkano) konsistas el ringo da rokoj, kiuj ĉirkaŭas, ĉirkaŭ 300 m sube, salan lagon ĉirkaŭ 6 km entute. Ĝiaj koloroj iras de vigla turkiso ĝis brila marblua, depende de la horo de la tago kaj la humoro de la ĉielo kaj ĝiaj nuboj.
  • Kratero Olmoti. Bela pejzaĝo por safaraj ekskursoj. La grundo de la kratero Olmoti estas malprofunda kaj kovrita per herbotufoj.

Krom la masajoj kaj iliaj brutoj foje eblas vidi bubalojn kaj diversajn speciojn de antilopoj.

  • Ol Doinyo Lengai. Ĝi estas aktiva vulkano, kiu kuŝas ekster la parko nordoriente. Por atingi ĝin necesas longa kaj malfacila veturado.


Fari[redakti]

  • Ekskursi. Proksime al Tendejo Lago Natron, pitoreska ekskurso en kanjono kun rivereto kondukanta al Lago Natron. Iru kaj revenu al malgranda akvofalo, tra kiu vi povas plonĝi en kaŝitan kavernon. Gvidisto necesas.


Loĝi[redakti]

Sur la randoj de la kratero estas multaj dometoj kaj tendaro.

tel: +255 27 252 4295 (ofichoroj), +255 27 254 8268, +255 787 551 108 (kriznumeroj). Sur la rando de la kratero, kun bonegaj vidoj, ĝi estas la plej altnivela hotelo en la parko, kun bonegaj ĉambroj kaj frandaĵa kuirarto. Ĝi estas multekosta kaj iom stranga, sed la servo estas bonega kaj la vido bonega.

  • Ngorongoro Wildlife Lodge.

adreso: 99 Serengeti Road, Sopa Plaza, PO Box 1823, Arusha tel: +255 784 250 630, +255 784 250 631 Ĝi havas la plej bonan vidon de la kratero kaj estas unu el la plej malnovaj en la areo. Ĝi estas grandega sed havas raciajn prezojn.

tel: +255 27 254 5555, +255 27 253 7053 prezoj (aprile-maje): 195 USD duobla lito kaj 100 USD ununura lito; (junie-oktobre kaj decembre-januare): 635 USD la duobla lito kaj 435 USD la ununura lito. Tiu ĉi "lodge" estas bonega kiel bazo por safaron je nealtaj prezoj. La vido estas spirhalte bela, kaj se oni volas eviti la homamason kaj fari veran safaron, la Serena estas kion vi serĉas.

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.