| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 65 845 | |
Alto | 199 m |
Tatabánya [tatabAnĵa] estas iama minurbo en Meza Transdanubio en Hungario.
Kompreni
[redakti]Tatabánya situas en valo inter montaroj Gerecse kaj Vértes.
Historio
[redakti]Dum la frua hungara historio en tiu loko 4 apartaj simplaj vilaĝoj ekzistis: Bánhida, Alsógalla, Felsőgalla kaj Tatabánya. En 1785 oni trovis karbonon. La 4 komunumoj iĝis ministaj vilaĝoj. Ekfunkciis cementofabriko kaj alia uzinoj. Dum la socialismo la minado estis grava, en 1947 la unuiĝintaj vilaĝoj ricevis la rangon urbo kaj post 3 jaroj Tatabánya iĝis ĉefurbo de departemento. Multe da domoj konstruiĝis, precipe por la ministoj. La urbo impetis. En fina periodo de la socialismo la minado ĉesis pro medioprotekta vidpunkto.
Klimato
[redakti]Tatabánya troviĝas en modera, kontinenta klimato, sed iomete la pluvoj estas pli oftaj, ol en la aliaj regionoj.
Eniri
[redakti]Tatabánya estas signifa trafika centro.
Eniri avie
[redakti]La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne
[redakti]Tatabánya situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Vieno, sed la internaciaj trajnoj ne haltas ĉi tie, nur la enlandaj rapidtrajnoj.
Transportiĝi
[redakti]Tatabánya estas facile alirebla laŭ la plej grava hungara aŭtovojo el Budapeŝto al Vieno.
Transportiĝi perpiede
[redakti]Tatabánya havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Proksime kuŝas montoj viziteblaj perpiede.
Publika transporto
[redakti]En Tatabánya aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Tatabánya havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi
[redakti]- pluraj preĝejoj
- monumento pri aglo, kiel simbolo de Hungario
Fari
[redakti]- viziti plurajn muzeojn
- uzi artefaritan glitkurejon
- viziti teatron
- boati en lago
Aĉeti
[redakti]Ĉiuspecaj vendejoj, vendejegoj troviĝas en Tatabánya.
Vendejaroj
[redakti]- Vendejego Centrum
- Tatabánya Hipermarket
Manĝi
[redakti]- Romantik Étterem - Panzió
- Vadvirág Vendéglő és Panzió
- Vendéglő a Három Tölgyfához
- Gerecse kapuja étterem
- Walter Étterem & Rendezvényház
- Hafner Vendéglő-Halászcsárda
Trinki
[redakti]- Kóborló Étterem És Söröző
- Casanova Söröző
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]Hoteloj
[redakti]- Árpád Hotel
- Sport Hotel
Sekureco
[redakti]- Tatabánya konformas al sekureco de Hungario.