Panamo estas lando situanta en Mezameriko, kiu konektas du grandajn oceanojn: la Pacifiko kaj la Atlantiko. Ĝia strategia loko igas ĝin ŝlosila punkto inter Nordameriko kaj Sudameriko, kun riĉa kultura miksaĵo kaj pejzaĝoj kiuj varias de tropikaj ĝangaloj ĝis modernaj marbordaj urboj.
| |||
![]() | |||
Ĉefurbo | Panamurbo | ||
Lingvo | Hispana | ||
Loĝantaro | 4.5 millionoj (2025) | ||
Tel. antaŭkodo | +507 | ||
Horzono | UTC-5:00 |
Regionoj
[redakti]Metropola Panamo La ĉefurbo kaj ĉirkaŭaj areoj de la Provinco Panamo, kune kun la provincoj Panamo Okcidenta kaj la kariba marbordo de la Provinco Colón. |
Okcidenta Karibio La insuloj kaj marbordoj de la provinco Bocas del Toro, la Komarko Ngäbe-Buglé, la norda zono de la provinco Chiriquí kaj la Komarko Naso Tjer Di. |
Centra-Okcidenta Panamo La altaj kaj malaltaj teroj de la provinco Coclé, la provincoj Herrera kaj Los Santos, same kiel la suda parto de Veraguas. |
Orienta Panamo kaj Darién La arbaroj kaj marĉoj de la provinco Darién, la orienta ekstremo de la Komarko Wargandí, la Komarko Guna Yala kun ĝiaj insuloj de la San-Blasa arkipelago, same kiel la komarkoj Madugandí kaj Emberá-Wounaan. |
Urboj
[redakti]
- Panamurbo – La ĉefurbo, kun tri interesaj distriktoj: la moderna urbo, la malnova urbo kaj la kolonia kvartalo.
- Portobelo – Historia urbeto kun koloniaj fortikaĵoj, agnoskita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO.
- Boquete – Konata pro kultivado de unu el la plej premiitaj kafoj en la mondo kaj pro la kolora Festivalo de Floroj kaj Kafo, unu el la plej emblemataj eventoj de la lando.
- Bocas del Toro – Ĉefa insulo de la arkipelago, kun kariba etoso, strandoj, nokta vivo kaj akvosportoj.
- Las Tablas – Fama kiel la centro de la plej konata Karnavalo de Panamo, kiu altiras milojn da vizitantoj ĉiujare.
- Boca Chica – Ideala por akvaj aktivecoj kiel boata veturado, sporta fiŝkaptado, plonĝado kaj snorkelado.
- Santa Catalina – Urbeto konata pro siaj strandoj kaj surfaj sportoj.
- Gamboa – Malgranda loko ideala por ekoturismo, situanta en regiono historie uzata de la interoceana fervojo de Panamo.
- Rigardejo de la Amerikoj (Mirador de Las Américas) – Loko ofte vizitata de turistoj kaj lokanoj, ideala por foti kun la Ponto de la Amerikoj kiel fono.
Esperantaj urboj
[redakti]Aliaj cellokoj
[redakti]- Soberanía Nacia Parko – Tropika ĝangalo atingebla el la ĉefurbo, ideala por birdobservado kaj migrado laŭ vojoj kiel la Naftodukta Vojo (Camino del Oleoducto).
- Insulo Contadora – Arkipelago kun kristalklaraj plaĝoj en la Pacifiko, perfekta por plonĝado, fiŝkaptado kaj luksaj eskapoj.
- Taboga – Insulo proksima al Panamurbo, konata kiel la “Insulo de la Floroj”, ideala por pasigi la tagon ĉe la plaĝo kaj esplori trankvilan vilaĝeton.
- Coiba Nacia Parko – Protektata mara parko, fama pro sia mara biodiverseco, koralaj rifoj kaj bonega plonĝado.
- Volcano Barú Nacia Parko – Kovras areon de proksimume 475 km²; ĉi tie troviĝas la plej alta pinto de Panamo, kun alteco de 3 475 metroj (11 401 futoj) super marnivelo.
- Darién Nacia Parko – La plej vasta kaj sovaĝa ĝangalo de Panamo, Monda Heredaĵo de UNESKO, hejmo de unika faŭno kaj indiĝenaj komunumoj.
