El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Tiszakécske

Tiszakécske

Tiszakécske
Tiszakécske Flago (aŭ blazono)
Ĉefplaco
Lando Hungario
Loĝantaro 11 990

Tiszakécske [tisakEĉke] estas malgranda urbo kaj termala banloko en orienta parto de Hungario.

Kompreni[redakti]

Tiszakécske situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de rivero Tiso. Nagykőrös troviĝas 26, Szolnok 28, Kecskemét 31, Budapeŝto 102 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Banejo

La unua mencio pri Tiszakécske okazis en 1332. Dum dominado de la turkoj la vilaĝo senhomiĝis, sed poste rehomiĝis fare de hungaroj kaj slovakoj. Tamen estiĝis 2 apartaj vilaĝoj Új-Kécske (=nova Kécske) kaj Ó-Kécske (=malnova Kécske), ili unuiĝis en 1950 havanta pli novan nomon Tiszakécske. Dun la revolucio en 1956 sanga salvo okazis en la ĉefplaco, 7 homoj mortis. La vilaĝo estis levita al urbo en 1986.

Klimato[redakti]

Tiszakécske troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli malgranda.

Eniri[redakti]

Tiszakécske estas alirebla voje trajne, laŭokaze ŝipe.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Eniri trajne[redakti]

Tiszakécske situas laŭ flanka linio inter Kecskemét kaj Szolnok.

Eniri voje[redakti]

Tiszakécske situas laŭ vojo inter Kecskemét kaj Szolnok, sed kuras vojo ankaŭ al Nagykőrös. Tra la rivero ne estas ponto komence.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede kaj bicikle[redakti]

Tiszakécske havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Ankaŭ biciklaj vojetoj estis konstruitaj.

Ŝipo ĉe Tiszakécske

Transportiĝi taksie[redakti]

Estas 2 taksiaj entreprenoj en Tiszakécske, sed ĉiuj taksioj estas flavaj kaj plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.

Publika transporto[redakti]

En Tiszakécske lokaj aŭtobusaj linioj ne estas, sed la vagonaroj kaj la longdistancaj aŭtobusoj haltas en kelkaj lokoj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Tiszakécske havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Katolika preĝejo
  • romkatolika preĝejo
  • kalvinana preĝejo
  • termala kuracakva banejo

Fari[redakti]

  • bani en la termala banejo

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Tiszakécske.

Vendejaroj[redakti]

  • Penny Market Tiszakécske, Nándor Utca 1; Szolnoki út.
  • SPAR szupermarket, Vízhányó János u. 2/a.

Manĝi[redakti]

  • Tisza Kanyar Ètterem
  • Tisza-Parti Fazekas Vendéglő
  • Nádas Beach
  • Ókécskei Csárda

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Tisza-parti Termálfürdő Kemping, Rózsabarack tér 2.
  • Kerekdombi Termálfürdő Kemping, Kerekdomb u. 1.
  • Anita Camping Tiszakécske

Hosteloj[redakti]

  • Móricz Zsigmond Kollégium és Diákotthon, Rákóczi u. 58.
  • Fazekas Turistaszálló, Tiszabög út 84.

Hoteloj, hoteletoj[redakti]

  • Barack Thermal Hotel ****, Rózsabarack tér 2.
  • Parton Hotel & Bowling, Fürdő u. 87.
  • Tiszavilág Pihenőház, Holt-Tisza II-es átjáró.
  • Vén-Tiszapart Panzió, Attila u. 22.
  • Kerekdombi Napfény Apartman, Kerekdomb utca.
  • Liget Apartmanházak, Fogoly u. 3.
  • Barack Thermal Apartman, Rózsabarack tér 2.
  • Barack Prémium Bungaló, Fogoly utca.

Sekureco[redakti]

  • Tiszakécske konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Szolnok.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.