El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Pécs

Pécs

Pécs
Pécs
Ĉefplaco
Lando Hungario
Regiono Suda Transdanubio
Loĝantaro 142 843

Pécs [pEĉ] estas la plej granda urbego, regiona centro, longe ankaŭ minurbo kaj signifa turista celloko en suda parto de Transdanubio en Hungario.

Kompreni[redakti]

Pécs situas ĉe piedo de montaro sur ebenaĵo, montetoj kaj montoj. Komló troviĝas 14, Pécsvárad 18, Siklós 25, Villány 28, Szigetvár 33, Mohács 37, Szekszárd 48, Kaposvár 60, Budapeŝto 170 kilometrojn aere.

Historio[redakti]

Urbodomo de Pécs

La romianoj fondis tie urbon sub nomo Sopiane en la unua jarcento (kelkaj romiaj ruinoj ankaŭ nun estas videblaj). La unua hungara reĝo fondis diocezon en 1009. La hungara loknomo aperis en 1235. La turkoj regis tie de 1543 ĝis 1686, sed pli frue jam en 1526 la urbo estis disrabita (la urbo havas riĉajn vidindaĵojn pri la turka erao). Spite tion la urbo tenis sian gvidan rolon en la regiono kaj firme tenas ĝin ankaŭ nun. Dum la socialismo la urbo estis loko de karba mino.

Klimato[redakti]

Pécs troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario. Tamen la montaro defendas la urbon de la nordaj malvarmaj ventoj, tial iom troe oni taksas Pécs mediteranea urbo.

Eniri[redakti]

Pécs estas bone alirebla voje kaj trajne, eĉ fluge.

Flughaveno Pécs

Eniri avie[redakti]

La loka flughaveno akceptas jam internaciajn flugojn, tamen flugoj malofte okazas.

Eniri trajne[redakti]

Pécs rekte estas atingebla el Budapeŝto kaj Kroatio (Osijek), krome estas linioj al Barcs (kun kontakto al Zagrebo) kaj Mohács.

Stacidomo de Pécs

Eniri voje[redakti]

Pécs estas facile alirebla aŭtovoje el Budapeŝto, ankaŭ el Osijek voje. Pluraj vojoj kuras al la proksimaj urboj kaj vilaĝoj, nur Komló pro la montaro estas iom malfacile.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Pécs havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Kelkloke ankaŭ biciklaj vojoj estas.

Publika transporto[redakti]

En Pécs multe da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas bona trafiko al la proksimaj urboj kaj vilaĝoj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Pécs havas urban vojreton por aŭtoj. Tamen la historia urboparto estas strikta por la granda trafiko.

Vidi[redakti]

Moskeo
Katedralo
Baroka preĝejo
Prakristana kapelo

Fari[redakti]

  • ekskursi en la montaro

Aĉeti[redakti]

Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Pécs.

Vendejaroj[redakti]

  • ÁRKÁD Üzletház, Bajcsy-Zs. u. 11.
  • Átrium Üzletház, Király u. 76.
  • Colonia Passage Üzletház, Citrom u. 2-6.
  • Kereskedők Háza, Rákóczi út 46.
  • Pécs Plaza
  • CBA supermarket
Restoracio

Manĝi[redakti]

  • Xavér Étterem, Alkotmány út
  • Kappuciner Étterem, Ferencesek út
  • Kinai Étterem (ĉina restoracio), Citrom u.
  • Új Police Étterem, Vargha Damján u.
  • Casablanca
  • Crystal Étterem
  • Bagolyvár Étterem
  • Tettye Étterem
  • Makár Óbester Étterem

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

  • Boszorkány Hostel, Boszorkány út 2.
  • Lóránt apartman, Széchenyi tér 2
  • Nap Hostel Pécs, Király utca 23-25.
Hotelo

Hoteloj[redakti]

  • Ágoston Hotel, Ágoston tér
  • Főnix Szálló, Hunyadi út 2
  • Delanta Panzió, Komlói út 30
  • Laterum Konferencia és Wellness Hotel, Hajnóczy József utca 37-39
  • Hotel Rácz, Kálvária utca 6
  • Árkádia Szálloda, Hunyadi út 1.
  • Hotel Fenyves Panoráma, Szőlő u. 64
  • Hotel Makár Sport & Wellness, Középmakár dűlő 4
  • Hunguest Hotel Kikelet, Málics Ottó út 1
  • Boutique Hotel Sopianae, Felsőmalom u. 24
  • Puchner Kastély Hotel, Rákóczi Ferenc út 22

Sekureco[redakti]

  • Pécs konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto-parko

Esperanto[redakti]

En Pécs vigla Esperanta vivo ekzistas.

Lokaj esperantistoj[redakti]

  • András Szalai

Konsulejoj[redakti]

  • Aŭstrio - honora konsulo: 7630 Pécs, Kastély u. 2 A-B

Viziti plu[redakti]

Proksime vilaĝo Abaliget kun kavo kaj lago.

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!