- Punta Chame – Estas venta duoninsulo kun trankvilaj plaĝoj, populara por kitesurfado kaj semajnfina ripozo el la ĉefurbo.
- La Valo de Antón (El Valle de Antón) – Malgranda urbo situanta ene de unu el la plej grandaj loĝataj vulkanaj kaldronoj en la mondo.
Komprenu
[redakti]Panamo estas istmo kiu konektas Amerikon, kaj ĝia unika geografia pozicio ne nur markis ĝian historion kaj ekonomion, sed ankaŭ igis ĝin vera biologia ponto. Ĉi tie kunfluas specioj el ambaŭ hemisferoj, kio donas lokon al eksterordinare diversa flaŭro kaj faŭno. Panamo estas konata pro gastigi proksimume 900 birdospeciojn, kio lokigas ĝin inter la landoj kun la plej riĉa birdofaŭno en la mondo.
Krom sia natura riĉeco, Panamo estas ankaŭ kultura fandujo. Ĝia loĝantaro estas diversa kaj formita de influoj afrokaribaj, indiĝenaj, eŭropaj, aziaj kaj latinamerikaj. Tiu mestiziĝo speguliĝas en la muziko, manĝaĵoj, festoj kaj ĉiutaga vivo de la lando. Sep indiĝenaj popoloj daŭre konservas siajn lingvojn, tradiciojn kaj praarajn vivmanierojn, kio kontribuas al vigla kaj aŭtentika kultura panoramo.
Danke al sia strategia loko inter la Pacifika kaj Atlantika oceanoj, Panamo fariĝis ŝlosila centro por internacia komerco. La Panama Kanalo, unu el la plej gravaj inĝenieraj verkoj en la mondo, ebligas la trapason de ĉirkaŭ 6 % de la monda mara komerco. La ĉefurbo, Panamurbo, reflektas tiun ĉefrolon per sia impona moderna urbosilueto, sia financa distrikto kun pli ol 80 bankoj, kaj emblemaj lokoj kiel la Malnova Urbo (Casco Antiguo), la Amador-Digvojo (Calzada de Amador) kaj la Vizitcentro de Miraflores, kie vojaĝantoj povas observi proksime la funkciadon de la kanalo.
La lando ankaŭ proponas mirigan geografion: tropikajn ĝangalojn, mangrovojn, montojn, riverojn, arkipelagon, paradizajn insulojn kaj strandojn banitajn de du oceanoj. Tiu pejzaĝa diverseco, kune kun tropika klimato kun seka kaj pluva sezono, faras ĝin privilegia celloko por ekoturismo. Granda parto de ĝia teritorio estas protektata per naciaj parkoj kaj naturrezervejoj, idealaj por tiuj kiuj serĉas aventuron, faŭno-observadon, ĝangalajn migradojn aŭ simple rektan kontakton kun la naturo.
Tereno
[redakti]Historio
[redakti]
Panamo festas sian disiĝon de Kolombio la 3-an de novembro 1903, dato kiu markas la komencon de ĝia vivo kiel suverena nacio. Antaŭ tio, la teritorio estis koloniigita de Hispanio kaj poste fariĝis parto de la Vicreĝlando de Nova Granado. Post sendependiĝo de hispana regado en 1821, Panamo volonte aliĝis al la Granda Kolombio, respubliko kiu ankaŭ inkludis la nunajn teritoriojn de Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro. Tiu unio daŭris dum pluraj jardekoj, ĝis kiam en 1903 Panamo disiĝis de Kolombio, kun ekstera subteno, en kunteksto de kreskanta internacia intereso pri la konstruado de interoceana kanalo.
En tiu sama jaro oni subskribis traktaton kiu permesis la konstruadon de la Panama Kanalo, komence sub eksterlanda administrado. La verko, finita en 1914, transformis la landon en strategian punkton por la monda mara komerco. La plena kontrolo de la kanalo estis transdonita al panamanoj la 31-an de decembro 1999, laŭ la Traktatoj Torrijos-Carter, subskribitaj en 1977, kiuj establis procezon de laŭgrada transiro al plena suvereneco super tiu ĉi kerna vojo.
