El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Tamási

Tamási

Tamási
Tamási
Urbomezo
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Loĝantaro 7 986
Alto 106-247 m

Tamási [tamAŝi] estas malgranda urbo kaj termala banloko en meza Transdanubio en Hungario.

Kompreni[redakti]

Tamási situas sur ebenaĵo kaj montetoj. Simontornya troviĝas 26, Dombóvár 37, Siófok kaj Balatono 43, Szekszárd 45, Budapeŝto 136 kilometrojn (voje).

Historio[redakti]

Urbodomo de Tamási

Unue la romianoj, poste la hungaroj havis tie biencentron. La unua hungara mencio pri Tamási okazis en 1162, pri ties fortikaĵo en 1315. Dum la turka dominado (1541-1686) la fortikaĵo estis pligrandigita, sed poste la aŭstroj eksplodis ĝin. En 1730 Tamási havis la rangon opidumo, en la sekva jarcento la ĉefas fervojaj linioj evitis la urbeton, tial grava progreso ne okazis. Dum la socialismo alvenis iom da industrio, fine Tamási urbiĝis en 1984.

Klimato[redakti]

Tamási troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, maloftaj flugoj estas ĉe Siófok.

Eniri trajne[redakti]

La iamaj flankaj fervojaj linioj jam ne funkcias.

Transportiĝi[redakti]

Tamási kuŝas laŭ vojo Siófok-Szekszárd kaj ĝuste tie kruciĝas vojo Simontornya-Dombóvár. Proksima aŭtovojo mankas.

Bicikla vojo ĉe Tamási

Transportiĝi perpiede[redakti]

Tamási havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Oni ofte biciklas.

Publika transporto[redakti]

En Tamási kelkaj lokaj aŭtobuslinioj funkcias.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Tamási havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Katolika preĝejo
  • w:eo:Preĝejo Ĉieliro de Maria (Tamási) de 1745, la turo estas 21 metrojn alta
  • aliaj kristanaj kirkoj
  • kapeloj
  • kastelo
  • termala banejo malfermita en 1973; la akvo estas 52 °C-a kun hidrogena karbonato, alkaloj, kloridoj
  • granda arbaro kaj lagoj

Fari[redakti]

  • bani en la termala banejo
Vendejo

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Tamási.

Vendejaroj[redakti]

  • Tom Market Tamási
  • Penny Market Tamási
  • Chef Market Tamási
  • SPAR szupermarket Tamási
Restoracio

Manĝi[redakti]

  • Szittyó Csárda
  • Parti Restaurant
  • Judith Und Joseph

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Termál Motel és Kemping
Hotelo

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

  • Fortiana szálló
  • Vadaspark apartman
  • Hársfa panzió
Policejo

Sekureco[redakti]

  • Tamási konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.