El Vikivojaĝo
Paestum
Paestum
Vidaĵo de Paestum
Lando Italio
Regiono Kampanio

La teritorio de la antikva urbo Paestum nuntempe estas parto de la municipo Capaccio Paestum, en provinco (subregiono) Salerno, en regiono Kampanio en Italio.

Ĝi estis deklarita de Unesko en 1988 Monda Heredaĵo. Ĝi estas unu el la ĉefaj arkeologiaj parkoj de Italio kaj Eŭropo.

Kompreni[redakti]

Aervidaĵo de la temploj je Hera kaj Pozidono
Templo je Hera

Paesto - latine Paestum - estis grava antikva greka urbo ĉe la marbordo de la Tirena Maro en suda Italio, la tiel nomata Granda Grekio, latine Magna Graecia. La ruinoj de Paestum estas famaj pro siaj tri antikvaj grekaj temploj en la dorika ordo, originante de proksimume 550 ĝis 450 a.K., kiuj estas en bonega konserva stato, fakte tie oni povas trovi la plej bone konservitajn grekajn dorikajn templojn en la mondo. La urbomuroj kaj amfiteatro estas plejparte sendifektaj, kaj la fundo de la muroj de multaj aliaj strukturoj restas, same kiel pavimitaj vojoj. La ejo estas malferma al publiko, kaj ekzistas moderna nacia muzeo ene de ĝi, kiu ankaŭ enhavas la trovaĵojn de la rilata greka loko Foce del Sele. La plej granda parto de la greka durbo ankoraŭ ne estis elfosita.

La romia geografiisto Gaius Julius Solinus en la 3-a jarcento antaŭ nia erao skribis ke ĝi estis establita fare de grakaj kolonianoj, la dorojkun la nomo de Pozidonio (malnovgreke Ποσειδωνία), ĝi estis poste konkerita fare de la lokaj lukanoj kaj poste la romianoj. La lukanoj renomis ĝin al Paistos kaj la romianoj donis al la urbo sian nunan nomon. Kiel Pesto aŭ Paestum, la urbo iĝis episkopejo, sed ĝi estis forlasita en la Frua Mezepoko, kaj plejparte forgesita ĝis la dekoka jarcento.

Historio[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Aŭtovojo Salerno-Cosenza-Reggio Calabria: elirejo Battipaglia sud.

La arkeologia areo estas je ĉirkaŭ 30 minutojn piedire de la strando.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno estas Napolo.

Eniri trajne[redakti]

De la stacidomoj SalernoNapolo centrale ĝis Paestum-stacidomo. De ĉi tie vojo daŭras proksimume dek minutojn al la arkeologia loko.

Eniri buse[redakti]

Busoj haveblaj en ĉiuj urboj de Kampanio. Linio 34 de la CSTP - Azienda della Mobilità di Salerno.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Parto de la muroj de Paesto
La amfiteatro
La templo de Athena

La sanktaj areoj[redakti]

  • La Templo de Athena - Templo dediĉita al la diino Atena.
  • Baziliko (Templo de Hera) - La plej malnova el la tri dorikaj temploj, ĝi datiĝas de la 6-a jarcento a.K.
  • Templo de Neptuno - Ĝi situas proksime de la "Baziliko", ĝi devenas de la 5-a jarcento a.K.

La publikaj areoj[redakti]

  • Agora
  • Hipogea Sanktejo (Heroon)
  • Ekklesiasterion
  • La Forumo
  • La Comitium, Curia kaj Carcer (aŭ Aerarium)
  • Kurio (Baziliko)
  • Templo de Paco
  • Sanktejo kun natatio (naĝejo)
  • Amfiteatro
  • La loĝlokoj

Muzeoj[redakti]

Via Magna Grecia, 919 - tel=+39 0828 811023

La muzeo estas unu el la plej gravaj en suda Italio kaj situas ene de la antikva urbo. Ĝi estas organizita en tri sekciojn kun la celo rakonti la historion de Paestum kaj la teritorio per la trovaĵoj.

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Al Gelso D'Oro da Nonna Sceppa

Via Laura, 45, 84047 Capaccio Scalo SA

tel=+39 0828 851064

specialaĵoj: marfiŝoj.

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

Kreu kategorion "Provinco Salerno"