Dum la 20-a jarcento, Panamo travivis periodojn de militistaj registaroj kiuj influis ĝian politikan kaj institucian vivon. En 1994, la lando aboliciis sian armeon, adoptante nacian sekurecmodelon bazitan sur civilaj fortoj. Ekde tiam, ĝi firmigis unu el la plej dinamikaj ekonomioj en Latinameriko, kvankam ĝi ankoraŭ alfrontas defiojn rilate socian egalecon kaj institucian travideblecon. Ĝia ekonomio baziĝas ĉefe sur enspezoj generitaj de la kanalo, same kiel sur sektoroj kiel loĝistiko, financaj servoj kaj turismo.
Etnoj
[redakti]Klimato
[redakti]Pro sia loko proksime al la ekvatoro, Panamo havas tropikan varman klimaton kiu restas sufiĉe stabila dum la tuta jaro. Tagaj temperaturoj kutime varias inter 30 kaj 33 °C, dum nokte ili malaltiĝas al inter 21 kaj 23 °C. La klimato estas de mara tropika tipo, karakterizata per varmo, humideco kaj, kelkfoje, nuba ĉielo.
La lando havas du klare difinitajn sezonojn: la pluvsezono, kiu daŭras de majo ĝis novembro, kaj la seka sezono, loke konata kiel “somero”, kiu etendiĝas de decembro ĝis aprilo. Ĉi tiu lasta estas la plej populara periodo por viziti, ĉar la pluvokvanto signife malpliiĝas kaj la humideco estas pli malalta. Regionoj je pli alta altitudo havas pli freŝajn temperaturojn, precipe dum la nokto. En montaj areoj, ekzemple super 2 000 metroj super marnivelo, oni rekomendas kunporti varman kaj akvorezistan veston, precipe se oni planas eksterdomajn agadojn aŭ matenajn ekskursojn.
Kvankam la lando situas ekster la kutima vojo de uraganoj, dum la pluvsezono eblas fortaj ŝtormoj. Tial, se oni vizitas naturajn aŭ izolitajn lokojn, estas konsilinde kontroli la veterprognozon kaj fari taŭgajn antaŭzorgojn.
Eniri
[redakti]Landoj esceptitaj de vizo
[redakti]Civitanoj de la jenaj landoj povas eniri Panamon sen vizo, ĉar iliaj landoj havas traktatojn kun Panamo kiuj donas al iliaj civitanoj la rajton viziti ĝis 180 tagojn sen vizo, kondiĉe ke ili havas validan pasporton kun almenaŭ 6 monatoj da valideco je la momento de eniro:
Germanio, Albanio, Andoro, Antigvo kaj Barbudo, Argentino, Armenio, Aŭstralio, Aŭstrio, Bahamoj, Barbado, Belgio, Belizo, Butano, Belorusio, Bocvano, Brazilo, Brunejo, Bulgario, Kamboĝo, Kanado, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Kroatio, Kipro, Ĉeĥio, Danio, Dominiko, Ekvadoro, Salvadoro, Estonio, Fiĝioj, Finnlando, Francio, Grenado, Grekio, Gvatemalo, Gvajanio, Honduro, Hungario, Islando, Irlando, Israelo, Italio, Jamajko, Japanio, Kiribato, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgio, Norda Makedonio, Madagaskaro, Malajzio, Maldivoj, Malto, Marŝalinsuloj, Maŭricio, Meksiko, Mikronezio, Moldavio, Monako, Mongolio, Montenegro, Namibio, Nauro, Nederlando, Nov-Zelando, Nikaragvo, Norvegio, Palaŭo, Papuo-Nov-Gvineo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Portugalio, Kataro, Rumanio, Sud-Koreio, Rusio, Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Tomo kaj Principeo, San-Marino, Samoo, Sauda Arabio, Serbio, Sejŝeloj, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Salomonoj, Sud-Afriko, Hispanio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Svedio, Svislando, Tajvano, Tajlando, Tongo, Trinidado kaj Tobago, Turkio, Tuvalo, Ukrainio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Urugvajo, Vanuatuo, Vatikano, Vjetnamio.
Ĉi tio kutime ankaŭ validas por homoj kun aliaj naciecoj (ekzemple, Barato), se ili havas loĝpermesilon el unu el la menciitaj landoj. Ekzemple, persono kun barata pasporto kaj usona loĝpermeso povas eniri Panamon sen vizo. Tamen, estas rekomendinde konsulti la plej proksiman panaman diplomatian reprezenton en via loĝloko por konfirmi.

