El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Azio > Suda Azio > Srilanko

Srilanko

Srilanko
Srilanko
(ශ්‍රී ලංකා Śrī Laṃkā, இலங்கை Ilaṅkai)
Ĉefurbo Kolombo[1]
Lingvo sinhala, tamila
Areo 65610 km²
Loĝantaro 21 919 000 (2020)
Monunuo Srilanka rupio (LKR)[2]
Tel. antaŭkodo +94
Horzono UTC+5:30

Srilanko (sinhale ශ්‍රී ලංකා Śrī Laṃkā, tamile இலங்கை Ilaṅkai, angle Srilanka) estas lando (insulo) en Suda Azio. Ĝia malnova nomo estis Cejlono (angle Ceylon).

La tutan landon entenas unu insulo, preskaŭ samgranda kiel Tasmanio (kaj ĉ. 15-20% pli malgranda ol Irlando aŭ Hokkaido). Aldonindaj estas nur malgrandaj insuloj, kiel Mannar (130km²) kaj Kayts (64km²).

La Ponto de Rama fotita de satelito

Ĝi kuŝas en la Hinda Oceano, ĝuste sude de la suda pinto de Barato, de kiu ĝin disigas markolo, la Palka Markolo; en la plej mallarĝa loko, inter la bordoj de Barato kaj Srilanko estas nur 48km, kaj ĝuste tie sinsekvo de kalkoŝtonaj sablejoj kaj subakvaj rokoj similas naturan ponton, kiun la lokanoj nomis Ponto de Rama kaj la eŭropanoj Ponto de Adamo.

La tradicia ĉefurbo de Srilanko estas la urbo Kolombo, sed la parlamento situas en alia proksima urbo (unu el la antaŭurboj), Sri Jayawardanapura (ankaŭ: Sri Jayawardanapura Kotte), ĉirkaŭ 10km sudoriente.


Regionoj[redakti]


Centra Provinco
Norda Provinco
Nordcentra Provinco
Orienta Provinco
Nordokcidenta Provinco
Sabaragamuwa
Suda Provinco
Uva
Okcidenta Provinco


Urboj[redakti]

  • Kolombo (sinhale කොළඹ, tamile கொழும்பு, angle Colombo), la plej granda urbo kaj historia ĉefurbo (hodiaŭ la Parlamento ne plu estas en Kolombo, sed la Prezidanto kaj la Ĉefministro daŭre loĝas en ĝi);
  • Sri Jayawardanapura (sinhale ශ්‍රී ජයවර්ධනපුර කෝට්ටේ, tamile ஶ்ரீ ஜெயவர்த்தனபுர கோட்டை), antaŭurbo de Kolombo kie situas la Parlamento;
  • Anuradhapura (sinhale අනුරාධපුරය, tamile அனுராதபுரம்), antikva ĉefurbo, en nordocentra provinco;
  • Battikaloa (sinhale මඩකලපුව, tamile மட்டக்களப்பு, angle Batticaloa), vokata lando de la kantanta fiŝo, kun belaj sablaj marbordoj;
  • Galle (sinhale ගාල්ල, tamile காலி), kun fama nederlanda fortikaĵo;
  • Ĝafna (sinhale යාපනය, tamile யாழ்ப்பாணம், angle Jaffna), antikva urbo, preskaŭ en la plej norda loko de la insulo;
  • Kandy (sinhale මහනුවර, tamile கண்டி), kun antikva templo entenanta denton diratan de Ŝablono:Budho Gotamo;
  • Negombo (sinhale මහනුවර, tamile கண்டி), kun belaj pejzaĝoj
  • Nuŭara Elija (sinhale නුවර එළිය, tamile நுவரேலியா, angle Nuwara Eliya), tropikmontara loko, pli ol 1800m super la marnivelo

Aliaj cellokoj[redakti]

  • Protektata arbaro Sinharaja
  • Nacia Parko Kumana
  • Nacia Parko Jala (Yala)
  • Sri Pada

Kompreni[redakti]

Tereno[redakti]

Historio[redakti]

Etnoj[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Eniri piede[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Rizo kun diversaj kareaĵoj

La srilanka kuirarto similas al la kuirarto de suda Barato, kun pluraj influoj alportitaj de la transmaraj komercistoj. Gravan rolon en ĝi havas rizo kaj kokoso. Kutime la rizo estas manĝata kun spica kareaĵo (angle curry) el koko, fiŝo, aliaj viandoj, aŭ legumenoj (lentoj, fazeoloj ktp), kaj aldone legomoj aŭ kelkfoje fruktoj.

Same kiel baratanoj, srilankanoj plejparte manĝas per sia dekstra mano (nur la dekstra), sen manĝiloj. En multaj lokoj haveblas manĝiloj por tiuj kiuj petas ilin.

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Rizo kuirita en kokoslakto (kiribath)
  • Kiribath (el la sinhalaj vortoj kiri = lakto, bath = rizo) estas manĝaĵo el rizo boligita en kokoslakto; ĝi estas taksata bonaŭgura kaj estas manĝata tradicie la matenon de la unua tago de la monato kaj en pluraj festoj.

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]

  1. Tamen la sidejo de la leĝfaranta parlamento estas en antaŭurbo de Kolombo, Sri Jayawardanapura.
  2. 1 EUR = ĉ. 230 LKR, 1 USD = ĉ. 200 USD (2021)

Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.