El Vikivojaĝo
Salerno
Salerno
Lando Italio
Regiono Kampanio
Loĝantaro 132 507 (2019)
Alto 0-90m
Ponte dei Diavoli (Ponto de la Diabloj)

Salerno (ankaŭ itale Salerno /sa'lɛrno/) estas urbo en Kampanio en suda Italio.


Kompreni[redakti]

Kuŝanta ĉe la bordo de la Tirena Maro, Salerno estas nuntempe mezgrava haveno kaj provinca ĉefurbo.

La glortempo de Salerno estis tamen dum la Mezepoko, de la 7-a ĝis la 13-a jarcento, sub la Lombardoj kaj poste la Normandoj. Al tiu epoko apartenas la Katedralo, la Kastelo (fondita antaŭe), la Abatejo Sankta Benedikto, la Mezepoka Akvodukto, la Palaco de Arechis, konstruita sur la restaĵoj de romiaj banejoj, kaj diversaj pluaj monumentoj.

Por la amantoj de marbanado, estas apud Salerno vastaj plaĝoj (oriente) kaj rokaj marbordoj kun malgrandaj plaĝoj (okcidente).


Historio[redakti]

La konata historio de Salerno komenciĝas en la 6-a jarcento a.K., kiel vilaĝo kunloĝata de oskoj kaj etruskoj, du popoloj de antikva Italio. En la jaro 197 a.K. la urbo iĝis romia kolonio.

Jam sub Romio Salerno prosperis pro sia favora lokiĝo. Post la fino de la Romia Imperio, en 646 la urbo estis konkerita de la Lombardoj loĝantaj en Kampanio (duklando de Benevento). La jaro 774 estis gravega jaro por ĉiuj lombardoj: en Norditalio ili estis konkeritaj kaj submetitaj de Karolo la Granda; sekve, en Suditalio la duko de Benevento Arechis la 2-a deklaris sin "princo" de la restantaj lombardoj. Li ankaŭ decidis movi sian reĝdomon de Benevento al Salerno, kie li konstruis novan, pli luksan palacon.

Sub la lombardoj, Salerno, duklanda ĉefurbo, multe prosperis. Ankaŭ estis favora al ĝi la proksimeco al la mara respubliko Amalfi, kies ŝipoj trairis la tutan Mediteraneon. Multaj monumentoj atestas la bonstaton de la duklanda ĉefurbo, kies famon pli grandigis la "Salerna Kuracista Lernejo" (latine: Schola Medica Salernitana), funkcianta simile al universitato kaj verŝajne la plej frua instituto simila al universitato en la tuta Eŭropo.

En 1077 la urbo estis konkerita de la normandoj, kiu daŭrigis sian rolon de ĉefurbo, eĉ super pli vasta areo (preskaŭ la tuta Suditalio krom Napolo). En 1127 tamen Roĝero la 2-a kunmetis Suditalion kaj Sicilion sub unu ĉefurbon, Palermon en Sicilio, kaj la rolo de Salerno iomete malgrandiĝis, kvankam ne plene nuliĝis.

Salerno ne plu reprenis la rolon de ĉefurbo, ĉar en la posta jarcento la ĉefurbo de Suditalio iĝis Napolo. Malgraŭ tio, ĝia kondiĉo restis sufiĉe prospera ĝis la 16-a jarcento, kiam Suditalio estis regata de Hispanio, kiu favoris la povon de la lokaj baronoj. En 1647 la salernanoj partoprenis la fiaskontan ribelon kontraŭ la regantoj; poste la pesto (1656) kaj du tertremoj (1688 kaj 1694) donis teruran frapon al la urbo.

Salerno malrapide refortiĝis, sed ĉirkaŭ 1750 ankoraŭ loĝis en ĝi nur ĉirkaŭ 1500 familioj.


(...)

Klimato[redakti]

Aliri[redakti]

Avie[redakti]

La flughaveno de Salerno ne akceptas nuntempe (2022) komercajn flugojn. La malfermo por tiaj kunligoj okazos laŭplane en 2024. Retejo: www.aeroportosalerno.it (itale kaj angle)

La internacia flughaveno de Napolo "Capodichino" estas ĉirkaŭ 60 km nordokcidente de Salerno. Retejo: www.aeroportodinapoli.it/ (itale kaj angle)

Trajne[redakti]

Buse[redakti]

Aŭte[redakti]

Ŝipe[redakti]

Utilaj ŝipaj kunligoj (pramoj kaj glitŝipoj) haveblas inter Salerno kaj Sicilio, plejparte nur somere.

Moviĝi[redakti]

Piede[redakti]

Per publika transporto[redakti]

Aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Salerno



Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.