Ĝeneralaj enirpostuloj
[redakti]Je la momento de eniro en la landon, necesas prezenti la jenajn dokumentojn:
- Valida pasporto, kun almenaŭ 3 monatoj da restanta valideco.
- Elirbileto, kiu pruvas ke la vizitanto planas forlasi la landon antaŭ la fino de la permesita restado.
- Pruvo de ekonomia solvenco, minimume 500 usonaj dolaroj, kiuj povas esti kontanta mono, bankaj kartoj aŭ vojaĝĉekoj.
- Vakcinpruvo kontraŭ flava febro, nur se la persono venas el lando kie tiu malsano estas endemia.
Eniri avie
[redakti]La ĉefa internacia enirpunkto estas la Internacia Flughaveno Tocumen (PTY), situanta ĉirkaŭ 24 km for de Panamurbo. Ĝi estas unu el la plej trafikataj flughavenoj en Meza Ameriko kaj ricevas flugojn el Ameriko, Eŭropo kaj kelkaj cellokoj en la Mezoriento.
Ekzistas ankaŭ aliaj internaciaj flughavenoj, kiel Enrique Malek en David (Chiriquí) kaj Scarlett Martínez en Río Hato (Coclé), kiuj funkciigas regionajn kaj turismajn flugojn. El tiuj flughavenoj eblas daŭrigi la vojaĝon surtere al diversaj cellokoj en la lando.
Eniri trajne
[redakti]Ne ekzistas internaciaj trajnoj kiuj konektas Panamon kun aliaj landoj.
Eniri buse
[redakti]Internaciaj busoj alvenas el Kostariko kaj Nikaragvo, funkciigitaj de kompanioj kiel Tica Bus kaj aliaj centramerikaj linioj. La tera eniro kutime okazas tra Paso Canoas. De tie, eblas daŭrigi la vojaĝon al diversaj cellokoj en la lando per la nacia transportsistemo, ekde la Terminalo de Albrook en la ĉefurbo aŭ aliaj regionaj terminaloj.
Eniri piede
[redakti]Transportiĝi
[redakti]Transportiĝi perpiede
[redakti]Publika transporto
[redakti]
Transportiĝi trajne
[redakti]La Metroo de Panamo estas moderna, rapida kaj malmultekosta. Nuntempe ĝi havas du aktivajn liniojn:
- Linio 1: Albrook – Villa Zaita (centro-norde), trapasas la urbon en ĉirkaŭ 30 minutoj.
- Linio 2: San Miguelito – Nuevo Tocumen (oriente de la urbo).
La bileto en la panama metroo kostas inter $0.35 kaj $0.50, depende de la uzata linio. La pago estas farata per reŝargebla karto, kies kosto estas $2.00 (la vetkosto ne estas inkluzivita). Oni rekomendas reŝargi ĝin per pli ol $2.00 por eviti ĝenojn. Krome, oni atendas la etendon de la sistemo kun novaj linioj en la venontaj jaroj.
Transportiĝi buse
[redakti]- La vetkosto en la Metrobuso estas $0.25 por kutimaj itineroj kaj $0.75 sur koridoroj (aŭtovojoj). La transporto estas pagata per reŝargebla karto, aĉetebla ĉe stacioj aŭ en aprobitaj vendolokoj.
- La busoj funkcias inter kvartaloj kaj la urbocentro. Ĉiuj kunfluas ĉe la Granda Nacia Transporta Terminalo en Albrook, kie oni ankaŭ povas preni busojn al la interno de la lando kaj al Meza Ameriko.
- La tradiciaj “Ruĝaj Diabloj” (Diablos Rojos) jam ne cirkulas en la ĉefurbo, sed oni ankoraŭ povas vidi ilin funkcii en diversaj provincoj de la lando. Se vi decidas uzi ilin, evitu demandi rekte la tarifon al la ŝoforo, ĉar tio povas konduki al tio ke li "rondigu" la prezon en sia favoro. La plej rekomendinda estas informiĝi pri la kosto anticipe, demandante al lokanoj, kaj poste pagi ĝuste. Se vi ne havas la ĝustan ŝanĝmonon, vi povas doni rondan sumon kaj etendi la manon kvazaŭ vi atendus la restmonon – tiel vi montras ke vi jam konas la veran prezon de la vetkosto.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Ĝi estas unu el la plej uzataj rimedoj por vojaĝi ene de la lando. La ĉefaj ŝoseoj estas asfaltitaj kaj en bona stato, precipe la Panamerika Ŝoseo, kiu trairas Panamon de oriento ĝis okcidento. Oni povas lui veturilon en la plej multaj ĉefaj urboj. Por atingi kamparajn, montajn aŭ naciajn parkajn areojn, oni rekomendas uzi 4x4-aŭton. En la ĉefurbo kaj en la okcidenta parto de la lando, la trafiko kutime estas densa; krome, kelkaj ŝoforoj eble ne respektas la trafikregulojn, do estas konsilinde veturi kun zorgemo.
