| |||
| Ĉefurbo | Singapuro | ||
Singapuro (ĉine: 新加坡; malaje: Singapura; tamile: சிங்கப்பூர்), estas urboŝtato en Sud-Orienta Azio.
Singapuro estas estas ofte priskibita per sufiĉe multaj superlativoj. Ĝi estas ne nur fandujo de kulturoj, ĝi estas konsiderata kaj riĉa kaj tre pura, sed ankaŭ sufiĉe severa urbo. Pro tio antaŭrigardo al la vojaĝinformoj estas vere oportuna. Kvankam "nur" urbo, krom preskaŭ perfekta loka transportsistemo, ĝi ofertas nekredeblan elekton de kuirarto, kulturo kaj distro - sed je pli alta prezo kompare kun la resto de Sudorienta Azio.
Ĝi estas insularo, konsistanta el 58 insuloj, el kiuj la plej granda kaj plej grava estas la insulo Singapuro, hejmo de la metropolo. Norde, Singapuro estas apartigita de Malajzio per la Johora Markolo, kaj sude, ĝi estas apartigita de la indoneziaj Riau-Insuloj per la Singapura Markolo.



Ĝi estas la kvara plej granda financa centro de la mondo, kaj estas unu el la ĉefaj kosmopolitaj urboj de la mondo, ludante gravan rolon en internacia komerco kaj financo. Ĝia haveno estas inter la kvin plej grandaj laŭ aktiveco kaj trafiko tutmonde.
Singapuro havas longan historion de enmigrado. La loĝantaro estas divers-devena; la pli ol kvin milionoj da loĝantoj estas ĉefe ĉinoj, malajoj, hindoj kaj aliaj homoj de azia kaj eŭropa deveno.
Kvardek du procentoj de la loĝantaro estas ne-civitanoj, laborantaj aŭ studantaj ĉi tie. Fremdaj laboristoj konsistigas 50% de la personaro de la sektoro de la servoj. Plej multaj el ili venas el Ĉinio, Malajzio, Filipinoj, Nordameriko, Mezoriento, Eŭropo, Aŭstralio kaj Barato.
Singapuro estas la dua plej dense loĝata lando en la mondo post Monako. En 2009, ĝi atingis la plej altan koncentriĝon de milionuloj po loĝantaro, superante Honkongon, Svislandon, Kataron kaj Kuvajton.
Moderna Singapuro estis fondita kiel brita komerca kolonio en 1819, kaj ekde sendependeco, ĝi fariĝis unu el la plej prosperaj landoj de la mondo kaj famas pro ĝia haveno, unu el la plej trafikataj havenoj de la mondo. Singapura manĝaĵo estas legenda (singapura kuirarto ofte estas influita de malaja, ĉina kaj hinda kuirartoj.), krom multaj restoracioj, kiuj povas esti multekostaj, estas ankaŭ viglaj stratvendejaj budoj, kiuj vendas vastan gamon da malmultekostaj manĝaĵoj, kaj 24-horaj kafejoj ofertantaj ankaŭ malmultekostaj manĝaĵojn el ĉiuj partoj de Azio. Kombinante la nubskrapulojn kaj butikcentrojn de riĉa moderna urbo kun miksaĵo de malsamaj aziaj kulturoj kaj tropika klimato, bonan butikumadon kaj viglan noktan vivon, ĉi tiu Ĝardenurbo estas bonega intermeza haltejo aŭ ideala deirpunkto por eksplori la regionon.
La lando, kromnomita la "Svislando de Azio" estas por multaj bonvena ripozo de la kaoso, malpuraĵo kaj malriĉeco de granda parto de la resto de Sudorienta Azio.
Klimato
[redakti]La klimato de Singapuro, estas ekvatora, sen apartaj sezonoj, kun unuforma temperaturo kaj premo, alta humideco, kaj abunda pluvo. Averaĝaj minimumaj kaj maksimumaj temperaturoj varias de 22 °C ĝis 34 °C. Averaĝe, relativa humideco havas la jenajn ekstremojn: 95% malfrue nokte kaj frumatene, kaj 60% posttagmeze. Dum la plej pluvaj periodoj, humideco povas ŝvebi ĉirkaŭ 90% dum la tuta tago, aŭ eĉ iomete superi ĉi tiun ciferon. La oficiale registritaj minimumaj kaj maksimumaj temperaturoj historie estis 19.4 °C kaj 36.7 °C, respektive.
Aprilo kaj majo estas la plej varmaj monatoj, dum novembro kaj decembro estas la plej malsekaj kun la musona sezono. Inter aŭgusto kaj oktobro, nubo da fumo ofte formiĝas pro bruligado de arbustaĵoj en najbara Indonezio; foje la denseco de la nebuleto estas tiel densa, ke ĝi kreas alarmon pri publika sano.
Esperanto
[redakti]- Adreso: 170 Bishan St 13, #4-53, 570170 Singapore, Singapuro