Provinco Katanzaro

El Vikivojaĝo
Provinco Katanzaro
Lando Italio
Regiono Kalabrio
400px|noframe|Situo de Provinco Katanzaro.
Ĉefurbo Katanzaro

La Provinco Katanzaro (itale: provincia di Catanzaro) estas parto de regiono Kalabrio, en Italio.

Mapo de la provinco Katanzaro

Hodiaŭ la plej fama turisma areo de la provinco estas tiu inter Katanzaro kaj Soverato, en la centro de la Golfo de Squillace: ĉi tie belegaj klifoj alterniĝas kun longaj pecoj de blanka strando.

Urbaj centroj[redakti]

Katanzaro, Ĉefurbo de la provinco Katanzaro kaj de la regiono Kalabrio. Dua urba centro de la regiono laŭ loĝantaro. Tre populara en la somera sezono estas ĝia ĉemara distrikto, Catanzaro Lido.

Sellia Marina, Konata ĉemara feriurbo, ĝi inkluzivas ĉirkaŭ 14 km da strandoj en sia teritorio. De 2018 ĝis 2020 ŝi ricevis la Bluan Flagon.

Girifalco, Urbo kuŝanta sur la montetoj je ĉirkaŭ 450 metroj alta. Monto Covello estas parto de sia teritorio, kiu de ĝiaj plej altaj punktoj videblas kaj la Tirena kaj la Ionia Maro.

Squillace

Taverna, Situanta proksime al la malgranda Sila.

Tiriolo, Ankaŭ tre proksima al la malgranda Sila.

Aliaj cellokoj[redakti]

en la tirena marbordo: Nocera Terinese kaj Falerna.

en la ionia marbordo: [[[Stalettì]], Montepaone Lido, Roccelletta di Borgia, Davoli, kaj Botricello

en la landinterno: Maida ĉe la piedoj de la Preserre.


Notoj[redakti]

La grekoj nomis la loĝantojn de ĉi tiu provinco "Italoi", rilate al ilia reĝo Italo, kiu laŭ legendo devenis de la trojanoj. Sub la imperiestro Aŭgusto la tuta Kalabrio nomiĝis Italio, nomo poste etendita al la tuta duoninsulo.

La teritorio de la provinco limas norde al la altebenaĵo "Sila" kaj sude al la "Serre Calabresi". La centra parto okupas grandan parton de la Istmo de Katanzaro, kiu konsistas el mallarĝa valo de ĉirkaŭ 30 km, kiu kunigas la marbordojn de la Tirena kaj Ionia maroj, (golfo de Sant'Eufemia kaj Golfo de Squillace), kiu ankaŭ estas la plej mallarĝa punkto de la tuta itala duoninsulo.