Vidi
[redakti]Panamo estas vide diversega lando. Oni povas vidi de nebule kovritaj montaj pejzaĝoj ĝis tropikaj ĝangaloj plenaj je sovaĝa vivo, kristalklaraj strandoj ĉe ambaŭ oceanoj kaj imponaj vulkanaj formacioj. Ankaŭ estas ofta renkonti tradiciajn vilaĝojn, verdajn kamparajn areojn kaj eĉ modernan infrastrukturon kiu kontrastas kun koloniaj kaj indiĝenaj restaĵoj. En ĉiu punkto de la lando, la miksaĵo inter naturo, historio kaj kulturo estas tuj videbla.
- Internacia Parko La Amistad – Protektata duŝtata areo kun Kostariko, agnoskita pro sia biodiverseco, nubaj arbaroj kaj migradvojoj.
- Ngäbe-Buglé – Indiĝena komarko situanta en la montara regiono okcidente de la lando, hejmo de la ngäbe- kaj buglé-popoloj, kun riĉa kultura tradicio kaj naturaj pejzaĝoj.
- San Blas – Kariba arkipelago kun pli ol 300 insuloj, administrata de la indiĝena komunumo guna, fama pro siaj netuŝitaj strandoj kaj kultura aŭtonomeco.
- Mara Nacia Parko Golfo de Chiriquí – Protektata areo en la okcidenta Pacifiko, ideala por plonĝado, snorkelado kaj observado de balenoj, ĉirkaŭita de tropikaj insuloj kaj riĉa mara vivo.
Fari
[redakti]La agadoj por ĝui Panamon estas diversaj kaj adaptiĝas al ĉiuspecaj vojaĝantoj. Oni povas fari ziplinion (canopy) en tropikaj arbaroj, migri laŭ vulkanaj aŭ ĝangalaj vojoj, rajdi ĉevalon en kamparaj regionoj de la interno, aŭ fari snorkeladon kaj plonĝadon ĉe maraj rifoj. En riveroj eblas praktiki raftingon, kaj ĉe vente traflataj strandoj oni povas ĝui kitesurfadon.
Por tiuj kiuj preferas pli trankvilajn spertojn, eblas ĝui tason da panama kafo en specialigitaj bienoj, partopreni folklorajn foirojn aŭ observi birdojn en naciaj parkoj. Oni ankaŭ povas esplori la lokan kulturon vizitante indiĝenajn komunumojn, metiejojn, aŭ simple ripozi en hamako fronte al la maro.
Komuniki
[redakti]La oficiala lingvo de Panamo estas la hispana, parolata de preskaŭ la tuta loĝantaro. Ĝia loka variaĵo, precipe en urbaj kaj marbordaj regionoj, estas markita de kariba akĉento kun klaraj influoj de antileana hispanaĵo — kiel tiu de Kubo, Porto-Riko kaj la kolombia marbordo. Oftas la aspirado de la fina “s” (ekzemple, “gracia” anstataŭ “gracias”) kaj la forlaso de la “d” en la mezo aŭ fino de vortoj (kiel “pescao” por “pescado”). La parolritmo kutime estas rapida, rekta kaj esprimoplena.
En urboj kiel Panamurbo, Colón kaj Bocas del Toro, la hispana kunekzistas kun la angla kaj loka kreola lingvo nomata guari-guari, viva heredaĵo de la afroantileaj komunumoj, posteuloj de jamajkanoj kaj barbadanoj kiuj alvenis dum la konstruado de la Kanalo. Ĉi tiu kultura miksaĵo ankaŭ influas la ĉiutagan vortprovizon: multaj panamanoj senkonscie uzas anglajn vortojn aŭ esprimojn el la kreola.
