El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Szeged

Szeged

Szeged
Szeged Flago (aŭ blazono)
Katedralo, simbolo de Szeged
Lando Hungario
Loĝantaro 160 766
Alto 75 m

Szeged [seged] estas urbego, kuracbanloko kaj signifa turista celloko en sudorienta parto de Hungario. La urbego estas regiona kaj departementa ĉefurbo, centroj de industrio, komerco, trafiko, kulturo, eduko kaj sporto.

Turistaj informoj[redakti]

  • Dugonics tér 2

Kompreni[redakti]

Szeged situas sur ebenaĵo ĉe kunfluejo de riveroj Tiso kaj Maros (rumane Mureș), tamen plejparte ĝi etendiĝas laŭ dekstra bordo de Tiso. Hódmezővásárhely troviĝas 22, Makó 26, Subotica 41, Szentes 45, Kecskemét 81, Békéscsaba 86, Budapeŝto 162 kilometrojn (aere).

Urbodomo
Ponto, rivero, haveno, katedralo, muzeo

Historio[redakti]

La unua hungara mencio pri Szeged okazis en 1183. Sur Maros saloj kaj lignoj alvenis flose, tial Szeged estis grava komerca loko kaj grava trapasejo. La komunumo ricevis urban statuson en 1246 kaj transprenis ankaŭ administraciajn taskojn. Same estis grava la agrikulturo kaj bredado. Inter 1260 kaj 1280 ŝtona fortikaĵo estis konstruita. La statuso estis levita al libera reĝa urbo en 1498. Inter 1542 kaj 1686 la urbo apartenis al la Osmana Imperio, sed en tiu periodo ne senhomiĝis, sukcese travivis. Pli granda ŝanĝo okazis en la jaro 1879, kiam nokte la rivero trarompis la digon kaj inundis la urbon. Tiam el 5723 loĝejoj restis nur 265. El la tuta Eŭropo alvenis donacoj por rekonstrui la urbon. En 1919 la franca armeo okupis la urbon, tial tie ne okazis la Hungara Sovetrespubliko, eĉ tie sidis la hungara kontraŭkabineto. Depost Traktado de Trianon (1920) Szeged iĝis limoproksima urbo. La hungara revolucio en 1956 la studentoj en tiu urbo komencis rifuzi unua la komunismon.

Klimato[redakti]

Szeged troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas pli malgranda kaj la temperaturo iomete pli alta.

Eniri[redakti]

Szeged estas bone alirebla voje, trajne kaj ŝipe.

Eniri avie[redakti]

La hungara internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto. Eksterlandaj flughavenoj funkcias en Arad kaj Timișoara. Szeged havas nur malgrandan flughavenon por malgrandaj privataj aviadiloj.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Szeged estas rekte alirebla el Budapeŝto (tra Kecskemét), Békéscsaba (tra Hódmezővásárhely), Rumanio (tra Makó) kaj Serbio. Menciindas, ke la linio el Rumanio nur en la paseo havis ponton, tial la finhaltejo estas en la maldekstra bordo.

Eniri voje[redakti]

Szeged situas inter aŭtovojoj M5 (samtempe E75 Hungario-Serbio) kaj M43 (Hungario-Rumanio) kaj venas ĉefvojoj el Budapeŝto, Makó, Békéscsaba, Kiskunhalas, Kiskunmajsa kaj Csongrád. Estas vojo ankaŭ al Serbio.

Eniri ŝipe[redakti]

La haveno akceptas ŝipojn ĉefe el Csongrád, pli malofte el Serbio. La pramo jam ne funkcias.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede, bicikle[redakti]

Szeged havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj, estas ankaŭ perpieda strato kaj biciklaj vojetoj.

Transportiĝi taksie[redakti]

Estas kelkaj taksiaj entreprenoj en Szeged, sed ĉiuj taksioj estas flavaj kaj plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.

Publika transporto[redakti]

En Szeged tramoj, troleoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Szeged havas urban vojreton por aŭtoj. Depost la granda inundo la strukturo estas logika kun avenuoj, bulvardoj. Spite tion la trafiko estas granda. Tri pontoj helpas la trafikon.

Universitato
Nacia Teatro
Muzeo
Gotika kirko

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

  • bani en la termala banejo
  • ĉiusomere okazas subĉiela teatra festivalo

Aĉeti[redakti]

Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Szeged.

