Osola Valo

El Vikivojaĝo
Osola Valo
Lando Italio
Regiono Piemonto
Osola Valo
400px|noframe|Situo de Osola Valo.
Ĉefurbo Domodossola

Osola Valo (itale: Val d'Ossola), estas valo en la Piemonta Alpa arko, en la provinco Verbano-Cusio-Ossola kaj inkluzivas la basenon de la rivero Toce. De ĝi, konsiderata la ĉefa valo, disbranĉiĝas multnombraj valoj, en kiuj troviĝas multaj turismaj cellokoj.

Kompreni[redakti]

Geografio[redakti]

La Osola Valo konsistas el granda centra valo kun modesta alteco (ĉirkaŭ 200 m) en kiu troviĝas ĉiuj plej loĝataj centroj (Domodossola, Villadossola, Vogogna ). Multaj lateralaj valoj disbranĉiĝas de ĝi kaj atingas signifajn altitudojn. La ĉefaj turismaj kaj naturaj lokoj situas en tiuj valoj. La Ossola Valo estas transirita per la Toce-rivero, kiu fluas proksime de la Toce-akvofaloj en Formazza, kaj ĝiaj multaj alfluantoj. Orografie ĉirkaŭita de la Peninaj Alpoj ĉe la okcidenta flanko kaj de la Lepontaj Alpoj ĉe la norda kaj orienta flanko, la plej alta pinto en la tuta Osolo estas la Nordend-pinto (4.609 m), kiu dominas Macugnaga en la Anzasca valo. , kaj kiu ankaŭ estas la plej alta pinto en Piemonto. Preter la pintoj de la Monte Rosa montarmasivo, aliaj signifaj montoj estas Pizzo d'Andolla (3,656 m), Monte Leone (3,552 m) kaj la Blinnenhorn (3,374 m).

Kiam iri[redakti]

Alpo Devero en Valo Antigorio

La Osola klimato tendencas esti seka, sufiĉe severa vintre, milda en la someraj monatoj, kiam oni povas serĉi iom da malvarmeto en la osolaj verdaj montoj, mergi sin en la naturon per agrablaj promenoj kaj biciklaj ekskursoj, ĝui la purecon de klaraj riveretoj, kaj malvarmetaj akvofaloj. Dum la vintro, Osolo estas celo por skiantoj, la tagoj estas malvarmetaj, sed la neĝkovritaj pejzaĝoj kaj klara ĉielo estas neperdeblaj.

Historio[redakti]

La ĉefurbo de Osolo estas Domodossola, antikva urbo, jam la ĉefurbo en la tempo de la Leponzoj, nomita Oscela de Tolomeo, poste ĝi iĝis Domus-Oscelae de la urba preĝejo nomata Domus. La valo prezentas pruvojn de civilizo antaŭ la romia epoko danke al la tombejoj de Ornavasso kaj Migiandone.

Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio, la areo estis denove invadita de barbaroj (frankoj, burgondoj, ktp.) kaj fine de la 5-a jarcento ĝin okupis la lombardoj kiuj konstruis la fortikaĵon de Mattarella, kies restaĵoj dominas ankoraŭ Domodossola. Post la frankoj ĝi eniris en la Duklando de Milano.

En 1743 la supra Novara areo estis aneksita al la Regno de Sardio.

La konstruado de la w:Simplon-Tunelo ankaŭ markis gravan turnopunkton en la ekonomio de la valo. En 1905 estis la oficiala inaŭguro en la ĉeesto de reĝo Vittorio Emanuele III, kun trairo de la unua vaportrajno en 1906.

La fakto ke la 10an de septembro 1944 la w:Osola Partizana Respubliko estis establita kaj Ossola estis deklarita libera tero de nazi-faŝisma dominado estas de granda historia graveco. Tamen, la 23an de oktobro de la sama jaro la nazi-faŝisma kontraŭofensivo kaŭzis la falon de la respubliko post tagoj da furioza batalado.

La 27-an de oktobro 1977 fondiĝis la Osola Unio por Aŭtonomio , aŭtonomisma movado kun la celo de sendependa Osolo; la UOPA dissolviĝis en 1990, tamen tiu ĉi sperto metis la fundamentojn por kio poste fariĝos la provinco de Verbano-Cusio-Ossola; fakte, ekde 1992, Osolo, kune kun Verbano kaj Cusio, forlasis la provincon Novaro por konsistigi la provincon VCO.

Komuniki[redakti]

La itala estas ofte parolata en ĉiuj valoj kvankam la ofta uzo de la Osola dialekto kiu estas parto de la familio de okcidentaj lombardaj dialektoj ofte pluvivas, precipe en la pli internaj vilaĝoj. En la urboj Formazza kaj Macugnaga, oni parolas Valser-dialekton venantan de la Valezaj valoj.

Urboj[redakti]

Tegmentoj de Vogogna

Aliaj cellokoj[redakti]


Eniri[redakti]

La fervojo Domodossola - Lokarno

In treno[redakti]

Per la lineo Milano - Domodossola - Briga - Basilea.

De Lokarno rekte al Domodossola.

Aŭtobuse[redakti]

El Domodossola oni povas atingi ĉiujn valojn (horaro en la retejo Comazzibus).

Vidi[redakti]

Il Sacro Monte Calvario

Manĝi[redakti]

Preparado de la Stinchett

Trinki[redakti]

Osolo produktas diversaj ruĝaj vinoj inter kiuj la ĉefaj estas la Prunent, kiu estas produktita ekde pli ol 700 jaroj, la Cà d'Maté kaj la Tarlap. Inter la blankaj vinoj la ĉefa estas la Terrazzi Antichi (Bianco Valli Ossolane DOC).