Malgraŭ siaj regionaj apartaĵoj, la panama hispana estas komprenebla por ajna hispanlingvano, kaj la lokanoj kutime adaptiĝas al pli neŭtrala kaj malrapida maniero de parolado dum interparolo kun eksterlandanoj.
Aĉeti
[redakti]Mono
[redakti]La oficiala valuto de Panamo estas la Balboa (PAB), sed la lando ĉefe uzas la usonan dolaron (USD) por ĉiuj siaj transakcioj. Fakte, ne ekzistas banknotoj en balboa, nur moneroj (de B/. 0.01 ĝis B/. 1.00), kiuj havas la saman grandecon kaj valoron kiel usonaj moneroj kaj estas uzataj interŝanĝeble. Tamen, gravas noti, ke la Balboa-moneroj ne havas valoron ekster la lando.
La avantaĝo por vizitantoj estas, ke ili povas uzi usonajn dolarojn sen neceso ŝanĝi monon. Plej multaj prezoj estas montrataj en dolaroj, kaj vi ne havos problemon uzi usonajn banknotojn kaj monerojn en ajna vendejo.
Utilaj informoj
[redakti]- Kreditkartoj estas vaste akceptataj en hoteloj, restoracioj kaj butikoj tra la tuta lando.
- En kamparaj aŭ pli malproksimaj lokoj, estas konsilinde havi kontantan monon, ĉar eble mankos pagterminaloj.
- Bankomatoj (ATM) estas disponeblaj en la plej multaj urboj kaj turismaj zonoj.
Vendejaroj
[redakti]En Panamo estas pluraj modernaj butikcentroj, konataj lokale kiel "malls", kiuj ofertas ĉion de modo kaj teknologio ĝis distro kaj gastronomio. La plej fama estas Albrook Mall, konsiderata la plej granda butikcentro en la lando, kun averaĝe 2.8 milionoj da vizitantoj monate. Ĝi estas populara inter lokanoj kaj turistoj, kaj ofte havas bonajn promociojn kaj servojn.
Krome ekzistas magazenoj por ĝeneralaj aĉetoj (aĉetado en grandaj kvantoj), kiuj ofertas produktojn je konkurencivaj prezoj por komercistoj kaj malgrandaj entreprenoj. Tiuj magazenoj troviĝas en pluraj urboj kaj kutime proponas ĉion de manĝaĵoj ĝis elektronikaj aparatoj.
Alia grava eblo estas la Libera Zono de Colón, la ĉefa libera komerca zono en la lando. Situanta en la urbo Colón, ĝi funkcias kiel strategia centro por internacia komerco kaj ofertas produktojn por ĝenerala aĉetado je konkurencivaj prezoj, precipe por komercaj aĉetantoj.
Manĝi
[redakti]La panamanoj kutime konsumadas multajn fritaĵojn en sia ĉiutaga vivo, kutimo disvastigita tra la tuta lando. Do, se vi vizitos iun ajn regionon de Panamo, estas tre probable ke vi trovos abunde frititan manĝaĵon ĉe stratvendejoj, malgrandaj restoracioj aŭ en tradiciaj matenmanĝoj. Rizo ankaŭ havas esencan lokon en la panama tablo: ĝi estas konsumata ĉiutage kaj kutime akompanata de malvarmaj salatoj aŭ legomoj — kiuj en la loka parolo prononciĝas kiel „miniestra“ — kiel lensoj, faboj aŭ harikoj.
Tradiciaj manĝaĵoj
[redakti]En la lando la plej tipaj pladoj estas:
- Panama Sancocho: konsiderata la nacia plado; kokida buljono kun ñame kaj kulantro, ideala por pluvaj tagoj aŭ post festo, servata kun blanka rizo.
- Mondongo: dika kuirita plado el bova stomako kun cicer legomoj, legomoj, ĉorizo kaj porkvosto, tre populara en tagmanĝoj kaj dimanĉaj kunvenoj.
- Rizo kun kokido: nepre ĉe familiaj kunvenoj kaj festoj, kutime akompanata de terpoma salato aŭ feria salato, kiu konsistas el terpomo kun beto.
- Panamaj Tamaloj: envolvitaj en bijao-folioj, plenigitaj per kokido, porkaĵo aŭ legomoj.
- Karimañoloj: fritaĵoj el jukao plenigitaj per viando aŭ fromaĝo, krustaj ekstere kaj molaj interne.
