| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Emilio-Romanjo | |
Loĝantaro | 155.682 (2023) | |
Alto | 4 |
Raveno estas urbo en regiono Emilio-Romanjo en Italio.
Kompreni
[redakti]La urbocentro situas je 8 km de la Adriatiko, al kiu ĝi estas konektita per la Candiano-kanalo.
La urbo enhavas ankaŭ multajn vilaĝetojn, pluraj el kiuj estas sur la marbordo kun malsamaj strandoj.
Historio
[redakti]Kvankam hodiaŭ ĝi estas nenio alia ol mezgranda urbo, sen aparta graveco en la ekonomia kampo, Raveno povas fanfaroni pri pasinteco kiel imperia ĉefurbo ekde la komenco de la 5-a jarcento, kiam ĝi estis elektita pro ĝia pozicio kiel protektita areo kontraŭ barbaraj invadantoj, protekto garantiita de lagunoj kaj marĉoj kiuj ĉirkaŭis la urbon tiutempe kaj la ĉeesto de la haven-urbo Classe, kiu en romia tempo estis la bazo de la floto kiu kontrolis la orientan Mediteraneon.
La Okcident-Romia Imperiestro estis sekvita fare de la gotoj en 476 kaj, en la meza 6-a jarcento, de la bizanca eksarko; la ĉeesto de la imperiaj kaj reĝaj kortegoj igis Ravenon la plej popolriĉa urbo en Italio en tiu periodo, kun la konstruado de grandaj verkoj, precipe bazilikoj kaj maŭzoleoj dizajnitaj por festi la potencajn homojn kiuj sukcedis unu la alian sur la trono kaj ilia kristana kredo, eternigita danke al mozaika arto.
Malgraŭ tre longa periodo de malkresko post la fino de ĝia rolo kiel ĉefurbo, la multaj mozaikoj kiuj postvivis la rabadon alvenis al ni en perfekta stato de konservado, ankaŭ dank'al la laboro de la restaŭristoj, tiel farante Ravenon "la urbo de mozaikoj", agnoskita kiel monda heredaĵo de Unesko.
Oni devas diri, ke la malkresko de la urbo post la bizanca periodo kontribuis al la konservado de la tiamaj konstruaĵoj, kiuj ne estis anstataŭigitaj pro manko de riĉa klaso kapabla elporti la elspezon, nek "retuŝitaj" tro peze en la sekvaj jarcentoj.
Sed estas aliaj heredaĵoj de la malproksima pasinteco. La romianoj kreis la pinarbarojn ĉe la marbordo kiel veran vivantan magazenon por la bezonoj de la havenkonstruejoj de Classe, kaj dum la jarcentoj ili estis prizorgataj kaj pligrandigitaj antaŭ ĉio de la monaĥejoj - la monaĥoj petis al pekuloj buŝelojn da pin-nuksoj en pentofarado. Eĉ Dante Aligheri, en la 6-jara ekzilo en la urbo, konis kaj aprezis la "densan kaj vivantan" arbaron, kiu en 1300 havis etendaĵon de 35 km longa kaj 4 km. de larĝo laŭ la marborda strio. Ĝis nun restas nur la Pinarbaroj de San Vitale, norde, kaj tiu de Classe sude, kondiĉigitaj de protekto ene de la Parco Regionale del delta del Po.
Klimato
[redakti]La klimato de Raveno estas karakteriza ĉar ĝi estas en la Pada Valo, sed estas influita per la adriatika maro, kun modere malvarmaj vintroj sed varmaj someroj. En kaj somero kaj vintro la aero havas signifan gradon da humideco, (75.3% kaj 86% respektive).
Pro tio la periodoj de plej granda turisma enfluo, estas aŭtuno kaj printempo, sed ĉikaze la ĉefaj monumentoj suferas pro granda homamaso, kio faras viziti la UNESKO-ejojn sufiĉe konfuza. Tial, se la ĉefa intenco estas ĝui la belecon de la mozaikoj, estas konsilinde elekti malaltajn sezonajn periodojn (t.e. somero kaj vintro).