Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Afriko > Orientafriko > Burundo > Provinco Bururo > Rumongo

Rumongo

Rumongo
Rumongo
Strato en Rumongo
Lando Burundo
Regiono Provinco Bururo
Loĝantaro 75.729 (2020)
Alto 809 m
Manĝaĵ-vendejo en Rumongo
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas en kategorio :

Rumongo estas urbo en Burundo.

Rumongo (Rumonge), estas la ĉefurbo de la provinco Rumongo, en sudorienta Burundo, kaj haveno ĉe la bordo de la lago Tanganiko. Ĝi estas grava transitpunkto ĉe la lago por komerco al Burundo kaj aliaj partoj de Orienta Afriko.

Rumongo situas ĉe la limoj de Burundo, la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) kaj Tanzanio, kio klarigas kial multaj el siaj loĝantoj enmigris el ĉi tiuj du landoj. Rumongo situas proksime al la Lago Tanganiko, norde de la tanzania urbo Kigomo, kaj oriente de DRK-a urbo Baraka. Ĝi estas la kvara plej granda urbo en Burundo post Buĵumburo, Gitega kaj Ngozi.

Kompreni

[redakti]
Sentempa metiisteco en Rumonge
Vendejoj eb Rumongo
Panvendejo en Rumongo
Banko de la Respubliko de Burundo
Apoteko

En la urbo, la plimulto de la loĝantoj estas islamanoj, kiel pruvas la granda nombro da moskeoj konstruitaj en la urbocentraj kvartaloj. Kristanismo ankaŭ spertas rimarkindan kreskon pro el-kampara en-migrado, (multaj homoj forlasis kamparajn regionojn por ekloĝi en la urbo Rumongo, el kiuj multaj estas kristanoj (kaj katolikaj kaj protestantaj).

La ekonomia graveco de la regiono Rumonge devenas de la lago Tanganiko kaj de la fekundeco de ĝia grundo. Fiŝkaptado estas praktikata, kaj la kaptaĵo estas vendita en diversaj partoj de Burundo. Manioko estas kultivata, la baza nutraĵo en Rumongo kaj tra la tuta regiono, kie oni parolas la svahilan.

Palmoj ankaŭ estas kultivataj, kultivaĵo kiu signife kontribuas al la ekonomia stabileco de Rumongo.

Koncerne brutaron, Rumongo havas grandan nombron da bestoj: oni bredas kokojn, anasojn, kaprojn, ŝafojn, bovojn kaj kolombojn. Porkojn kaj hundojn oni ne tenas tie, ĉar tiuj bestoj estas malaprobataj de islamanoj.

Historio

[redakti]

La censo de 2008 registris loĝantaron de 35.931 en Rumongo, kiu pliiĝis al 75.729 en la jaro 2020, igante ĝin la kvara plej granda urbo de Burundo.

En majo 2024, la kampoj de rizo, manioko, banano kaj batato laŭlonge de la rivero estis inunditaj, kaj la palmarbaretoj difektiĝis. Multaj loĝantoj de la urbo devis forlasi siajn domojn.

La milito en 2025 (la kongolandaj rebelgrupoj atakis centmilojn da civiluloj), nuliigis la komercon en la haveno de Rumongo.

Klimato

[redakti]

Eniri

[redakti]

Eniri avie

[redakti]

Eniri trajne

[redakti]

Eniri buse

[redakti]

Transportiĝi

[redakti]

Transportiĝi perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Transportiĝi aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Rumongo estas turisma regiono. Ĝi famas pri multaj strandoj, bela pejzaĝo, impresaj montoj kaj hoteloj.

"Saga Resha" (situanta ĉe la bordoj de la lago Tanganiko) estas la plej bona kaj plej bela strando en Burundo. Ĝi estis sub belga kolonia regado kaj, post sendependeco, estis prizorgata de burundanoj. Ĝi estas granda strando bordita de allogaj, respektindaj blankaj domoj. La akvo estas ĉiam pura, kaj turistoj, urbanoj el la urbo aŭ loĝantoj de aliaj partoj de Burundo svarmas tien dum semajnfinoj por ĝui la freŝan aeron de la lago Tanganiko, naĝi, sunbani aŭ simple aŭskulti muzikon. Aliaj, pli malgrandaj strandoj estas ne malpli agrablaj kaj estas aprezataj pro sia aerkvalito kaj belaj akvoj.

Koncerne la pejzaĝon, Rumongo ofertas iujn el la plej belaj en Burundo. La abunda verdaĵo estas konstante impresa. Palmoj donas al ĝi belan aspekton. La ĉirkaŭaj montetoj kaj malgrandaj riveroj plue plifortigas la belecon de Rumongo.

En Rumonge, estas la pli bela kaj granda hotelo en suda Burundo, en eŭropa stilo kun multaj ĉambroj; ĝi bonvenigas multajn internaciajn turistojn. Estas ankaŭ aliaj, pli malgrandaj hoteloj.


Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]
Infanĝardeno "La Espero" en Rumongo, fare de ANEB

Infanĝardeno "La Espero" aktivas en Rumongo

(Laŭ artikolo de HeKo 807 1-B, 2 mar 23)

Interesa didaktika projekto disvolviĝis danke al esperantistoj en Burundio.

Fondite en 2018 sub la nomo “La Espero”, infanĝardeno en Rumongo (69 km sude de Buĵumburo, ankaŭ ĉe la lagobordo) gastigis sepdekon da infanoj tri- ĝis kvinjaraĝaj, prizorgataj de kvin geinstruistoj. La lernejeto apartenas al la landa asocio de Esperanto, ANEB, aliĝinta al UEA.

Bedaŭrinde, almenaŭ je la dato de la artikolo, neniu infano tie parolis esperanton, sed la infanoj almenaŭ sukcesis bele kanti “Nigra kato, nigra kato / estas vi”, post panika momento pro la unuafoja renkonto kun blankuloj (el la redakcio de “Heroldo de Esperanto”).

La infanĝardeno ekzistis danke al mecenatoj, plus la kotizoj pagitaj de la familioj. Akompaninte la redaktoron, s-ino Ada Florence Iracadukunda promesis verki pli detalan artikolon por HdE.

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.