- Empanadoj, Bolloj, maizaj tortiloj kaj hojaldroj (ankaŭ nomataj hojaldres): popularaj elektoj por matenmanĝo aŭ kiel manĝaĵeto, kiuj kutime akompanatas de kuirita kolbaso. En la provinco Colón, hojaldroj estas konataj kiel "harina" en la parolata lingvo.
Vegetarismo kaj veganismo
[redakti]Trinki
[redakti]Kafao estas unu el la plej popularaj kaj ĉiutage konsumataj trinkaĵoj tra la tuta lando. De la tradicia tinto — malpeza nigra kafo — ĝis pli kompleksaj preparo kun lakto aŭ ŝaŭmo, la panamanoj ĝuas ĝin en matenmanĝo, posttagmeza manĝo kaj sociaj renkontiĝoj. Krome, Panamo estas internacie rekonata pro siaj altmontaj kafoj, kiel la fama Geisha, ĉefe kultivata en la regiono Boquete, kaj alte aprezata en la loka merkato same kiel en la plej bonaj kafejoj de la mondo.
Alkoholaĵoj
[redakti]Biero estas la plej konsumata alkohola trinkaĵo, kaj Panamo havas la plej altan bieran konsumon pokape en Mezameriko. Naciaj markoj kiel Balboa, Atlas, Panamá kaj Cristal estas facile troveblaj en butikoj, superbazaroj kaj trinkejoj, kaj ofte ĉeestas en renkontiĝoj, festoj kaj festadoj. Popolaj estas ankaŭ likvoroj kiel ron’ — precipe lokaj markoj kiel Ron Abuelo kaj Carta Vieja — same kiel la tradicia panama seco, distilita el sukerkano kaj ofte miksata en tropikaj kokteloj.
Loĝi
[redakti]En Panamo estas loĝejoj por ĉiuj buĝetoj kaj vojaĝstiloj. De ekonomiaj gastigaj domoj ofte uzataj de dorsosako-vojaĝantoj ĝis luksaj hoteloj, ĉio inkluzivaj feriejoj, ekologiaj loĝejoj en la ĝangalo, kaj kamparaj domoj en la montoj. En grandaj urboj kaj turismaj regionoj kiel Panamurbo, Bocas del Toro aŭ Boquete, estas ofte trovi loĝejojn kun bona interreto, klimatizilo kaj inkludita matenmanĝo. En pli foraj aŭ kamparaj lokoj, la ofertoj povas esti pli simplaj, sed ofte pli aŭtentikaj kaj trankvilaj.
Ankaŭ ekzistas feriejoj por luado, kampadejoj en naciaj parkoj kaj familiaj gastejoj. Dum alta sezono (Karnevaloj, Sankta Semajno, patriotaj festoj aŭ la fino de la jaro), oni rekomendas rezervi anticipe, ĉar la loĝdenso konsiderinde pliiĝas.
Esperanta loĝado
[redakti]Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]Hoteloj
[redakti]Sekureco
[redakti]Panamo estas relative sekura lando. Tamen, kiel en ĉiu celloko, gravas preni iujn antaŭzorgojn por garantii trankvilan sperton. Kvankam la perforta indico estas malalta kompare kun aliaj landoj en Mezameriko, ekzistas iuj zonoj en Panamurbo kaj en la ĉefurboj de provincoj konsiderataj pli vundeblaj.
Zonoj kiel El Chorrillo, Curundú, Santa Ana, Río Abajo kaj iuj partoj de San Miguelito estas konataj pro pli altaj krimindicoj, do estas konsilinde esti singarda, precipe nokte. Se vi planas eliri post mallumiĝo, prudentas konsideri ke la sekureco malpliiĝas en malaktivaj areoj, do oni rekomendas ne veturi tra solecaj lokoj dum la malfruaj horoj. Kvankam la risko ne estas granda, ĉiam estas konsilinde resti atentema.
Krome, se vi iras aĉeti, klopodu ne porti grandajn kvantojn da kontanta mono por eviti malagrablajn situaciojn. Entute, kun iom da singardo kaj sanojmo, via restado en Panamo estos sekura kaj agrabla.
