Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Riace
Riace
Panoramo de Riace
Lando Italio
Regiono Kalabrio
Loĝantaro 1.778 (31-5-2022)
La bronzaĵoj de Riace.

Riace estas urbo en regiono Kalabrio en Italio.

Kompreni

[redakti]

Riace fariĝis fama pro la bronzaj skulptaĵoj al kiuj ĝi donis ĝian nomon : la "bronzaĵoj de Riace", du grekaj skulptaĵoj kiuj originas el la 5-a jarcento a.K. malkovritaj en 1972, kiuj estas nuntempe en la nacia muzeo de Reĝjo Kalabria.

Urbodomo de Riace kaj murpentraĵo (2018).

De 2004 ĝis 2018, Riace ankaŭ atingis internacian famon danke al sia programo por akceptii rifuĝintojn kaj migrantojn, promociitan precipe de Domenico Lucano, trifoje elektita urbestro de Riace. La akceptsistemo valida en la komunumo dum ĉi tiuj dek kvin jaroj, ĵurnalisme difinita kiel la "modelo de Riace", estis dividita en diversaj agoj: uzo de regionaj monrimedoj celantaj la renovigon de forlasitaj domoj, oferto de gastigado al migrantoj kaj azilpetantoj, kiuj estis dungitaj en metiistaj laborejoj de teksado, vitrofarado kaj konfitado. Rimarkindas ankaŭ la kreado de la "Riace-eŭro", "loka valuto", kiu povis esti uzata ankaŭ de turistoj. En 2017, ekzistis 470 eksterlandaj civitanoj loĝantaj en Riace, 26.2% de la tuta loĝantaro.

Ekde oktobro 2017, tia loka politiko estis la temo de juĝaj esploroj pro iuj leĝaj malobservoj; En la unua proceso, la urbestro Lucano komence ricevis severan punon, sed je la 11a de oktobro 2023 la apelacia proceso reduktis la punon je 1 jaro kaj 6 monatoj, tamen kun suspendita puno. La urbestro tiam povis kandidatiĝi denove kaj estis reelektita por la trian fojon.

Historio

[redakti]

La nomo oni supozas veni de la grek-bizanca Ῥυάκη (Ryaki), kun la signifo "malgranda rivereto".

Fine de la Mezepoko la urbo havis urbomuron kun tri alirpordegoj; poste sur la marbordo, la Casamona Turo estis konstruita por malhelpi turkajn trudenirojn. Tiu Turo estis parto de serio de turoj ĉeestantaj sur la ionia marbordo, kun la celo de monitorado kaj malhelpado de la saracena atako.

Riace iĝis sendependa municipo en 1811.

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

La "Strada Statale 106 Jonica" pasas ene de la ĉemara vilaĝo de Riace (Marina di Riace).

Por atingi Riace de la Nordo necesas preni la A3 Salerno-Reggio Calabria, eliri ĉe la elirejo Lamezia Terme/Catanzaro, eniri la SS 280 ĝis Catanzaro, daŭrigi la SS19 ĝis Catanzaro-lido, preni la SS 106 al Marina di Riace kaj prenu la provincan vojon supren al la monteta urbo.

Por atingi Riace el la sudo necesas preni la A3 Salerno-Reggio Calabria, eliri ĉe la elirejo Rosarno kaj preni la ĉefan ionian-tirenan komunikan vojon supren al Gioiosa Jonica kaj poste daŭrigi, prenante la SS.106 direkte al Catanzaro, ĝis Riace Marina

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
la Patrina Preĝejo aŭ Preĝejo de Santa Maria Assunta
la Preĝejo de Sankta Spirito.
Festo de la sanktuloj Cosma kaj Damiano.
Rekonstruo de antikva muelejo en Riace.
Fontano en la historia centro de Riace.
Historia centro de Riace.
Piazza Pinnarò en Riace.
  • Palazzo Petrolo: historia dekok-jarcenta loĝejo situanta en Piazza del Carmine, kun deknaŭ-jarcenta granitportalo, kiu donas aliron al la palaco.
  • Sanktejo de Sanktuloj Cosma kaj Damiano

Fari

[redakti]

Ĉiujara kinej-okazaĵo okazigita en frua aŭgusto.

  • La kulturo de Riace estas proksime ligita al la festo de la kuracistaj sanktuloj Cosma kaj Damiano, festita la 25, 26 kaj 27 de septembro. Devotuloj kiuj venas el najbaraj urboj (kaj pretere) havas la kutimon atingi la sanktejon piede, kiel signo de sia lojaleco, kaj ĉiufoje ili dankas la sanktulojn per donacoj, kantoj kaj dancoj.

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

    Kreu kategorion "Marbordo de la Jasmenoj"