Vendejego

Vendejaroj[redakti]

  • METRO Szeged, Budapesti út 1.
  • ALDI, Katona J. utca 89.
  • Penny Market Szeged, Dorozsmai út 52/A; Makkosházi krt. 27; Víztorony tér.
  • Kicsi Manó olcsó diszkontja, Vedres utca 12.
  • Tesco Szupermarket Áruház, Makkosházi krt. 4; Etelka sor 1; Dugonics tér 8-9; Tisza Lajos krt. 41; Szabadkai u. 7; Rókusi krt. 42-64;
  • Coop ABC, Kapisztrán utca 52.
  • SPAR szupermarket, Csillag tér 6; Szentháromság u. 68
Restoracio kun teraso

Manĝi[redakti]

  • Cirmi kézműves gasztrokocsma
  • Vendéglő a Régi Hídhoz
  • Tiszavirag Restaurant
  • Kiskőrössy Halaszcsárda
  • Oldies Restaurant
  • Szeged Étterem
  • Fehertói Halászcsárda
  • Taj Mahal
  • Hági Udvar
  • Napfény Műterem
  • Katedrális Étterem
  • Jobb Mint Otthon Kisvendéglő
  • Classic Grill szerb étterem és Pince
  • Gulyáscsárda
  • Bistorant étterem Szeged
  • Zöldlevelecske Salátaműhely
  • Alabárdos Bár Étterem Es Borozó

Trinki[redakti]

  • Vár Söröző - Pub
  • Torony Söröző és Lángosozó
  • Propeller Bisztró
  • Maláta kézműves sör- és grill kert
  • Jumbó söröző, Mikszáth Kálmán u. 4
  • Három Muskétás Söröző, Nyitra u. 2
  • Aradi Terasz, Aradi Vértanúk Tere 1
  • Vak Egér Söröző, Csanádi u. 6
  • Liga Club Söröző és kávézó, Derkovits fasor 4

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Napfény camping, Dorozsmai út 4.
  • Sziksósfürdő Camping, Széksósi út.
  • Újszegedi Partfürdő és Camping, Középkikötő sor.

Hosteloj[redakti]

  • Apáthy István Kollégium, Apáthy u. 4.
  • Csonka János Kollégium, Közép fasor 23.
  • Déri Miksa Kollégium, Moszkvai krt. 11-13.
  • Eötvös Kollégium, Tisza Lajos krt. 103.
  • Hermann Ottó Kollégium, Temesvári krt. 50-52.
  • Károlyi Mihály Kollégium, Kossuth Lajos sgt. 72/b.
  • Kiss Ferenc Erdészeti Szakközépiskola Kollégiuma, Bakay Nándor utca 50.
  • Márton Áron Szakkollégium, Kálvária sgt. 87.
  • Móra Ferenc Kollégium, Közép fasor 31-33.
  • Semmelweis Ignác Kollégium, Semmelweis u. 4.
  • Teleki Blanka Kollégium, Semmelweis u. 5.
Hotelo

Hoteloj[redakti]

  • Alfa Hotel, Teréz u. 30.
  • Aranylabda szálloda, Budai Nagy Antal u. 27.
  • Dóm Hotel, Bajza u. 3-6.
  • Euro Hotel, Cserepes sor 9/b.
  • Hunguest Hotel Forrás Gyógy-és Wellness Szálloda, Szent-Györgyi A. u. 16-24.
  • Izabella Hotel, Kossuth Lajos sgt. 74/c.
  • Korona Hotel, Petőfi Sándor sgt. 4.
  • Mátrix Hotel, Zárda u. 8.
  • Napfény Hotel és Motel, Dorozsmai út 4.
  • Novotel Szeged, Maros u. 1.
  • Tisza Sport Hotel, Szent-Györgyi Albert út 42.

Pensionoj[redakti]

  • „BL” Luxus Apartmanház, Szentháromság u. 48.
  • Anna Panzió, Anna út 6.
  • Brindza vendégház, Szent Ferenc u. 22.
  • Csirke Panzió, Bocskai u. 3/b.
  • Edit vendégház, Oskola u. 5.
  • Família Panzió, Szentháromság u. 71.
  • Fehértói Halászcsárda és Panzió, Budapesti u. 41.
  • Fogadó a vaklóhoz, Szerb u. 53.
  • Holdfényszállás, Sajka u. 1/b.
  • Illés Panzió és Stuszi Vadász Étterem, Maros u. 37.
  • Joó Magánszálláshely, Móra u. 10/b.
  • Kálmán Panzió, Hattyas sor 19.
  • Kastély Panzió, Algyoi út 142.
  • Marika Panzió, Nyíl u. 45.
  • Mátyás Panzió, Dobó u. 47.
  • Otthon Fizetovendéglátás, Oltványi u. 4/b.

Sekureco[redakti]

  • Szeged konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

  • Aŭstrio - honora konsulo: 6721 Szeged, Bocskai u. 10-12.

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Ópusztaszer.

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!