Sano
[redakti]Panamo ofertas relative sanan medion por vojaĝantoj, ĉar ĝi estas libera de malsanoj kiel variolo, birdgripo kaj kolero. Krome, la krana akvo estas trinkebla en preskaŭ ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de la lando, do oni povas ĝin trinki sen neceso boligi aŭ filtrigi. Tamen, kiel antaŭzorgo, oni rekomendas konsumi botelitan akvon, precipe en kamparaj aŭ foraj lokoj kie la kondiĉoj povas varii.
Ne estas postulataj devigaj vakcinadoj por eniri la landon. Tamen, vojaĝantoj venantaj el landoj kie flavfebro estas endemia devas prezenti vakcinan ateston kontraŭ tiu malsano ĉe eniro. Kiel preventa mezuro, oni konsilas konsulti kuraciston antaŭ la vojaĝo, precipe se oni planas viziti kamparajn aŭ ĝangalajn areojn, kie sanitaraj kondiĉoj povas varii. En la tropikaj kaj humidaj zonoj de la lando, kiuj kovras preskaŭ la tutan teritorion, eblas apero de denguo, malsano transdonata de moskitoj.
Respekto
[redakti]Panamo estas diversa lando, kun miksaĵo de kulturoj, etnoj kaj vivstiloj kiuj relative harmonie kunekzistas. Kvankam ĉiutage la rasaj temoj kutime ne estas decida, ekzistas esprimoj kaj kutimoj, kiujn indas koni por eviti miskomprenojn.
Ĝenerale, panamanoj parolas rekte. En la ĉefurbo, la traktado povas ŝajni bruska aŭ senpacienca pro la rapida ritmo, sed tio ne devus esti interpretata kiel malĝentileco. En la internaj provincoj, la traktado estas kutime pli malstreĉita, amika kaj gastama, ĉu al lokanoj, ĉu al eksterlandanoj.
Unu el la plej valorataj aspektoj estas la respekto al indiĝena kulturo. Se vi vidas iun kun tradicia vesto, ne montru per fingro aŭ fotu sen permeso. Ĉiu indiĝena distrikto havas sian propran stilon, reflektante sian identecon kaj tradiciojn. Kiam oni parolas pri ili, evitu uzi la vorton „hindo“ (indio), ĉar ĝi povas soni ofenda aŭ malestima. La ĝusta estas nomi ilin indiĝenaj popoloj aŭ per ilia specifa nomo: Guna, Emberá, Ngäbe, ktp.
En la vulgara lingvo, ofte oni aŭdas vortojn kiel „moreno“ aŭ „chombo“ por rilati al homoj kun malluma haŭto. Tiuj terminoj mem ne estas ofendaj kaj en amikaj kuntekstoj oni povas uzi ilin senprobleme. Tamen, se oni diras ilin malestime aŭ nekonvene, ili povas esti insultaj. Se vi ne estas loka, plej bone estas eviti ilin.
Simile, ofte oni uzas la vorton „ĉino“ por nomi ajnan personon kiu laboras en butiko aŭ malgranda superbazaro, sendepende de ilia devenlando.
Estas ankaŭ delikataj temoj, kiujn indas trakti kun sentemo. Unu el ili estas la usona militinvado en 1989, dolora epizodo en la historio de Panamo. Kvankam multaj panamanoj volas paroli pri tiu okazaĵo, gravas fari tion kun respekto, precipe kiam oni babilas kun pli aĝaj personoj. Ĉi tio ne signifas ke usonanoj ne estas bonvenaj en la lando; plej multaj panamanoj klare distingas inter historiaj eventoj kaj la sinteno kontraŭ la nunaj vizitantoj.
Esperanto
[redakti]Lokaj esperantistoj
[redakti]Esperantaj renkontiĝoj
[redakti]Konsulejoj
[redakti]Viziti plu
[redakti]Panamo estas malgranda lando laŭ teritorio, sed kun granda natura, kultura kaj turisma riĉeco. Viziti ĝin povas esti bonega enira pordo por malkovri aliajn cellokojn en Mezameriko kaj la Karibio, regionoj kiuj ankaŭ ofertas rimarkindan diversecon de pejzaĝoj, tradicioj kaj spertoj por la vojaĝanto.
- Punta Cana kaj La Romana.
- Puerto Viejo (Talamanca) kaj San José (Kostariko).
- Ahuachapán kaj Santa Ana (El Salvadoro).
- Bayamón kaj San Juan (Puerto-Riko).
Rimarkoj
[redakti]Eksteraj ligiloj
[redakti]